Chinio
-- hejmloko de teo
Chinio estas
lando, kiu plej frue rimarkis kaj utiligis teon. 1100 jarojn antau Kristnasko
chinoj jam bone konis teon. Lau noto, 59 jarojn antau Kristnasko jam okazis negoco
de teo. En Tang-dinastio (618-907) teo tute popularighis che la popolo. Tetrinkado
forigas soifon, refreshigas la menson, helpas al digestado kaj efikas en prevento
de kancero kaj antisepsado. Nun teo estas unu el la tri plej chefaj sen-alkoholaj
naturaj trinkajhoj.
Nun pli ol
50 landoj kulturas teon, 115 landoj kaj regionoj importas teon kaj la popoloj
de pli ol 170 landoj kaj regionoj kutimas tetrinki. Statistiko de la Grena kaj
Agrikultura Organizo de UN raportis, ke en 1989 la 27 chefaj teproduktaj landoj
produktis sume 2.45 milionojn da tunoj da teo. Oni povas diri, ke la semo, la
nomoj de diversaj specoj de teo kaj la rilata kulturo pri teo estis rekte au ne
rekte eksportighis el Chinio. La anglalingva vorto "tea" por teo estis
ekuzata ghuste pro tio, ke china teo ekspotighis unue de Xiamen en Europon tra
maro. La vorto por teo en dialekto de Xiamen prononcighas kiel "ti".
Kune kun ceramiko kaj silko, teo estas granda kontribuo de la china nacio al la
kulturo de la mondo.
Mito pri teo
Mito
diras, ke Shennongshi, unu el la prapatroj de la china nacio, ekskursis en iu
bela tago kune kun sia edzino kaj infanoj. Kiam ili estis grimpantaj sur monto,
li sentis soifon. Subite arbofolio falis antau lin. Li levis kaj chifis ghin kaj
sentis, ke ghia suko estas tre agrabla. Li gustumis ghin kaj sentis amaron kaj
adstringon. Sed lia richa sperto kredigis lin, ke ghi estas "medikamento"
sensoifiga kaj refreshiga. Li kolektis tiajn foliojn kaj trinkis infuzajhon el
ili. De tio estighis la kutimo de tetrinkado. Tio estas nur mito kaj oni ne bezonas
esplori ghian verecon. Sed estas fakto, ke teo estas tre bona trinkajho. Dank'
al senchesa perfektigado pli kaj pli bonighas la gusto de teo.
Te-ceremonio
de Chinio
Te-ceremonio estas
la kerno de la tea kulturo de Chinio. Te-ceremonio entenas du partojn: Unu estas
preparado de ujoj kaj infuzajhoj, kaj la alia estas interna ideo, nome memkulturi
pere de tetrinkado kaj levi la ideon al filozofia medio.
Estas
multaj verkoj pri te-ceremonio de diversaj skoloj en diversaj epokoj. Sed la preparado
de infuzajho estas sama, nome chiuj eksteraj formoj celas montri la naturan belecon
de teo kaj elstarigi la freshecon kaj aromon de la teo, sed ne nur por prezentado.
La china te-ceremonio postulas: 1. Purajn ujojn; 2. Infuzon per natura akvo, ekzemple
fontakvo, putakvo, au ech degelinta negho sur pino au umefloroj; 3. Taugan temperaturon
de la akvo; 4. Bonkvalitajn ujojn. Antau ol vershi akvon oni devas varmigi tetasojn
per varma akvo au baketo, por ke la aromo de la teo plene elvolvighu.
Specoj
de teo
La specoj de teo dividighas
en 6 kategoriojn: bruna, verda, leghera, flava, blanka kaj nigra.
En
Chinio famas 10 specoj de teo:
1. Longjing-teo che la Okcidenta
Lago de Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco;
2. Biluochun-teo de Dongting-monto
che Taihu-lago en Jiangsu-provinco;
3. Roka teo de Wuyi-monto en la nordo de
Fujian-provinco;
4. Tieguanyin-teo de Anxi-gubernio en la sudo de Fujian-provinco;
5.
Verda teo de Tunxi en Anhui-provinco;
6. Bruna teo de Qimen, produktata en
montaro de Qimen-gubernio de Anhui-provinco;
7. Maojian-teo de Dabie-montaro
en la gubernio Xinyang de Henan-provinco;
8. Junshanyinzhen-teo de Junshan-monto
en Yueyang de Hunan-provinco;
9. Pu'er-teo de Pu'er-gubernio de Yunnan-provinco;
10. Bruna teo Dianhong de Yunnan-provinco.