En
Chinio vivas 56 nacioj kaj chiu nacio havas sian totemon. Drako estas prenata
de multaj nacioj kiel totemo. Parto de la nacioj dividighas en plurajn klanojn
lau la respektiva kultata totemo. Ekzemple tigro estas totemo de la tigra klano
kaj koko - totemo de la koka klano de Baj-nacio. Drako, tigro kaj koko estas 3
el la 12 jarsimbolaj bestoj, sed kiel totemo, ili aperis pli frue ol jarsimbolaj
bestoj.
Nur 1 el la 12 jarsimbolaj
bestoj estas imagita. Tio estas drako. La china drako havas fundamentajn karakterizajhojn
de totemo kaj estas kultata de chiuj nacioj. La ntikva libro "Determinoj
de Ideogramoj" diras, ke "drako estas la plej longa besto kun skvamaro.
Ghi povas sin kashi, grandighi kaj malgrandighi, longighi kaj mallongighi. En
printempo ghi ascendas la chielon kaj mergighi en autuno en profunda akvo".
En mito Yandi, Huangdi, Yao, Shun kaj Liu Bang, la unua imperiestro de Han-dinastio,
havas iajn rilatojn kun drako au en maniero de naskigho au en aspekto, kaj ili
nomis sin ido de drako. Ech nun la chinoj shatas nomi sin idaro de drako. En Chinio
plejparto de la nacioj prenas drakon kiel dio-protektanton.
Ankau
serpento estas grava totemo, kiu poste farighis dio. En china mito estas Dio Fuxi
kaj diino Nüwa, kiuj havas homan kapon sed serpentan korpon. Ili estis
gedioj de generado. Ambau aperas en novjara bildo kiel intervolvighantaj serpentoj.
Ili havas afablan mienon. Nüwa simbolas patrinecon kaj Fuxi - patrecon.
Nun ankorau multaj homoj kultas diinon Nüwa. En kamparo de iuj lokoj
de Chinio oni kultas serpenton kiel dion kaj kamparanoj ghojas, se serpento aperas
en ilia hejmo. Ili kredas, ke serpento protektas la familianojn kaj la grentenujo
neniam elcherpighos dank' al apero de serpento.
Rato
okupas la unuan lokon inter la 12 bestoj kaj estas kultata kiel totemo de iuj
nacioj. En prahistorio nemalmultaj klanoj opiniis, ke rato estas ilia prapatro.
Ili fieras, ke ili estas posteuloj de rato. Ili bildigas kaj skulptas raton kaj
solene kultas ghin en festoj por peti ghian protekton.
La
tigra klano de Baj-nacio prenas blankan virtigron kiel sian prapatron kaj kredas,
ke tigro ne damaghas ilin.
La
koka klano de Baj-nacio kredas, ke iliaj prapatroj elkovighis el ovoj de ora koko,
ke koko antauscias la estontecon kaj protektas ilin.
Porko-dio
estas kultata de nordaj chasantaj nacioj. Manchuroj opinias, ke ghi estas granda
dio, ke ghia korpo estas pli granda ol monto, ghia hararo pli densa ol arbaro
kaj ghi estas patronanto de la nacio.
Nashi-nacio
kultas bovon, ke ghi estas dia besto kreinta la mondon.
Nomadoj
kaj chasantaj nacioj en la nordo de Chinio kultas chevalon. Manchuroj kultas chevalo-dion.
En ilia imago dia chevalo estas blanka, ghia vosto kaj neniam pritondita, kaj
ghiaj vostharegoj estas ligitaj per multkolora silka rubando.
Kazahhoj
kultas kapron. Ili kultas kaprodion opiniante, ke ghi regas chiujn kaprojn en
la mondo. Ili esperas abundan reproduktighon de kaproj pere de kultado al kapro-dio.
Ili kultas ankau shafon. Kulto al kapro kaj shafo pruvas, ke kapro kaj shafo estas
unue bredataj de homoj.
Han-nacio
estas unu el la nacioj, kiuj pli frue dresis hundon. Manchuroj kultas hundon kaj
rigardas ghin favoranto de la nacio. Ili ne buchas nek batas ghin kaj neniam portas
chapon el ghia pelto.
Jao-nacio
en Gungxi kultas simiinon kredante, ke shi estas prapatrino de la nacio. Jao-nacio
ne chasas nek manghas simion.
Leporo
ne estis prenata kiel totemo, sed en mito ghi vivas en la luno kune kun feino
Chang'e kaj viro Wu Gang. Chang'e estis edzino de regho, kiu paffaligis 9 el la
10 sunoj sur la chielo. Foje shi shtele englutis senmortigan pilolon kaj flugis
en la lunon. En la luno shi suferis de granda soleco kaj nostalgio kaj malsanighis.
Feliche shi havas amikon Wu Gang kaj jadan leporon. La leporo chiutage pistas
kuracherbojn por shi kaj Wu Gang faras por shi osmantan vinon. La medikamento
kaj vino faras shin ghoja kaj shi dancas en kontentigho. Sed la homoj sur la tero
vidas shin dancanta nur unu fojon en jaro, nome en la 15-a tago de la oka monato
lau la luna kalendaro. Ili kultas la leporon kiel medikamentan dion, malgrau ke
ghi preparas medikamenton nur por Chang'e. Ili rigardas ghin bonkora kaj auspicia
kaj prenas ghin kiel unu el la 12 jarsimbolaj bestoj.