2001
estis felicha jaro por la china popolo, ke Pekino sukcesis en peto de gastigo
de la Olimpiaj Ludoj de 2008 kaj sukcese aranghis la 21-an Mondan Universitatan
Sportan Kunvenon, kaj Chinio atingis kontentigan rezulton en intertraktado por
aligho al la Monda Komerca Organizo. Kiam la popolo de tempo al tempo malfermis
champanbotelon pro la ghojigaj aferoj de 2001, la landoj kaj regionoj havantaj
la kutimon de jarsimboligo per 12 bestoj eniris en la esperdonan jaron 2002. Kaj
la 12-a de februaro estis la unua tago de la chevala jaro de Chinio.
Partoprenanto
de Olimpikoj
Chevalo
estas unika bestospeco, kiu povas partopreni en olimpiaj ludoj kune kun la homoj.
Medaloj
akiritaj de la chevaloj, kiuj sukcesis transsalti obstaklojn kaj bone ludis en
"chevala danco en kostumo" en la konkurso de rajdo, estas enkalkulataj
en la totala nombro kune kun medaloj akiritaj de sportistoj. Oni admiras la spritecon,
graciecon kaj rapidecon de chevaloj en la konkurso, kaj ili estas honorataj kaj
huraataj same kiel sukcesintaj sportistoj, tio estas shajne unika
gloro por animalo krom homo.
Chevalo
estas inteligenta besto. En la novelo "Aventuroj de Gulivero" de Jonathan
Swift estas fantazia lando, kie chevalo regas la homojn. Sub la plumo de Swift,
Gulivero laudas tiun idealan landon kun justeco kaj civiliziteco kaj kritikas
malvirtojn de la homa socio lau la kriterio de virta chevalo.
Simbolo
de produkta forto
Chevalo estas
unu el la bestoj plej frue dresitaj de la homaro. Arkeologia esplorado en la china
provinco Shandong pruvis, ke antau 4000 jaroj oni jam bredis chevalojn. En tiu
tempo oni jam veturis per charo tirata de 4 chevaloj.
En
Chinio oni bredas chefe 6 bestojn, nome chevalon, bovon, shafon, kokon, porkon
kaj hundon. Kaj chevalo okupas la unuan lokon en la vico. Chu en nomadismo, chu
en agrikulturo, chevalo chiam estas la plej grava helpanto de la homoj, nome,
chevalo markas produktan forton. Ghis antau makanikigo en la moderna agrikulturo,
chevalo faris preskau chiujn pezajn laborojn. Kaj ech nun, en postighintaj regionoj
de Chinio, chevalo ankorau estas la chefa labora forto kaj estas rigardata de
kamparanoj kiel membro de la familio.
En
la tempo militanta per malvarmaj armiloj, kavalerio estis plej potenca milita
forto kaj chevaloj partoprenis kune kun homoj en kreo de la historio. Antau pli
ol mil jaroj kavalerio de Ghingis-Hhano okupis grandan parton de Eurazio kaj oni
komprenis, ke neniu alia besto krom chevalo povis influi tiel profunde la historion
de la homaro.
La homoj dependas
de chevalo kaj prizorgis ghin pli multe ol la aliajn bestojn, kaj foje ech pli
ol sin mem. Imperiestro Liu Che (202-156 a. K.) de la Okcidenta Han-dinastio ech
levis militon por akiri elitajn chevalojn kreskantajn en Xiyu (la nuna Xinjiang-a
Ujgura Autonoma Regiono, plej okcidente en Chinio). Li sendis generalon Li Guangli
militiri malproksimen, kaj la predo estis nur dekkelke da elitaj "sangshvitaj"
chevaloj. Tia chevalo havas rughajn harojn kaj shvito sangorughe rebrilas en la
suno.
Portanto de folkloro
Rilate
gravan rolon de chevalo en la homa historio, multaj postsignoj restis en la kulturo
de la homaro. En la tre granda vortaro "Origino de vortoj" estas 151
ideogramoj kun "chevalo" kiel konsistiga parto. Prapatroj de chinoj
kreis multajn ideogramojn adekvatajn por chevaloj de tre diversaj specoj. Lau
la vorto oni povas scii, kian chevalon tiu vorto eksplikas.
Pro
la progreso de industrio, iom post iom malfortighas la influo de chevalo al la
homa historio, sed chevalo ankorau ludas la rolon de portanto de richa folkloro.
Lau
la popola moro, oni devis fari kvar kultojn rilate chevalon. En printempo oni
kultis chevalo-prapatron, en somero la dion instruantan chevalbredadon, en autuno
la teran dion de chevala stalo kaj en vintro la epidemian dion damaghantan chevalojn.
Chinaj
nacimalplimultoj havas multajn festojn koncerne chevalon. La amo de la homaro
al chevalo jam radikigihs en la popola moro kaj neniam malaperos en la civilizacio
de la postindustria socio.
En la
china lingvo estas dekoj da kutimaj diroj pri chevalo, ekzemple "maljuna
chevalo bone konas la vojon" kaj "chevalo maljuna, sed la koro juna
kaj strebema". "Damaghanta chevalo" signifas homon malhonorantan
la kolektivon, kaj "mil-lia chevalo" (Mil-lia signifas, ke la chevalo
povas kuri mil li-ojn en tago, 1 kilometro egalas 2 li-ojn) estas aludo al distingigha
junulo.
Arkeologia
esplorado pruvis la shaton de antikvuloj al chevalo. En Qin-dinastio antau 2200
jaroj oni faris chevalojn el argilo, en Han-dinastio antau 2000 jaroj oni faris
chevalojn el bronzo kaj en Tang-dinastio antau 1000 jaroj oni faris chevalojn
el glazurita kaolino. Krome oni faris chevalojn el diversaj materialoj en diversaj
dinastioj por montri shaton al chevalo. En 1975, en Wuwei-gubernio de Gansu-provinco
en nordokcidenta Chinio, arkeologoj trovis en tombo de Han-dinastio bronzan chevalon.
En pozo de galopo, la chevalo staras per unu piedo sur la dorso de fluganta hirundo.
En timo la hirundo returnas la rigardon al la chevalo, kiu peze premas sur ghi.
La artajho estas admirata pro la genia plastiko kaj delikata teknologio.
La
Administracio de Turismo de Chinio prenis tiun chevalon kiel sian atributon, ke
en antikveco chevalo estis uzata kiel la plej grava veturilo por vojagho kaj ekskurso.
Kompreneble nun oni veturas per auto kaj aviadilo, sed chevalo restas nemalhavebla
amiko de la homaro.
Elita chevalo kaj distingigha talentulo
Antikvaj
chinoj shatis kompari distingighan talentulon kun "mil-lia chevalo".
Antau
pli ol 3000 jaroj jam ekzistis profesio de cheval-elekto, kaj spertaj elektantoj
estis nomataj Bo Le. Bo Le estis nomo de stelo, kaj antikvuloj kredis, ke ghi
prizorgas la chielajn chevalojn. Sekve oni nomis spertajn cheval-elektantojn Bo
Le. Kaj nun oni donas la nomon Bo Le al tiuj homoj, kiuj povas trovi kaj enoficigi
distingighajn talentulojn.