Mochio
estas farita el glueca rizo. En la china lingvo ghi portas signifon de felicho
kaj tial estas speciala manghajho kun simbola signifo, jen pro kio la chinoj manghas
ghin en la Printempa Festo.
Kiel
manghajho, ghi havas longan historion en Chinio. Antau longe ghi estis destinita
por kulti diojn antauvespere de la Printempa Festo kaj praptrojn matene de la
festa tago, poste ghi farighis manghajho de la popolanoj por la Printempa Festo.
En 1974 chinaj arkeologoj
trovis riz-semojn en restajho de la matriarka klana socio che
Hemudu, Yuyao, Zhejiang-provinco. Tio montras, ke jam antau
7000 jaroj chinoj komencis kulturi rizon. Notoj pri mochio legighas
jam en verkoj de Han-dinastio (206 a.K.--220p.K.).
Estas
diversaj specoj de mochio. En norda Chinio estas blankaj kaj
flavaj specoj kaj en suda Chinio estas rugha mochio kaj mochio
el malseke muelita rizfaruno.
En
norda Chinio oni fritas au vaporumas mochion dolchan, dum en suda Chinio oni preparas
dolchan au salan mochion ankau per kuirado en akvo.
Preparado
de vaporumita mochio
Kribru
per delikata kribrilo la farunon el glueca rizo kaj envershu
miel-akvon, kirlu per manghbastonetoj la miksajhon ghis kiam
la akvo kaj faruno pastighos. Knedu la paston sur tabulo, por
ke la faruno kaj miel-akvo pli bone miksighu. Faru la paston
buloj kaj per cilindra bastono premu la bulojn en rondajn pecojn,
metu jujubojn, kashtanojn kaj aliajn dolchajhojn sur ilin kaj
per la faruna peco volvu ilin. Tegu ilin per bambuaj folioj
kaj vaporumu ilin en marmito. Tia mochio havas guston de la
meza Chinio.
Preparado de fritita mochio
Vaporumu
la gluecan rizon kaj pistu ghin ghis pastigho kaj post tio tranchu ilin en striojn
unu cm larghajn kaj 2 cm longan. Se vi sunumos ilin ghis sekigho, ili ne putrighos
dum longa tempo. Fritu ilin en oleo, vershu sur ilin sukeron kaj la bongustajho
estas preparita.