Sima Qian kaj lia "Historia Kroniko"

    "Historia Kroniko" estas la unua biografia historia verko de Chinio. Ghia autoro estas eminenta historiisto kaj literaturisto Sima Qian.

Li devenis de familio de historia shtatoficisto

    Sima Qian naskighis en 135 (au 145) a.K. en familio de historia shtatoficisto. Lia patro Sima Tan estis kortegano pri historio de Han-dinastio. Sima Qian legis multe jam en la infaneco. Por kolekti historiajn materialojn kaj larghigi sian vidkampon, en la agho de 20 jaroj li komencis vojaghi tra la tuta lando por esplori la naciajn morojn, kolekti legendojn kaj tradiciajn rakontojn kaj koni la popolajn kutimojn, geografiajn kondichojn kaj produktajhojn de diversaj lokoj. Li vizitis Guiji de la nuna Zhejiang-provinco, lokon, kie Yu subigis inundon; Changsha, kie li kun respekto rememoris la grandan patrioton kaj poeton Qu Yuan; Qufu, hejmlokon de Konfuceo; naskighlokon de Liu Bang, fondinto de Han-dinastio, kie li auskultis rakontadon de lokaj maljunuloj pri ribelo de Liu... La vojagho kaj ekspedicio multe richigis la sciojn de Sima Qian kaj metis solidan bazon por lia verkado en la estonteco.

    Sima Qian funkciis kiel paghio de imperiestro Wudi kaj akompanis la suverenon en vojagho al multaj lokoj de la lando. Lau ordono de la suvereno li inspektis Sichuan, Kunming kaj aliajn lokojn.

    En 108 a.K. mortis Sima Tan. Sima Qian heredis lian oficon kaj ekfunkciis kiel kortegano pri historio. Profitante de la shanco, li legis multe da libroj kaj decidis verki "Historian Kronikon" ekde 104 a.K.

    La imperiestro ordonis generalon Li Guangli ataki la hunojn. Li Guangli malvenkis kaj lia armeo preskau tute pereis. Li Guangli mem revenis. Lia nepo Li Ling, gvidante 5 mil soldatojn, daurigis la batalon konrau la hunoj. Kvankam Li Ling kaj liaj subuloj mortigis 6 mil hunojn, tamen mankis al ili helpo. La regento de la hunoj kun siaj 30 mil militistoj sieghis Li Ling kaj lian armeon. Li Ling provis trarompi la sieghon, tamen malsukcesis kaj fine kapitulacis al la malamiko.

    La informo pri la kapitulaco de Li Ling faris sensacion en la kortego. La imperiestro arestis liajn patrinon kaj edzinon kaj okazigis kunvenon por diskuti pri lia krimo.

    La korteganoj riprochis, ke Li Ling kapitulacis al la hunoj pro timo de morto. Sed kiam la suvereno demandis Sima Qian, Sima malkashe elvershis sian koron. Sima diris, ke kun malpli ol 5 mil militistoj sub sia gvido Li Ling batalis kontrau dekoj da miloj da malamikoj en ilia landinterno. Kvankam li malvenkis, tamen li mortigis multe da malamikoj kaj devis esti rigardata kiel bravulo. Li ne mortigis sin tuj, certe li volis per novaj meritoj kvitigi sin je la faritaj eraroj.

    La suvereno opiniis, ke Sima Qian senkulpigis la kapitulacinton kaj tio estas malobeo al la suvereno. Li ordonis aresti Sima kaj kastri lin.

    Sima opiniis, ke kastro estas granda honto por li, kaj li volis mortigi sin. Tamen pensante, ke lia "Historia Kroniko", al kiu li dedichis preskau sian tutan energion, ankorau ne finighis, li forlasis sian intencon pri sinmortigo kaj obstine vivis. Elkarcerighinte, li daurigis sian verkadon kaj faris sisteman kronikan verkadon de Huangdi, la legenda prapatro de la china nacio ghis 95 a.K., kiam imperiestro Wudi estis sur trono. Li kompilis la verkon ampleksantan la historion de 3000 jaroj. Dank' al sia 20-jara penado li finfine plenumis la grandan verkon "Historia Kroniko", kiam li estis 55-jara.

Modelo de la chinaj historiaj verkoj

    La verko havas 130 volumojn el 526.5 mil ideogramoj. Ghi estas la unua biografia verko de Chinio. La libro rakontas historiajn faktojn kun homaj biografioj kiel la chefo. Antau tio en Chinio naskighis "Printempo kaj Autuno", "Zuo Zhuan" kaj aliaj historiaj verkoj. Tamen ili estas politika historio konservita per dokumentoj au analoj au landaj historioj, dum "Historia Kroniko" verkita de Sima Qian prezentas la historion chefe per biografioj de imperiestroj, reghoj kaj aliaj gravaj personoj.

    Sima Qian alprenis sintenon fidelan al la historiaj faktoj dum la verkado. Li ne beligis, nek kashis malbonajhojn de la priskribataj personoj kaj brave malkashis la mallumon de la feuda socio, vivece rakontis la malbonagojn de aristokratoj de Han-dinastio, konfliktojn interne de la regantaro kaj tiranecon de shtatoficistoj. Li ne indulgis ech la friponecon de la unua imperiestro de Han-dinastio Liu Bang, la ferocecon de lia edzino kaj la dibochecon de imperiestro Wudi, tiel ke kiam Wudi legis la biografion de sia patro kaj tiu de si mem, li ekbolis de kolerego.

    La lingvo de la verko estas lakona, intrigoj vivecaj, materialoj ekzaktaj kaj enhavo autentika kun alta arta nivelo. Ghi estas ne nur granda historia verko, sed ankau eminenta literatura verko kaj farighis modelo de la sekvantaj historiaj verkoj de Chinio. Ghi donis gravajn historiajn materialojn por la legantoj en studo de la historio antau Han-dinastio inkluzive.

    En la pasintaj 2 mil jaroj la verko chiam ludis gravan rolon en studo de la china historio. Chinaj historiistoj kaj literaturistoj multe lernis el ghi. Aliaj chinaj historiaj verkoj plejparte heredis la sistemon de la verko de Sima Qian.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688