Ghjauzi-o
estas originala tradicia manghajho de Chinio kaj la popolo shatas diri, ke "neniu
alia manghajho estas pli bongusta ol ghjauzi-o". Ghi estas grava konsistiga
parto de la china gastronomio. En la Printempa Festo ghjauzi-o estas nemalhavebla
manghajho.
Nemalhavebla manghajho por la Printempa Festo
En
la lasta nokto de jaro lau la luna kalendaro oni nepre devas manghi ghjauzi-ojn.
Printempa Festo estas la plej grava festo de Chinio. Oni kutimas maldormi en tiu
nokto por atendi alvenon de la nova jaro. En multaj lokoj de Chinio oni haketas
legomon kaj viandon, pretigas paston, platigas ghin en rondajn pecojn kaj fine
farchas ilin per la hakitaj legomo kaj viando. Oni manghas ghjauzi-ojn
en la noktomezo.
Longa historio de ghjauzi-o
La
kutimo manghi ghjauzi-on fiksighis en Ming- kaj Qing-dinastioj, sed manghado
de ghjauzi-oj multe pli frue. Esplorado pruvis, ke antau 2500 jaroj jam
aperis ghjauzi-o. En 1978 oni malfermis tombon de 2500 jaroj kaj trovis
en ghi bronzan ujon kun blankaj manghajhoj bonorde vicigitaj. Ili estas triangulaj
kaj farchitaj per pecetajhoj. Oni atestis, ke ili estas rudimento de ghjauzi-o.
Popolrakontoj
pri ghjauzi-o
Cirkulas
multaj diroj pri ghjauzi-o. Unu el ili temas pri memoro al Pangu, kiu finis
la kaoson kaj kreis la mondon. Alia popolrakonto rilatas diinon Nüwa,
kiu kreis homojn. Kiam shi faris homojn el argilo en frosta vintro, oreloj de
argila homo facile falis pro frosto. Por ke la oreloj ne falu, shi ligis la orelojn
al homoj per fadenoj. Por memori shian meriton de kreo de homoj, oni kreis la
manghajhon ghjauzi-o forme similan al orelo.
Felichiga
ghjauzi-o
Farante
ghjauzi-ojn, oni ofte kashis en la farchon oran peceton, bombonon, arakidon,
jujubon, kashtanon k.a., kun deziroj, ke la manghantoj havu felichon, longan vivon
kaj nasku multajn infanojn.
Manghante
ghjauzi-ojn, oni manghas samtempe tohuon, konfititajn persimonojn, legomojn,
bulojn el fishviando kaj porkoviando k.a. por esprimi bondezirojn.