En
izolita vilagho de Jiangyong-gubernio, Hunan-provinco, Chinio,
Yang Huanyi, 95-jara maljunulino, malrapide eliris el sia simpla
kabano por akcepti turistojn el diversaj anguloj de la mondo.
En shiaj raspaj manoj estis malnova libro. Ghuste tiu malgranda
libro altiris multajn eksterlandajn vizitantojn al la vilagho.
Kiam okcidentaj psikologoj
revis krei virinan skriblingvon, chinaj virinoj jam uzis la
virinan skriblingvon en la chiutaga vivo. Pere de tiu aparta
intershangho la tieaj virinoj kreis sian sekretan lingvan spacon
en la mondo regata de patriarkismo.
La virina skribsistemo
heredighis chefe per skriba lingvo kaj iam ankau per versajhoj
kaj baladoj. En la malnova Chinio la virinoj malofte estis klerigitaj.
Regate de la viroj, la virinoj do per tiu aparta metodo komunikis
sian senton kaj intershanghis spertojn en la ordinara vivo.
Ili tion skribis sur papero, brodis sur tuko au pentris sur
ventumilo.
Samkiel la latina
lingvo, la virina skribsistemo jam perdis sian valoron en la
chiutaga uzado. Sub la hodiaua eduka sistemo de Chinio la virinoj
jam ne bezonas fari sekretan komunikadon per virinaj ideogramoj
kiel siaj prapatroj.
Historia mistero
Fakuloj opiniis, ke
la virina skribsistemo havas historion almenau de 2 mil jaroj.
Ghi devenis de triba lingvo en la pratempa Chinio. La Unua Imperiestro
de Qin-dinastio unuigis Chinion en 221 a.K. kaj ordonis unuigi
ankau la tutlandajn ideogramojn. Tiam la viroj komencis lerni
oficialan lingvon, kaj la virina skribsistemo heredighis de
generacio al generacio. Cirkulas rakonto: En la antikveco iu
bela virino de Jiangyong estis kaptita de la kortego kaj farighis
kromedzino de imperiestro. Shi, malghoja en la palaco, kreis
tiujn apartajn hieroglifojn kaj per ili skribis leteron al siaj
familianoj por esprimi sian nostalgion. Antau nelonge oni trovis
monerojn emisiitajn de la Chiel-paca Regno en 1850, sur kiuj
ja legighis tiaj hieroglifoj.
La virinaj hieroglifoj
neniam havis sian vortaron. Ili havis malgrandan diferencon
en malsamaj vilaghoj, tial oni ne povas fari precizan statistikon
pri ilia kvanto. Iuj taksis, ke estas 600-1000 hieroglifoj,
kaj aliaj opiniis, ke pli ol 50 mil.
Richa virina mondo
La
virinaj hieroglifoj heredighas de generacio al generacio en
virina dommastrumado. Iam richa familio invitis privatan instruiston,
kiu do per tiu oficiala kanalo instruis la virinajn hieroglifojn.
Yang Huanyi lernis la hieroglifojn kune kun sia najbara kamaradino
Gao Yinxian, ankau kiu poste farighis fama autoro en virina
skribsistemo. Yang diris: "Mi ellernis kanti kaj skribi
per virinaj hieroglifoj en la agho de 10 jaroj kaj pro tio mi
estis tre ghoja."
Antau chio la virinaj
hieroglifoj estas skriblingvo. Ili havis ankau formon de versajhoj,
kaj chiu verso konsistas el 7 hieroglifoj, similaj al arangho
de la china popola literaturo kaj okcidenta opero. Multaj virinaj
hieroglifoj aperis en la formo de versoj. La virinaj libroj
bonordigitaj de fakuloj plejparte estas en la formo de tola
albumo kaj funkciis kiel doto de novedzino. En la albumo estas
multe da versajhoj, kiuj esprimas malghojon de la adiauo kaj
zorgo pri la edzinighonta filino. La rakontoj en virina skriblingvo
temas pri multe da aferoj, kiaj soleca vivo de juna vidvino,
tigra atako de la kampo kaj geedza vivo. Estas ankau iuj, kiuj
temas pri politika problemo. Balado en virinaj hieroglifoj verkita
en la unua duono de la 20-a jarcento kritikas Kuomintangon pri
ghia arbitra rekrutado, dum alia balado montras kiel vilaghanoj
fughis de sia hejmo al kaverno pro bombardo de japanaj agresantoj.
Prof. Xie Zhimin de
la Sud-chinia Nacia Universitato diris, ke la virinaj hieroglifoj
ne temas pri mono, char lau lia opinio, antaue pro la mlalteco
de la socia pozicio de la virinoj, ili ne rajtis teni monon.
Estas ankau verko en virina skriblingvo, kiu montras, kiel la
virinoj aspiras sendependighon, tamen fakuloj ne opinias, ke
tio damaghas la socion. "La virinoj malkonsentas kontrau
la reguloj de imperiestroj pri geedzaj aferoj, kio estas politika
problemo."
Krizo de la virinaj hieroglifoj
Pere de la virinaj
hieroglifoj virinoj de Jiangyong komunikis sian senton kaj esprimis
sian ideon. Char la hieroglifoj estas nekonataj de fremduloj,
tial ili kauzis katastrofon al pluraj virinoj. En la 50-aj kaj
60-aj jaroj de la pasinta jarcento iuj virinoj estis kaptitaj
de policanoj, misakuzate kiel spionoj, char oni trovis en ilia
pakajho nekonatan verkon. En la periodo de la tiel nomata kultura
revolucio la virinaj hieroglifoj estis kritikitaj kiel feudismaj
restajhoj.
La 77-jara Zhou Shuoyi
estas emerito de la kultura buroo de la gubernio. Li havas fortan
intereson pri studo de virinaj hieroglifoj. Li diris: "Chiuj
virinoj, kiuj konas la hieroglifojn kaj povis intershanghi opiniojn
per ili, estis persekutitaj. La libroj en tiu skriblingvo konservitaj
de ili estis konfiskitaj au detruitaj."
Nun chinaj kaj okcidentaj
fakuloj volas savi la hieroglifojn, dume la lokaj virinoj kaj
registaraj oficistoj prenas ilin kiel vidindajhojn kaj volas
aldoni al ili valoron de turismo. En iuj vilaghoj de la gubernio
jam naskighis lernejo de virinaj hieroglifoj, kiuj tamen funkcias
malfacile pro financa problemo.
S-ino Yang Huanyi
estas tre maljuna, sed kiam oni parolas pri virinaj hieroglifoj,
shiaj okuloj chiam brilas de ghojo. Kun dolcha rideto shi diris:
"Mi lernis la hieroglifojn por korespondi kun kamaradinoj
kaj vershas al ili mian koron. Per ili mi skribis chion, kion
mi volis." Shi vespiris kaj daurigis: "Sed nun ne
estas necese lerni ilin." Oni kredas, ke Yang eble estas
la unika postvivanto. Se shi forpasos, forpasos ankau la bela
tradicio. Nun shiaj manoj tremas forte kaj shi ne kapablas skribi.
Post nelonge malaperos la virinaj hieroglifoj, per kiuj shi
notis siajn ghojon kaj malghojon. Shiaj posteuloj ne kapablas
kaj ne bezonas posedi tiujn hieroglifojn.