Antikva libro
enhavas rakonton, ke en loko nomata Ba estas serpento, kiu manghis
elefanton kaj elbushigis ghiajn ostojn post tri jaroj. Certe
tio estas arta troigo. Ja estas boao, kiu povas manghi grandan
beston, sed certe ne elefanton. Poste oni mokas avidan homon,
kiu volas manghi elefanton.
Fabeloj kaj
popoldiroj rilate serpenton richigis la chinan kulturon kaj
longe cirkulas en la popolo, ekzemple "serpento en vintaso"
kaj "aldoni piedojn al serpento".
Serpento
en vintaso: Foje Yue Guang invitis amikojn al festeno. Lia pafarko
sur muro reflektis en vintaso de iu gasto, kaj chi tiu ektimis
opiniante, ke lia vintaso enhavas serpenton, kaj dronis en maltrankvilega
suspektado ghis malsanigho. Poste Yue Guang invitis denove la
gaston, sidigis lin sur la sama loko kaj prezentis vintason.
Li klarigis la aferon al la gasto kaj chi tiu tuj liberighis
de timo kaj malaperis la malsano. Poste per "serpento en vintaso"
oni mokas tiujn, kiuj estas suspektemaj kaj timemaj.
Aldoni piedojn
al serpento: Foje grupo da homoj akiris vinon, sed ne sufichan
por chiuj. Do iu proponis, ke chiuj pentru sur la tero serpenton,
kaj kiu la unua finos la pentradon, ghuu sola la vinon. Iu el
ili la unua finis la pentradon. Li prenis la vinkruchon kaj
ankorau ion strekadis sur la tero. Li aldonis piedojn al la
serpento. Tiam alia homo, kiu finis la pentradon, deprenis de
li la vinon dirante, ke serpento ne havas piedojn. Do la unua
fininto perdis la vinon. Per tio oni admonas ne fari superfluan
aferon.
Estas multaj
tiaj diroj. Ekzemple "Movo de drako kaj serpento" estas esprimo
uzata por laudi belan kaligrafajhon. La esprimo "Forta drako
ne venkas lokan serpenton" aludas, ke ech tre potenca homo ne
povas subigi lokan tiranon. "Bati herbojn por fortimigi serpenton"
estas ofta diro de detektivoj. Ili shatas atentigi sin por esti
singardaj, ne malsekretigi la agon kaj ne fortimigi la arestotojn.
Estas popoldiro:
"Geedzigho de 'serpento' kaj 'leporo' ?auguro de richigho".
Iuj pensis, ke en la pratempo klanoj kun totemoj de serpento
kaj leporo interligighis per geedzeco kaj farighis richaj. Aliaj
opiniis, ke geedzigho de homoj naskighintaj en serpenta kaj
lepora jaroj faros ilian vivon felicha. Konvinka konkludo ankorau
ne estas, tamen la popolo akceptis tiun diron kaj faris vaste
shatatajn papertondajhojn kun serpento volvighanta chirkau leporo,
kiuj simbolas vivon felichan kaj richan.
Jam venas
la serpenta jaro, kaj ni utiligu tiun bonauguran vorton por
deziri al vi felichon, richon kaj sanon en la 21-a jarcento.