En
la antikva Chinio oni kalkulis tempon lau 10 punktoj de Tiangan (jia, yi, bing,
ding, wu, ji, geng, xin, ren, gui) kaj 12 punktoj de Dizhi (zi, chou, yin,
mao, chen, si, wu, wei, shen, you, xu, hai), nome la horoj estis nomataj lau
la punktoj sur la koordinata sistemo.
La punktoj de Tiangan kaj Dizhi sidas respektive sur la ordinata
kaj abscisa aksoj, dum la kunighaj punktoj de ordinatoj kaj abscisoj faras nomojn
de jaroj. Krome la 12
punktoj de Dizhi estas simbolataj de 12 bestoj. En Chinio la periodo de
tempo estas tre komplika, kaj ne estas tiel simpla, ke unu tago enhavas 12 horduojn,
unu monato konsistas el 30 tagoj kaj 12 monatoj faras 1 jaron. Tiu periodo estas
formita de la interrilatoj de la suno kaj la tero.
Tio estas sama kiel en aliaj landoj. La granda periodo de krucigho de ordinato
kaj absciso de Tiangan kaj Dizhi estas difinita lau sesdekuma nombrosistemo.
Kaj la cifero 60 estas la plej malgranda
komuna oblo de 10 kaj 12. Chiu jaro en la granda periodo de 60 jaroj havas malsaman
nomon, ekzemple jia-zi, jia-chou, bing-yin k.s. La jaro 2001 estas xin-si-jaro,
si en Dizhi simbolas serpenton, do 2001 estas serpenta jaro. 2002
estas jia-wu-jaro, kaj wu simbolas en Dizhi chevalon,
do 2002 estas chevala jaro. La 60-jara periodo estas tre grava por la chinoj,
ke tio plene montras la filozofian penson de la chinoj pri akcento de principoj.
La china kalendaro estas nomata ankau agrikultura kalendaro au luna
kalendaro.
Oni ne povas certigi,
kiam aperis besta jarsimbolo. Dumlonge oni prenis "Lun Heng", faman
verkon de china materiisma pensulo Wang Chong (27-ch. 97), kiel la plej fruan
dokumenton, en kiu trovighas
noto pri 1a 12 jarsimbolaj bestoj.
Oni
diris, ke jarsimbolaj bestoj estis elektitaj kaj vicigitaj lau ilia
plej vigla horo en tago. En Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) oni dividis unu tagon
en 12 partojn kaj chiu parto egalas al 2 horoj. De la 11-a ghis la 1-a horo en
nokto estas zi kaj tiam rato plej viglas. De la 1-a ghis la 3-a estas chou
kaj tiam bovo estas
remachanta. De la 3-a ghis la 5-a estas yin kajtiam tigro vagadas por serchi
manghajhon kaj estas plej kruela. De la 5-a ghis la 7-a estas mao kaj tiam
la suno ne levighas kaj la luno ankorau pendas sur la chielo, sed la jada leporo
jam komencas pisti drogherbojn (lau diro en china mito). De
la 7-a ghis la 9-a estas chen kaj tiam estas bona tempo por mita drako
en faro de pluvo. De la 9-a ghis la 11-a estas si kaj tiam ekviglas serpento.
De la 11-a ghis la 1-a tagmeze estas wu kaj brilas la suno, kaj tiu tempo
estas tre tauga por galopado de chiela chevalo. De la 1-a ghis la 3-a estas wei
kaj tiam shafo povas plej
bone kreski vorante herbojn. De la 3-a ghis la 5-a estas shen kaj tiam
ekviglas simio. De la 5-a ghis la 7-a estas you kaj koko devas eniri en
sian neston. De la 7-a ghis la 9-a estas xu kaj tiam hundo komencas noktogardon.
De la 9-a ghis la 11-a estas hai kaj chio tiam silentas kaj porko profunde
dormas.
Rilata artikolo: Serpento,
simbola besto de 2001