La libera
fleksebleco kaj atakemo de serpento grave inspiris la antikvan
chinan militscienciston Sun Zi. Li opiniis, ke bona komandanto
devas lerni de la serpento de Changshan, char tiu serpento reatakas
per la vosto atakate je la kapo, reatakas per la kapo atakate
je la vosto kaj reatakas per la kapo kaj vosto atakate je la
mezo de la korpo. Tial la posteuloj ofte renkontas longserpentan
batal-dispozicion en la historiaj materialoj au literaturajhoj.