Dum sia tuta
vivo serpento plurfoje dejhetas sian hauton. Lau popoldiro,
estas katastrofo por homo vidi serpentan hautodejhetadon. Kompreneble
tio estas supersticho, fakte serpenta hautodejhetajho estas
uzata en farmacio por kuraci eklampsion, konvulsion kaj epilepsion.
La galo kaj veneno de serpento estas uzataj en farmacio, kaj
alkoholajho kun macerita serpento estas efika por kuraci hemiplegion.
La hauto de boao povas esti uzata por tegi sonkeston de kordmuzikiloj.