"La
historio de Han-dinastio" estas unu el la 24 volumoj de
granda kompleto de historiaj libroj, plej frua historiografia
analo konsistanta el diversaj biografiecaj verkoj. Oni prenas
la libron plej tauga materialo por esplori Han-dinastion (206
a.K - 25 p.K). Unu el la 4 verkintoj estis Ban Zhao. Shi estis
ne nur granda historiistino, sed ankau la unua historiografino
kaj unua edukistino de Chinio.
Plej frua historiografia analo de Chinio
"La historio
de Han-dinastio" konsistas el 800 mil ideogramoj. La libro
registris la historion de 230 jaroj de la Okcidenta Han-dinastio.
La libro entenas artikolojn pri imperiestroj, dukoj, aristokratoj,
imperiestraj parencoj, korteganoj, famuloj, astronomio, geografio,
chartoj, ekonomio, kulturo k.a.
La libro estis verkita
de Ban Biao, Ban Gu, Ban Zhao kaj Ma Xu. Ban Biao estis la patro
de Ban Zhao kaj Ban Gu - shia frato. La familio Ban vivis dum
multaj generacioj en Anling de Fufeng (nordoriente de la nuna
Xianyang de Shaanxi-provinco). Ban Biao (3-54) estis fama historiisto.
Li kolektis multajn materialojn de la pasinta tempo kaj verkis
65 artikolojn. Li fundamentis la strukturon de la libro kaj
donis richajn krudajn materialojn kaj orientighon al la postaj
historiografoj. Kiam li forpasis, lia filo Ban Gu (32-92) daurigis
lian laboron. Li estis la chefa verkinto de la libro. Poste
li estis kalumniita kaj mortis en karcero. Sed la libro ne estis
finita, kaj lia fratino Ban Zhao (49-120) prenis sur sin la
pezan taskon kaj kompletigis la libron.
La familio Ban estis
multe influita de konfuceanismo, tial "La historio de Han-dinastio"
notis ne nur la historiajn faktojn, sed ankau la ortodoksan
ideologion de konfuceanismo. Post tio konfuceanismo estis disvastigita
kiel fundamenta eduka maniero kaj farighis kriterio por jughi
aferojn en la china historio. En la libro ili prikantis nacian
heroon, malkashis fiajhojn en la kortego kaj barbarajn kaj kruelajn
farojn de imperiestraj parencoj. Krome en la libro oni povas
legi prodigemon, luksemon, kajholadon k.s.
Chiu artikolo en la
libro havas freshan temon kaj detalan priskribadon, tial la
personoj kaj intrigoj estis vivece kaj figure notitaj, kaj la
libro havas ankau altan pozicion en la china literatura historio.
La libro, kompletigita, estas la fundamenta materialo por esplori
la historion de la Okcidenta Han-dinastio.
La unua china historiistino Ban Zhao
Ban Zhao devenis de
erudiciula familio kaj ricevis rigoran edukadon. En juneco shi
helpis la patron kaj fraton en kolektado de materialoj.
La sagha kaj lernema
Ban Zhao legis multajn klasikajhojn kaj historiajn librojn kaj
havis grandan talenton en verkado. Shi havis 2 infanojn kaj
la edzo forpasis tre frue. Shia familio estis richa, tial shi
ne bezonis zorgi pri vivtenado kaj povis komplete sin dedichi
al verkado kaj esplorado de historio. Shi estis vastanima, modesta,
diskreta kaj kunlaborema. Shi serioze korektadis la artikolojn
en kunlaboro kun Ma Xu kaj fine plenumis la kompiladon de la
libro.
La verkintoj de "La
historio de Han-dinastio" aplikis klasikan lingvon kaj
tiutempe oni ne povis facile kompreni. Tial la kortego elektis
10 erudiciulojn, ke Ban Zhao instruu ilin. Tio ja estis maloftega
afero, ke tiom multe da eruditaj viroj prenis virinon instruistino.
En la antikva Chinio la socia pozicio de virinoj estis tre malalta
kompare kun tiu de la viroj. Sed Ban Zhao ricevis grandan respekton
de tiel multaj erudiciaj viroj pro sia granda sukceso.