Estas bela
popolrakonto ofte surscenigita de diversaj lokaj operoj de Chinio
kaj la titolo de la dramo estas "Blanka Serpento-virino".
La Blanka
Spirito-serpento enviis amoron en la homa mondo kaj invitis
sian amikinon Nigra Spirito-serpento al ekskurso en pitoreska
urbo Hangzhou. Ili transformis sin en virinojn kaj renkontis
junan studenton Xu Xian. La Blanka Spirito-serpento amis lin
kaj edzinighis al li. Sed bonzo Fahai intervenis en ilian aferon
kaj post batalado la bonzo premis la Blankan Serpento-virinon
sub Leifeng-pagodo che la Okcidenta Lago en Hangzhou. Sed shi
chiam restis fidela al la amo kaj kortushis la chielon kaj la
teron. Fine shi revenis al Xu Xian, kaj la bonzo estis riprochata
de la homoj kaj sin kashis en la shelo de krabo. Kaj nun, kiam
la homoj estas manghantaj krabojn, ili serchas la bonzon en
la shelo. La rakonto estas vaste konata en Chinio. Kiam oni
turismas en Hangzhou, oni senescepte volas rigardi la ponton,
kie la Blanka Serpento-virino kaj Xu Xian unuafoje renkontighis,
kaj la pagodon, sub kiu la Blanka Serpento-virino estis premata.
En "Rakonto
pri Blanka Serpento-virino", por savi Xu Xian, la Blanka Serpento-virino
kaj la Nigra Serpento-virino iris shteli magian herbon kaj poste
iris batali kontrau la bonzo inundigante lian templon Jinshan.
Estis tre interesaj scenoj de batalo. La bela amrakonto kun
enmiksita animskua batalo faras la dramon tre ghuinda, kaj la
bela spirito-serpento farighis arta figuro sur la scenejo de
la china dramo kun eterna fascineco.