Kolazionajhoj
estas grava konsistiga parto de gastronomio de Chinio. Diferencaj de la fama "manchura-hana
festeno" el centoj da pladoj kaj la 8 grandaj kulinaraj sistemoj, ankau kolazionajhoj
kun lokaj gustoj de diversaj partoj de Chinio figure prezentas la vivintereson
kaj grandan imagipovon de la chinoj.
Tradiciaj kolazionajhoj
de Pekino
En
iu antikva libro oni tiel skribis: "Fakte loghantoj en Pekino estas devenintaj
de diversaj lokoj kaj ne havas kampon por kulturi, tial ili devas sin vivteni
per transportado kaj malgranda komerco." Pro la originalaj situacio kaj konsisto
de la popolo, la gastronomio kaj antau chio kolazionajho de Pekino estis tre prosperaj.
En Pekino oni nombras pli ol 200
specojn da kolazionajhoj. Ili asimilis la gustojn de kulinara arto de aliaj lokoj
kaj formis sian propran guston. Krome iliaj prezoj estas decaj, tial kaj nobeloj
kaj ordinaraj pekinanoj povis facile ghui ilin.
En
Qing-dinastio (1644-1911) kolazionajhoj aperis en la imperiestra kortego, kaj
iom post iom formighis la stilo de kortegaj kolazionajhoj. Laudire imperiestroj
havis nur du regulajn manghojn en tago, sed ili povis ghui kolazionajhojn en ajna
horo, kaj ofte en nombro de 20-50 specoj.
Sed
kolazionajhoj radikighis chefe inter la popolo. Oni kolportis au starigis standojn
en foiro kaj stratoj por vendi ilin. Antau dekoj da jaroj melodiaj ofertaj krioj
de kolportistoj shvebis tra la tuta tago en la stratoj. Kaj antau dekoj da jaroj
Tianqiao, loko 1 kilometron sude de Tian'anmen-pordego, estis multe vizitata pro
la abundego da kolazionajhoj de Pekino. La standojn prizorgis patro kaj filo,
au edzo kaj edzino, au patrino kaj filo, au onklo kaj nevo. Krome la standoj ofte
najbaris unu al alia pro respektivaj interesoj. Ekzemple stando de sojfaba suko
najbaris al tiu de flano, char oni kutimis manghi flanon kun la suko, kaj stando
de bovajho al tiu de vino. Multaj el la standoj estis vaste konataj pro siaj vendajhoj
kun propra gusto, ekzemple stando de rostitaj porkointernajhoj de Shi Run, stando
de fermentigita sojfaba suko de Shu Yongli, stando de mochio de Li Wanyuan k.s.
Fakte
la chefa konsistiga parto de la templa foiro estis standoj de diversaj kolazionajhoj.
Templa foiro okazis en regulaj datoj, ekzemple en Longfu-templo la foiro okazis
en la 9-, 10-, 19-, 20-, 29- kaj 30-a tago de chiu monato. En la Templo de Tera
Dio la foiro okazis en la 3-, 13- kaj 23-a tago de chiu monato, en la Templo de
Blanka Pagodo la foiro okazis en la 5-, 6-, 15-, 16-, 25- kaj 26-a tago de chiu
monato. Ankau en aliaj temploj okazis regulaj foiroj.
Kolazionajhoj
de Pekino hodiau
Antau
chirkau 50 jaroj, preskau tute malaperis la tre diversaj kolazionajhoj, kaj la
malmulte da postvivintaj specoj jam ne havis la originan guston. Nun oni revivigis
parton de la butikoj kaj standoj de tradiciaj specoj de kolazionajhoj. En iuj
tre gravaj turismaj lokoj oni povas trovi restoraciojn kaj butikojn de tradiciaj
kolazionajhoj. Ekzemple en la Somera Palaco kaj Beihai-parko. Krome oni refunkciigis
standojn de tradiciaj kolazionajhoj ankau en iuj malnovaj teatrejoj, tetrinkejoj
k.s.
Multaj luksaj hoteloj penas
prezenti malnovajn kutimojn de pekinanoj por altiri gastojn. Ekzemple Qianmen-hotelo
enhavas malgrandan teatrejon por prezenti pekinan operon, en Kaili-hotelo oni
prezentas dancojn de Tang-dinastio (antau 1000 jaroj), en la hotelo Tianlun-Dinastio
oni prezentas akrobatajhojn kaj en la Granda Teatro Chang'an oni vendas kolazionajhojn
de shanhaja gusto. Tie la gastoj povas ghui prezentadon kaj kolazionajhojn samtempe.
Same kiel antau kelke da jarcentoj,
alilokaj kolazionajhoj ekhavis lokon en Pekino. Nun en Pekino oni povas ghui kolazionajhojn
de chiuj provincoj de Chinio.
Krome
fremdlandaj krakmanghajhoj eniris en Pekinon, ekzemple sandvicho de Mac-Donald,
fritita kokajho de Kentucky, Pizza-flano k.a.
Antaue
kolazionajhoj ne povis esti luncho, sed nun pekinanoj pli kaj pli shatas ilin,
el kiuj multaj farighis krakmanghajhoj. En multaj magazenoj estas grandaj ejoj
por vendi diversajn kolazionajhojn.