La
imperiestra patrino Cixi regis Chinion preskau duonjarcenton en la 19-a jarcento
kaj efektivigis kelkajn reformojn, kiujn chinaj politikistoj rimarkis kaj volis
fari. Kompare kun aliaj virinoj, shi estis elstara, char la reformoj estis faritaj
en la lando, en kiu la virinoj havis nenian rajton.
Jene
usona ambasadoro faris priskribon pri Cixi.
Bankedo
En
la unuaj akceptoj la ambasadoroj kaj iliaj edzinoj estis prezentitaj al Cixi kaj
imperiestro Guangxu. Poste la gastoj estis kondukitaj en bankedan salonon kune
kun honordamoj kaj fraulinoj de la imperiestra familio. Chiu gasto havis akompananton
apud si. Cixi envenis la lasta. La imperiestro sidis en shia maldekstra flanko,
iom malantaue de shi. Chiuj aliaj estis starantaj. Kiam shi sidighis, shi signis
al ni, ke ni sidighu. Sed la imperiestro, honordamoj kaj fraulinoj restis starantaj.
Ili ne povis sidi en shia cheesto. Poste eunukoj alportis abundon da delikataj
pladoj, kaj la eunuko, kiu servis al shi, chiam estis genuanta.
Post
kelka tempo la plej agha sinjorino el la gastoj demandis, chu ankau la fraulinoj
povus sidighi, kaj Cixi kapsignis al Guangxu: "Sidighu, imperiestro."
Kaj post tio shi turnis sin al la princino-fraulinoj, ke ili sidighu. Ili sidighis
kun timemo nur sur la randon de la segho kaj preskau neniun pladon kuraghis tushi.
Sed
en la postaj akceptoj la ceremonio tute shanghighis. La tabloj estis kovritaj
per blanka tuko kaj ornamitaj per freshaj floroj. Post kiam la damo de la usona
ambasadoro regalis la fraulinojn per bankedo, la kortego multe atentis lernadon
de fremdlandaj ritoj. En la postaj bankedoj ni trovis, ke la kortego pretigis
kaj chinajn kaj europajn pladojn.
Estis
eksterordinare post tio, ke Cixi ne plu prenis vespermanghon kune kun gastoj.
Post oficiala intervidigho shi descendis la tronon, faris mallongan interparoladon
kun la akceptitoj kaj invitis la gastojn en la bankedan salonon klarigante, ke
shia cheesto malhelpis la honordamojn kaj fraulinojn, ke ili ne kuraghis manghi
lauplache. Tial shi chiam forestis bankedon. Sed post bankedo shi chiam reaperis
kaj intime konversaciis kun la cheestantoj
Ghentila
traktado
Eble pro la jena epizodo
shi decidis ne plu cheesti tian bankedon. Foje damo de grava ambasadoro petis
Cixi donaci al shi bovlon, kiun shi uzis. Post momenta hezito shi diris al eunuko:
"Ni ne devas donaci nur unu bovlon. Ni chinoj donacas paron. Iru pretigi
du bovlojn por donaci al shi." Poste shi sin turnis al la aliaj gastoj: "Mi
tre volontus donaci al vi chiuj po du tiajn bovlojn. Sed la Ministerio de Eksteraj
Aferoj ne permesas al mi donaci dum akceptado."
Sed
poste la menciita damo shtelis iun valoregan diademon en la palaco. Kiam shi estis
forironta, prizorganto de tiaj objektoj diris al shi, ke shi redonu la ajhon.
Chinio
estis lando grave akcentanta etiketon. Ghenerale kiam kortegano unuafoje iris
vidi Cixi, li devis sin ekzerci pri etiketo dum semajno au ech 6 monatoj antau
la akcepto. Shajne Cixi kaj la fraulinoj pardonis la senghentilecon kaj audacan
faron de la damo. Chinoj rigardas la eksterlandon sovaghejo kaj chiujn homojn
ekster Chinio barbaroj. Dum longa tempo la chinoj persistis en tiu vidpunkto,
tial ili ne degnis atenti la barbarajhojn.
Fascinanta
virino
Taksante la kontribuon
de la damoj de la ambasadoroj en urgho al Chinio por sinmalfermo al la okcidento,
neniu povis superi la damon de la usona ambasadoro. Oni atribuis la intimecon
inter Cixi kaj la damo de la usona ambasadoro al ties chiama respekto al Cixi.
Nur
kiam Cixi akceptis unusolan damon de fremdlanda ambasadoro, shi evidentigis sian
spritecon, virinecon, allogecon kaj sorchon adekvatajn al tiuj de shia personeco.
Shi manpremis kun chiuj gastoj kun varma saluto. Shi plendis kontrau varmo au
malvarmo de la vetero, au montris maltrankvilon, se deserto ne plachis al la gastoj.
Shi diris sincere, ke intervidigho kun ni estas shia felicho. Shi havis la talenton
plachi al chiuj gastoj, malgrau ke antau tio ili havis antaujughon pri shi. Shi
montradis prizorgon al chiuj gastoj, kio plene atestis shian kapablon regi la
landon.
Shi kaptis chiujn shancojn
por informighi pri fremdlandaj moroj kaj reguloj. Foje en teatro shi venigis al
si ambasadoron kaj ordonis alporti al li seghon. Post tio shi detale demandis
pri la sistemo de virina edukado en Usono.
"Mi audis, ke chiuj knabinoj en via lando vizitas lernejon."
"Jes,
tute vere, via imperiestrpatrina moshto."
"Chu
ili lernas tiujn samajn de la knaboj?"
"En
la shtataj lernejoj geknaboj lernas samajn objektojn."
"Mi
tre deziras, ke chiuj knabinoj de Chinio povu viziti lernejon, sed jam estas tre
malfacile por popolanoj ebligi al knaboj viziti lernejon."
Post
kiam shi informighis pri la shtataj lernejoj, shi diris:
"Nun
en Chinio imposto estas tre peza. Se oni starigos shtatajn lernejojn, tio certe
plipezigos la imposton. Do tio ne estos ebla."
Sed
post nelonge la kortego dekretis pri virina edukado tra la tuta lando kaj fondis
en Chinio milojn da lernejoj por knabinoj.
Iom
post iom Cixi komprenis, ke preghejoj celas saghigi la popolon, eduki la popolon
en altigo de virto kaj spirita medio kaj admoni homojn al amo al la gepatroj kaj
fidelo al la patrolando. Sekve shi permesis fremdlandajn pastrojn fari mision
kaj konstrui preghejojn en Chinio.
Supersticho
La
imperiestra patrino Cixi profunde kredis je sorto, damno, diablo, anghelo, dio
kaj demono, kio influis shian vivon en multaj flankoj.
Kiam
oni la unuan fojon proponis fari al shi portreton por eksponi ghin en la foiro
de San-Luizo, shi montris grandan surprizon. La damo de la usona ambasadoro faris
al shi malfacilan persvadon, ke portretoj de europaj shtatestroj ofte estas eksponataj
en la foiro inkluzive de tiu de la brita reghino Victoria. Kaj krome shi admonis,
ke montrado de shia portreto en la mondo utilos shanghi la eraran impreson pri
shi. Fine Cixi cedis sed diris, ke shi konsultos duko-princon Qing. Shajne la
admono jam malsukcesis. Sed post nelonge shi sendis informi la damon de la usona
ambasadoro, ke shi jam elektis auspician daton, por ke oni faru al shi la portreton.
Por
porti shian portreton al la Ministerio de Eksteraj Aferoj, shi ordonis konstrui
specialan fervojon anstatau porti la portreton sur shultro imagante, ke tio similas
al portado de kadavro.
Kun shia
60-jarigho koincidis la China-Japana Milito kaj shi ne faris grandan jubileon.
Sed en la agho de 69 jaroj shi solene celebris sian 70-jarighon kun deziro peti
felichon kaj forigi malbonon. Shiaj vestoj estis plene broditaj je ideogramoj
signifantaj felichon kaj longevivadon. Ankau shiaj donacoj enkorpigis shian bondeziron
por felicho. En shia dormochambro estis teleroj da pomoj, char la ideogramo de
la vorto "pomo" prononcighas kiel la vorto "paco". Krome shi
shatis havi ankau multe da persikoj en sia dormochambro, char chinoj prenis persikon
kiel simbolon de longevivado.
Shi
chiam kunportis multajn fetichojn. Kiam la damo de la usona ambasadoro estis forlasonta
Chinion, shi demetis unu el ili kaj donacis ghin al shi kun bondeziro, ke ghi
gardu shin dum shia longa shipveturado. Shi diris, ke ghuste tiu feticho protektis
shin, kiam shi fughis al Taiyuan por eviti atakon de fremdlandaj aliancaj trupoj
en 1900. Se oni portus veston iom similan al la funebla, tiu absolute ne devus
viziti shin.
Granda rafiniteco
La
imperiestra patrino Cixi estis iom malpli alta ol mezastatura, sed shi portis
shuojn kun kalkanumoj altaj je 6 coloj. Kaj krome la manchura robo longa de shultro
ghis la instepo elspiris imperiestrecon. Kaj fakte shi vere radiis per imperiestreco.
Shi estis belege svelta, shiaj pashoj facilaj, kaj shi aspektis kiel fascina virino,
kio tute konformis al shia imperiestrpatrineco. Shia vizagho ne estis belega,
sed shi estis energioplena, vigla kaj tre afabla. Shia olivkolora hauto kaj gagatnigraj
pupiloj sub la nigraj brovoj faris shian vizaghon charma.