SERPENTO KIEL TOTEMO

    Serpento manghas ranon, muson kaj aliajn malgrandajn bestojn, kaj grandaj serpentoj povas manghi grandajn bestojn, kaj estis noto, ke boao atakis kaj formanghis pumon.

    Post kiam la homoj povis iri kun rektigita korpo, ili ekhavis grandan timon al serpento, kaj tiu timo jam solvighis en la genoj, kaj nun iuj homoj, kvankam ne malkuraghaj, havas timon vidante serpenton, malgrau ke ghi ne estas venena. Tia timo originis de la pratempo, kiam la prauloj loghis en kavernoj au shedoj kaj serpento estis la plej malfacile evitebla malamiko. Kaj tiam la prauloj intersalutis "Chu ne estas serpento?" Tio estas iom simila al la plej kutima intersaluto de la posteuloj: "Chu vi manghis?"

    La prahomoj turnis timon en adoron, kaj serpento estis rigardata kiel diajho kaj iuj klanoj prenis ghin totemo. La membroj de la klano Kemu en Xishuangbanna de Yunnan-provinco kutimas kulti serpenton. Ili opinias, ke serpento regas la universon, gardas la grenplantojn kaj zorgas pri la malsanoj de la homoj. Tial ili kultas serpenton de tempo al tempo en la dua duonjaro kaj regule en marto, alie, ili kredas, ke serpento damaghos la homojn. En la kultaj tagoj la vilaghanoj ne laboras kaj starigas signostangojn che la vojkrucighoj por malpermesi trairon. Ili respektas kaj timas serpenton, ne sciante, kio estas serpento. Eble la Kemu-anoj estas posteuloj de la klanoj, kiuj prenis serpenton kiel totemon.

    La antikvuloj bildigis la praulojn Fuxi, Nuva, Huangdi k.a. en mito kiel diojn kun serpenta korpo kaj homa kapo. Tiajn figurojn nun oni vidas sur la shtonaj bildoj el Han-dinastio antau 2000 jaroj. Iliaj subaj korpopartoj intime kuntordighis. Tial antau 50 jaroj fama erudito Wen Yiduo (1899-1946) opiniis, ke drako en china mito originis de serpento. Li supozis, ke en la periodo de klana komunumo la klanoj kun serpento kiel totemo aneksis la aliajn klanojn kaj kreis sian totemon, asimilinte partojn de iliaj totemoj, kaj aperis la totemo de drako, kiu havas serpentan korpon, chevalajn kapon, kolharojn kaj voston, cervajn kornojn, hundajn ungojn, fishajn skvamojn kaj antenojn.

    Oni donis diversajn supozojn pri la origino de drako, sed preskau chiuj opinioj venis al la sama punkto, ke la korpo de drako estas tiu de serpento. Do, kaj specialistoj kaj ordinaraj homoj rigardas serpenton parenca al drako kaj nomas ghin "malgranda drako". La homoj, kiuj naskighis en serpenta jaro, shatas diri, ke ili naskighis en jaro de malgranda drako.

    La humida klimato en la suda parto de Fujian-provinco estas tre tauga por vivo de serpento. La nomo de la provinco en la china lingvo estas Ãö. La ideogramo konsistas el du partoj: la ekstera ÃÅ signifas pordon, kaj la interna ³æ --- serpenton. De tio oni scias, ke tie la homoj tre adoras serpenton. Ofte serpento rampas en domon, kaj la grandaghuloj ne permesas mortigi la serpenton kredante, ke ghi estas revizoro de la prapatroj por inspekti ilian pacan vivon. Se survoje oni vidas kuntordighintajn serpentojn, li devas deshiri unu el siaj butonoj, forjheti ghin en signo de pento kaj tuj foriri, kvazau nenion vidinte. Oni opinias, ke estas maldece rigardi sekskunighon de serpentoj. Kredeble la timo al serpento estighis pro ghia parenceco al drako.

    Kelkiam serpento ludas la rolon de drako en simbolo de suvereno. En la libro "La Historio" estas legendo: Antau sukceso de kamparana insurekcio antau 2000 jaroj, la gvidanto Liu Bang en ebriigho hakmortigis gigantan serpenton. En nokto li audis ploradon de maljunulino. Shi diris, ke shia filo estas filo de la Blanka Imperiestro kaj sin transformis en serpenton por ekskursi, sed li estis mortigita de la filo de la Rugha Imperiestro. En la china mitologio la Blanka Imperiestro, kiel unu el la kvin chielaj imperiestroj, estas la Okcidenta Dio, kaj la Rugha Imperiestro estas la Suda Dio. La plendo de la maljunulino tre ghojigis Liu Bang, char tio montras, ke li estas neniu alia ol filo de drako, filo de la chiela imperiestro. Transformigho de drako en serpenton atestas ilian saman originon.

 

    

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16