En 1942, antau sia
nirvano, bonzo Hongyi siribis sur papero kvar ideogramojn, kiuj
signifas "komplika sento de malghojo kaj felicho".
Tio estis reflekto de la tuta vivo de bonzo Hongyi, kiu travidis
la karnulan mondon, sed ne dronis en pesimismo.
Bonzo Hongyi havis
la originan nomon Li Shutong. Li naskighis en richa familio
en 1880. Lia patro estis fama bankiero en Tianjin (granda urbo
120 km. oriente de Pekino).
Antau bonzigho li
estis pioniro de la novkultura movado de Chinio, eminenta artisto,
edukisto, pensulo kaj reformisto. Naturdotite per granda sagho,
li havis intereson pri multaj aferoj kaj mirinde sukcesis en
arto, lingvistiko, filozofio kaj sociaj sciencoj. Post bonzigho
li nomis sin Hongyi kaj elektis la plej malfacilan L¨¹zong-sekton
de budhismo por studi. La disciplino estis tre severa, tial
dum centoj da jaroj oni malfacile povis plenumi memkulturadon,
kaj ghi preskau pereis. Feliche Hongyi restauris ghin. Tial
li estis respektata de la nunaj budhistoj kiel la unua adepto
de L¨¹zong-sekto. Li estis elstara reprezentanto de
kombinado de la tradicia kulturo kun budhisma kulturo.
La budhisma ideologio
de Hongyi prenis Huayan(Vatamsakamahavaipulya)-sekton kiel studobjekton,
Dharmaguptavinaya-on kiel disciplinon kaj Sukhavati-sekton kiel
celon de sia strebado. Li opiniis, ke por krei novan neatenceblan
Chinion oni devas unue klerigi la tutan popolon. Li provis atingi
sian celon per edukado, literaturo kaj arto. Sed fine li kredis,
ke bonzigho kaj disvastigo de budhismo estas pli facila rimedo
por eduki kaj liberigi la popolon.
Plurajn jarojn post
sia bonzigho li trovis, ke antaue li estis tro naiva. Li konsciis,
ke ech kompleta sindedicho de individuo estas tre bagatela por
la tuta socio. Tial li skribis la distikon "Nenion sukcesan
ghis maljunigho, nenion valoran por mencio", kaj de tio
li titolis sin "Maljunulo kun du nenioj". Multaj taksis
lin lau la skribajho, ke li estis tro pesimisma, sed tio pruvis,
ke lia idealo estis grandioza, sed malfacile efektivigebla.
Chinaj budhistoj rigardis
tiun skribajhon pli valora ol sutro. Ghi entenas chiujn komprenojn
pri la vivo.
Hongyi studis la chinan
kaligrafion per sia tuta vivo. Post bonzigho li sin detenis
de pentrado kaj teatro kaj malofte sin okupis pri muziko, poezio
kaj sigelilo-gravurado. Li pli kaj pli perfektighis en kaligrafio.
Disvastigi budhismon per kaligrafio
Nelonge antau la oficiala
bonzigho, por plenumi sian promeson rompi kun kaligrafio kaj
aliaj artoj, li rompis penikon post skribo de epitafo por sia
kolego en Hangzhou, char li bone sciis, ke por observi la disciplinon,
li devas sin deteni de artoj.
Kvankam la majstro
mem rompis kun la artoj, sed la artoj ne volis forlasi lin.
Autune de 1918 iu
budhisto petis lin ekspertizi pentrajhojn kaj kaligrafajhojn,
kiujn li kolektis. La majstro iris en komplezo. Informighinte
pri lia alveno, multaj venis peti lin ion skribi por konservi.
La majstro estis embarasita.
La budhisto admonis
la majstron: Multaj el la budhistoj estis eminentaj en kaligrafio,
sed neniu el ili estis ghenita de kaligrafia agado en sia memkulturado.
Male ili disvastigis budhismon per siaj kaligrafajhoj, do estos
aplaudinde integre kombini kaligrafion kun budhismo.
La majstro konsentis
kun tiu budhisto kaj kontentigis la petintojn per siaj kaligrafitaj
paragrafoj el budhaj sutroj. Poste li multe skribis sutrojn
cele diskonigi budhismon.
En 1928, por disvastigi
budhismon, li kaj lia dischiplo Feng Zikai (tre fama pentristo,
edukisto, literaturisto kaj karikaturisto, 1898-1975) kune verkis
albumon "Protekti vivajhojn". En la albumo estas 50
pentrajhoj de Feng Zikai kaj la majstro skribis por ili eksplikajhojn,
foje citante antikvajn poemojn. La albumo akcentas humanismon
kaj eksplikas budhismon per pentrajhoj. Li mote skribis por
la albumo: "Savi la popolon, heredi la virtojn, kune disvolvi
budhismon, revivighi en la paradizo".
Eminenta kaligrafo
Bonzo Hongyi levis
la chinan antikvan kaligrafion al nova nivelo. Lusin, Guo Moruo
k.a. gandaj literatoroj rigardis tion granda honoro, ke ili
ricevis kaligrafajhon de la majstro.
La majstro uzis ekskluzive
penikon el kapraj haroj, sen distingo de noveco kaj grandeco.
Sed li tre atentis la kvaliton de tuchinko.
Antau skribo de sutro
la majstro faris bonan preparadon: Kiom da ideogramoj, kia formato
de papero, kiom da margheno¡ Kiam li kaligrafis,
li chesigis akcepton de vizitantoj kaj nur liaj dischiploj povis
alesti. Por chiu streko li faris longan pripensadon por atingi
perfektan medion.
Liaj kaligrafitaj
sutroj prezentas lian stilon. Li kaligrafis ekskluzive en Kaishu-stilo.