"Malan-floro"
estas porinfana dramo. Malan-floro en la dramo estas tiel magia,
ke ghi povas helpi bonkorulojn efektivigi siajn dezirojn. En
la dramo la Serpento-junulo havas tian floron kaj per ghi savis
maljunulon, kiu falis en valon. Por esprimi dankon al la junulo,
la maljunulo intencis edzinigi sian filinon al li. Lia unua
filino Dalan rifuzis, sed la dua filino Xiaolan konsentis. Post
la geedzigho Xiaolan ghuas felichan vivon kune kun la junulo
kaj multaj malgrandaj bestoj. La Nigra Spirito-kato chiam avidis
la floron kaj subinstigis, ke Dalan shajnigu sin Xiaolan kaj
shtelu la foloron, kaj la kato mem pushis en valon Xiaolan,
kiu iris hejmen por viziti la patron kaj fratinon. Sed poste
la Serpento-junulo kaj bestetoj rimarkis, ke tiu mallaborema
kaj frandema veninto ne estas Xiaolan, kaj punis la katon. Dalan
pentis kaj la Serpento-junulo savis Xiaolan per la magia floro.
La dramo havas gajan finon eksplikante la temon, ke justeco
certe venkos herezon. Ghi estas ofte ludata kaj shatata de infanoj.