La historio de shuoj de Chinio (II)

   de PANG BIAN   

    En la kolorricha kulturo de la chinaj vestoj, la kulturo de shuoj havas sian propran sistemon. Estas interesa temo pri la deveno de chinaj shuoj el la kultura vidpunkto. LA evoluado de la piedvestoj de antikvuloj, chu botoj chu sandaloj, chu lignaj chu tolaj, havas striktajn rilatojn ne nur kun geografio, klimato kaj aliaj naturaj kondichoj, sed ankau kun diversaj kulturaj fenomenoj de la socio. Ankau la shato kaj malshato de la regantoj kaj popolo havis influon sur la moro, fasono kaj teknologio de shufarado. Pro tio derivighis multaj kutimoj rilate shuojn kaj aperis multaj originalaj butikoj de shuoj.

     PIEDVINDADO KAJ "TRICOLA PIEDO"

    En antikva Chinio knabinoj en la agho de 4-8 jaroj estis devigite vinditaj je la piedoj, por ke chi tiuj poste farighu malgrandaj en 3 coloj. Oni kredis, ke antau 2 000 jaroj malgrandaj piedoj sinonimis kun beleco de virinoj. Kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.K. -- 206 a.K.) elektis por si belulinojn, unu el la kriterioj de beleco estis malgrandeco de piedoj. Shajne piedvindado komencighis en la 10-a jarcento. La lasta estro de la Suda Tang-regno (937-975) estis voluptema kaj muzikama. Li ordonis, ke servistino Ruiniang vindu siajn piedojn kaj dancu sur ora lotuso. Kaj poste la malgrandigitaj piedoj kaj la malgrandaj shuoj estis nomataj ankau "tricola ora lotuso".

     La virinoj terure suferis de piedvindado. Kun misformitaj piedoj, la virinoj jam ne povis iri rapide. Sed la regnestro shatis tion, kaj multaj aliaj servistinoj imitis tion, tiel la moro disvastighis en la popolo. La moro furoris en la dinastioj Song (960-1279) kaj Ming (1368-1644). Ech judinoj en Chinio akceptis piedvindadon.

     Knabinetoj terure suferis de piedvindado kaj senchese ploradis. Kaj tiam la patrino konsolis: "Kun grandaj piedoj vi ne havos edzon." Tiu patrino diris la veron, char tiam la viroj elektis edzinon antau chio lau la grandeco de la piedoj de la svatita fraulino. Ju pli malgrandaj estis la piedoj de la fraulino, des pli granda la donaco de la fraulo.

    La virinoj neniam devis lasi aliajn vidi iliajn piedojn nudaj, sed devis porti shtrumpojn ech en varmega somero. Kutime ili sidis sur siaj genuoj au interkrucitaj kruroj, tial ili brodis siajn shtrumpojn je ghiaj dorso, plandumo kaj kalkanumo, por ke aliaj vidu nur la brodajhojn. Ili unuafoje montris siajn piedojn nudaj al sia edzo en la geedzigha nokto. Antau ol forlasi la gepatrojn, la novedzino devis surmeti shuojn kun purpura dorso kaj blanka plandumo. Atingante la hejmon de la novedzo, shi devis porti flavajn shuojn kaj nokte, en la dormochambro de la novgeedzoj, shi devis porti dormoshuojn. Interne de la shuoj estis broditaj la bildoj pri seksumado, kaj la novedzo devis demeti shiajn dormoshuojn che la enlitigho. De tiu momento komencighis ilia nova vivo.

    En 1644 Qing-dinastio prenis Pekinon kiel chefurbon. Manchurinoj ne vindis siajn piedojn kaj portis shuojn kun alta bloketo sub la plandumo. La bloketo el ligno estis tegita per blanka tolo kaj altis 7-13 cm. Kun largha supro kaj malpli largha malsupro ghi estis nomata "florvazo", kaj tiu kun largha malsupro kaj malpli largha supro -- "chevala hufo". Antau ol kapti la regantecon super la tuta Chinio, la manchuroj vivis en la nordoriento kaj la virinoj havis la kutimon kolekti fungojn sur montoj. Por gardi sin kontrau serpentoj, ili alligis al la plandumoj lignan bloketon. Iom post iom la kutimo disvastighis kaj ech la imperiestra patrino Cixi portis "florvazajn" shuojn. La palacaj virinoj portis tiajn shuojn, dum Han-nacianoj daure piedvindis siajn knabinetojn. Kvankam la registaro de Qing-dinastio dekretis malpermesi piedvindadon, sed vane. Tiu kutimo chesis nur en la mezo de la 20-a jarcento, kiam fondighis la nova Chinio, poste la chinaj virinoj povis eliri el la hejmo, lerni au labori kiel la viroj.

    ETIKETOJ

    Antikvaj chinoj vivis lau rigoraj etiketoj. Kaj tion pruvis la kutimo rilate shuojn. En Zhou-dinastio (11-a jc. a.K. -- 256 a.K.) estis regulo, ke oni devas demeti siajn shuojn antau eniro en alies domon. "Kiam oni vidas shuojn che la pordo kaj ne audas vochon, oni ne devas eniri en la domon." Kaj krome, cheestante bankedon au akceptate de suvereno, oni devis demeti siajn shuojn kaj shtrumpojn. Sed en kulto oni ne devis lasi la piedojn nudaj, char tio estis maldeca.

    En la antikveco estis nuptoshuo, mortoshuo kaj funebra shuo. La nuptoshuo estis rozkolora au rugha, kun bela brodajho. En Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) virinoj che edzinigho portis bildohavajn lignajn sandalojn kun buntaj silkaj rubandoj. Manchuraj virinoj che edzinigho portis shuojn el blua tolo, kaj en la antaua parto estis rugha ideogramo signifanta felichon.

     Mortintoj portis mortoshuojn. Dum la periodo de 206 a.K. ghis 420 p.K. forpasintaj imperiestroj portis jadajn shuojn kaj vestojn el miloj da jadaj pecoj kunligitaj per ora fadeno. En Qing-dinastio (1644-1911), en la funebra ceremonio de imperiestroj oni devis forbruligi iliajn botojn kaj shuojn. Ekzemple, post la morto de imperiestro Guangxu (1875-1908) oni forbruligis liajn 104 parojn da shuoj. La forpasintaj ordinaraj viroj portis mortoshuojn el blua, nigra au bruna tolo, kaj la virinoj la belkolore broditajn. Sur la plandumoj de mortoshuoj por ambau seksoj estis broditaj lotuso kaj eskalo, kio portis la deziron de la vivantoj, ke la mortintoj povu iri en paradizon.

    La familianoj de mortinto devis vesti sin per blankaj vestoj kaj porti funebrajn shuojn anstatau belkoloraj. Ofte funebraj shuoj estis faritaj el kanabo au pajlo. Poste oni alkudris al tolaj shuoj malgrandan pecon da blanka shtofo kaj aldonis al kalkanumo etan strion da rugha shtofo por montri funebron pro membro de pli agha generacio. Kiam oni gratulis longvivulon, oni surmetis sur lin shuojn kun ideogramo signifanta longvivecon.

    En infanaj shuoj estis plene enkorpigita sincera amo de patrino. Jam antau la naskigho de infano la patrino pretigis por li shuetojn kun ornamajho en figuro de kapo de tigro, fisho au leporo. Oni kredis, ke tia ornamajho gardos la infanon. Antaue, en vintro, oni portis vatitajn shuojn en formo de mitulo. Oni diris, ke antaue tiaj shuoj estis faritaj de patrino por infano, kaj shu-dorso el du konkoformaj pecoj simbolis kunmetitajn manplatojn de la patrino, ameme tenantajn la infanon.

    En la feuda socio rango estis enkorpigita en shuoj. En la Suda Dinastio (420-589) malrichuloj povis porti nur pajlajn sandalojn kaj shuojn el kruda shtofo au iri nudpiede, kaj aristokratoj portis shuojn el ledo au silko. Ankau la koloroj de shuoj estis rigore difinitaj: soldatoj kaj laboruloj devis porti la nigrajn, verdajn au blankajn kaj geservistoj la rughajn au nigrajn. La malobsevantoj de la difino estis punitaj. En la Okcidenta Jin-dinastio (265-317) la regantoj malestimis komercistojn kaj ordonis al ili porti shuojn, unu blankan kaj la alian nigran. En Qing-dinastio (1644-1911) estis difino, ke la hele flava koloro estis uzata ekskluzive de imperiestro, la ore flava de aristokratoj kaj la abrikotflava de plebanoj.

     CENT-JARA BUTIKO DE ShUOJ

     Ledaj botoj de nordanoj foje estis uzataj kiel militistaj shuoj, kaj ankau trovis shaton che la popolo. Jam en Sui-dinastio (581-618) la senchese shanghighantaj ledaj botoj farighis ceremoniaj shuoj de militaj kaj civilaj korteganoj. En Qing-dinastio la botoj farighis brokataj en du specoj, unu kun plata antauo kaj la alia kun pinta. Kutime la korteganoj portis pintajn shuojn, sed kiam ili estis vokitaj al imperiestro, ili devis porti platajn shuojn. Antaue iliaj shuoj estis faritaj en kortegaj metiejoj, sed poste en speciala butiko de shuoj.

    La mastro de la butiko, s-ro Zhao Ting, antaue estis metilernanto en iu metiejo de shuoj. Li estis sagha kaj lerta. La mandarenoj kaj imperiestraj familianoj certe bezonis shuojn, kaj li kaptis la shancon kaj venis al la chefurbo Pekino por gajni de ili monon per farado de korteganaj shuoj. Li titolis sian butikon per la nomo "Nei Lian Sheng", signifanta, ke "la portantoj de liaj shuoj certe rapide promociighos en la kortego". Lia flato plachis al la mandarenoj.

    La rigoraj difinoj rilate ritojn en la kortego pushis la butikon al senchesa plibonigo de teknologio. La plandumo el 32 tavoloj da tolo estis dika, sed ne peza. La brokataj shuoj estis glataj kaj brilaj, kaj la polvo sur la shuoj estis tre facile forigebla. Tiaj shuoj bone sidis sur la portantoj, kaj chi tiuj sentis komforton. La shuoj estis faritaj chiu lau piedmezuro. Oni ne bezonis adapti la piedojn al la shuoj, sed la shuojn al la piedoj. La butiko detale registris por la mendantoj iliajn devenon, rangon, la formon kaj grandecon de iliaj piedoj. Dank' al tio pli kaj pli famighis la butiko. Se mandarenoj volis novajn shuojn, ili bezonis nur sendi sian serviston al la butiko, kaj la butiko jam povis rapide pretigi la shuojn lau siaj enskribitaj informoj pri la mendantoj. La notoj intimigis la butikon kun la klientoj kaj estis tre oportunaj por la subaj mandarenoj, kiuj volis flati altrangulojn per donacado de novaj shuoj. La butiko pli kaj pli prosperis kaj ghuis grandan famon ech eksterlande.

    Poste la feuda registaro estis renversita, kaj la butiko turnis sian servon al ordinaraj laboruloj. Malgrau ke ordinaraj laboruloj farighis ghiaj klientoj, ghi daure tenas grandan sincerecon en sia laboro kaj chiam liveras altkvalitajn tolajn shuojn.

    La shuoj de la butiko estas vaste shatataj, kaj ghi chiam havas multajn klientojn. La eminentuloj, kiuj amas la tradician chinan kulturon, la intelektuloj alte klerigitaj, la chinaj elmigrintoj kaj la alilandaj turistoj, chiuj shatas la shuojn faritajn de la butiko, kaj iuj el ili achetas plurajn parojn en unu fojo, kaj krome, chiuj povas mendi shuojn lau sia propra mezuro.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16