La Biblio
rakontas, ke la unuaj homoj Adamo kaj Eva manghis malpermesitan
frukton pro tento de serpento kaj estis elpelitaj el la Edeno.
Sed de tiam iliaj posteuloj eniris en multkoloran mondon kun
richaj sentoj. Chu felicha au malfelicha, la homaro kreighis
danke la tenton de la serpento en la Edeno, kaj oni embarasighis
ne sciante, chu kulpigi au danki la serpenton.
En orientaj
mitoj oni ofte mencias serpenton. Estas rakonto: Dou Wu naskighis
kune kun serpento, kaj oni portis ghin en arbaron. Post kelke
da jaroj la patrino forpasis kaj longa serpento rampis el herbejo,
frapegis sian kapon kontrau la cherkon de la patrino kaj ploris
ghis sangado de la okuloj. Oni diris, ke la serpento havas homan
senton kaj dankemon, ke prosperos la familio de Dou Wu. Kaj
poste la realo vere estis kiel oni antaudiris. Alia rakonto
en la sama libro: Dum sia inspektado Markizo Sui vidis longan
serpenton vunditan kaj kuracis ghin. Poste la serpento rekompencis
la markizon per valorega perlo, kiu lumas en nokto. Kaj poste
oni priskribas talentulon kiel posedanton de la perlo de Markizo
Sui.