Mei Baojiu pri pekina opero

de JIANG LIMIN

    En salono de la Popola Halo, kie okazis la Kvina Sesio de la 9-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, kolektighis multe da famaj aktoroj. Membroj de diversaj rondoj petis ilin fari subskribon kaj fotighi kun ili kaj jhurnalistoj serchis sian celon. Mei Baojiu, fama aktoro kaj filo de la majstro de pekina opero Mei Lanfang, kun ghojo akceptis mian intervjuon.

    S-ro Mei Baojiu estas 68-jara. Lia konduto elspiras apartan trajton de operaj aktoroj. Nia interparolo komencighis de la lasta prezento de Mei Lanfang. "Mia patro dedichis sian tutan vivon al pekina opero. En la agho de 68 jaroj li prezentis la pekinan operon "Mu Guiying kiel komandantino" por sciencistoj de la China Akademio de Sciencoj. Tio estis lia lasta prezento. La opero estis adaptita de li por soleni la 10-an datrevenon de la naskigho de la China Popola Respubliko. Oni povas diri, ke ghi estas modelo de la tradiciaj operoj kaj ankau ilia renovigho, kiu koncentre montris lian lertecon en arto en jardekoj. Ech hodiau ghi estas ofte ludata en- kaj eksterlande. Guo Moruo, la tiama prezidanto de la China Akademio de Sciencoj, tre admiris la prezenton."

    "Li diris al mi, ke inter niaj rigardantoj estas diversaj homoj, iuj ne multe konas la operon, aliaj volonte pagas por ghui la operon kaj triaj estas malnovaj oper-amantoj. Ni ja devas fari la operojn konstante prezentataj kaj shatataj. Ekde praktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo en 1980 ni ghuste observis tiun principon. Mi kaj miaj kolegoj denove prezentis la operojn 'Belulino Xi'shi', 'Neoficiala Historio de Yang Taizhen' (Yang Taizhen estis nomata ankau Yang Yuhuan, amata kaj dorlotata edzino de imperiestro Xuanzong de Tang-dinastio), 'Mu Guiying kiel komandantino' kaj multajn aliajn majstroverkojn de mia patro. La prezento de tiuj operoj estis multe aplaudita ne nur en la cheftero, Hongkong kaj Taiwan de Chinio, sed ankau en Japanio, Rusio kaj aliaj landoj. Antau nelonge mi adaptis la 'Neoficiala Historio de Yang Taizhen'. Tiun laboron partoprenis ankau multaj aliaj eminentaj aktoroj kaj dramistoj de la lando. Che la komenco de tiu laboro mi montris mian fundamentan postulon, ke char ghi estas majstroverko de la skolo de Mei Lanfang, tial post adaptigho ghi devas esti tia, ke ghi povas esti ludata ne nur en Operejo de Shanhajo kaj la estonta China Operejo en Pekino, en Lincoln-Centro, Novjorko, kaj Operejo de Sidnejo, China Operejo en Tianjin kaj Chang'an-Operejo en Pekino, sed ankau en laboristaj kulturaj palacoj, kamparo kaj militistaj kantonmentoj kaj ech amuza vespero de TV."

    Parolante pri la nuna stato de pekina opero, s-ro Mei diris: "Prezidanto Jiang Zemin, chefministro Zhu Rongji kaj prezidanto de ChPPIK Li Ruihuang donis grandan atenton al pekina opero, char ili chiuj tre shatas ghin, sed jughate lau la vidpunkto de la tuta socio, ghiaj amatoroj plejparte estas pli-ol-50-jaraj, dum multaj gejunuloj ne shatas ghin. Tion ni atribuas al manko de diskonigo. Fakte la enhavo de la tekstoj de la opero estas aprecinda kaj kiam vi bone perceptas ghin, vi tuj shatas ghin. Tio tamen bezonas certan literaturan klerecon. Iuj diris, ke la takto de pekina opero estas tro malrapida, nekonforma al nia epoka bezono. Mi ne konsentas tion, char la rapideco ekzistas nur en komparo kun malrapideco. Chu la alta monto povas ekzisti sen ebenajho? Mi opinias, ke la arta disvolvigho devas esti surbaze de disflorado de cent floroj kaj konkurado de cent skoloj. Mi ludas pekinan operon kiel profesiulo, sed mi neniam subtaksas aliajn specojn de la kulturo. Mi neniam opinias, ke sola pekina opero estas superba, fakte mi shatas ankau aliajn specojn de chinaj operoj kaj ankau alilandajn. Chinio membrighis al la Monda Komerca Organizo kaj oni povas pli multe kontakti alilandajn kulturajn aferojn. Mi pensas, ke tio estas bona shanco por nia arta disvolvigho. Krom pekina opero Chinio havas ankau aliajn artajn trezorojn, shatatajn de eksterlandanoj. Mi konas multajn eksterlandanojn. Ili opinias, ke ili vojaghas al Chinio pro tri kauzoj, t.e. rigardi la Grandan Muron, viziti la Someran Palacon kaj apreci pekinan operon, Pekina opero ofte rememorigas chin-devanajn eksterlandanojn pri la pasinteco kaj samtempe estas fenestro por fremduloj koni Chinion. Ili opinias, ke la kultura enhavo de Chinio estas profundega kaj ghi estas valora precipe en akademio. Mi opinias, ke pekina opero kiel nacia trezoro povas disvolvighi plue."

    En la nuna socio chio estas reformata, chu ankau pekina opero estas reformenda?" demandis mi. Pri tio s-ro Mei diris: "Sendube, tamen la reformado ne devas esti blinda. Ghi devas observi la regulojn de pekina opero en la disvolvigho. Dum la reformado ni devas dedichi grandan energion kaj financajn rimedojn al prezentado de aktoroj, sed ne al alia kampo. Kompreneble ankau pekina opero bezonas dekoracion, sed ne forgesu, ke por la dramoj la aktoroj ludas en dekoracio, dum por la operoj oni ne vidas la dekoracion, sed nur perceptas ghian ekziston. Se oni prizorgas antau chio scenejan belarton, tio certe malutilas al ghia ludarto. Oni ofte demandis, kial la hodiauaj operoj ne estas tiel vivipovaj kiel tiuj luditaj de la malnova generacio. Iuj pekinaj operoj prezentighis jam dekojn kaj ech pli ol cent jarojn, tamen ili daure brilas sur la scenejo. Se ni ne donas nian atenton chefe al ludado, sed nur al dekoraciado, ni ne povas teni pekinan operon longviva. Nur observi la artan regulon de pekina opero donas perspektivon al la opero.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688