Antikvuloj
opinias, ke serpento auskultas per okuloj. Tio estas erara.
Serpento ne havas audokapablon. Hindaj kaj ciganaj psiloj dancigas
najon per fluto. La aerfluo el la fluto tiklas la najon kaj
la najo sin tordas, kaj la rigardantoj pensas, ke la najo dancas.
Se psiloj ludos alian blovinstrumenton au se oni movos nur fingron,
la najo tuj faros atakon.
Serpento
ne havas tridimensian vidkapablon, kaj ghi vidas nur ebenan
bildon. Se vi movighos, la bildo shanghighos kaj la serpento
certe atakos vin. Antau nelonge, dum la Sidnejaj Olimpikoj,
serpento minacis la konkursantojn de maratono kaj kampa biciklado.
Laborantoj de la organiza komitato atentigis, ke oni nepre ne
movighu, se li renkontos okcidentan rughan serpenton au vipuron.
Serpento ne atakas senmovajn.