La historio de shuoj de Chinio (I)

   de PANG BIAN   

    En la kolorricha kulturo de la chinaj vestoj, la kulturo de shuoj havas sian propran sistemon. Estas interesa temo pri la deveno de chinaj shuoj el la kultura vidpunkto.

     DE PIEDVOLVAJhO AL LEDA BOTO

    Antikvuloj klasifikis vestojn en tri kategoriojn, nome la supran, malsupran kaj piedan. Pieda vesto inkluzivas shuojn kaj shtrumpojn. La antikvaj ideogramoj signifantaj shuojn kaj shtrumpojn en la china lingvo havas konsistigan parton determinantan "ledon". Tio pruvas, ke en la antikveco shuoj kaj shtrumpoj havas rilatojn kun ledo. Fakte la plej primitiva shuo estis nenio alia ol fela shtrumpo, sed kompreneble ne aspektis kiel la nuna shtrumpo, kiu strikte konformas al la vera piedo. Precize dirite, tiam la tiel nomata pieda vesto estis nur felo volvanta la piedon. Primitivuloj detranchis de la tuta felo pecon kaj volvis per ghi la piedon kaj ligis ghin per leda fadeno. Ghi similis al farchita kaj krispigita farunajho. Ghi estis facile farebla, kaj arkeologoj supozis, ke fela piedvolvajho aperis en paleolitiko.

     Poste oni elfaris ostan kudrilon kaj sciis sekigi tendenojn kaj bati ilin en maldikajn fadenojn, shmiri felon per sebo au vegetala oleo kaj tani ghin ghis moligho... Chio tio kreis kondichojn por kudri ledshuojn.

     La plej antikvaj ledshuoj estis trovitaj en la antikva regno Loulan en la nordokcidento de Chinio, sur la piedoj de seka virina kadavro kushanta pli ol 4 000 jarojn en sablejo. Ili estis faritaj el shafledo, kaj la shudorso kaj plandumo estis fortike kunkudritaj per leda fadeno. La maldensaj steberoj estis klare videblaj. La teknologio estis tute malalta, tamen pruvis, ke tiam la shuo jam havis du partojn, nome la dorson kaj plandumon, kaj tio havis epokfaran signifon en la historio de shufarado de Chinio.

    Nomadoj en la antikva Chinio portis sur si botojn, sed la materialoj estis malsamaj: tibetanoj faris botojn el gruntbova ledo, orochenoj -- el kapreola ledo, hegheoj -- el fisha hauto, kaj hunoj -- el shaflana felto. Por gardi kontrau frosto, hunoj kovris la piedojn unue per tolo, poste per felta shtrumpo kaj fine per leda boto.

    Estis regnestro Wuling de Zhao en la Periodo de Militantaj Regnoj, kiu enkondukis ledajn botojn en centran Chinion. En la jaro 325 a.K., por potencigi sian regnon, li decidis altigi la militarton, t.e. anstatauigi militcharajn batalojn per kavaleriaj bataloj aplikataj de hunoj, anstatauigi longajn malstriktajn robojn kaj kanabajn shuojn kun ligna plandumo per mallongaj jakoj kaj rajdistaj botoj. Dank' al tio Zhao farighis pli forta regno.

    Multe disvolvighis la tekniko de shufarado. Antau 500-600 jaroj aperis shuoj kun najloj sur la plandumo. Ili estis uzataj de korteganoj kiel pluvshuoj, sed che la enirejo de la kortego oni devis demeti ilin, char oni portis ilin ekster aliaj shuoj.

    ShNURShUO KAJ LIGNA SANDALO

    Dum loghantoj de okcidenta Chinio estis farantaj ledajn botojn per osta kudrilo kaj leda fadeno, tiuj de orienta Chinio estis farantaj shnurshuojn per bambua kudrilo kaj kanaba fadeno. Arkeologia esploro montras, ke antau 7 000 jaroj chinoj jam kapablis plekti chiutagajn uzajhojn el vegetala fibro, kaj iuj opiniis, ke bambua kudrilo kaj kanaba fadeno aperis pli frue ol osta kudrilo kaj leda fadeno. Malgrau tio, la evoluo de "piedvolvajho" al "pajla sandalo" estis impeto en la historio de shufarado.

    Kiel kreighis shnurshuoj? Estis popoldiro pri tio: Iu malricha maljunulo vivtenis sin per vendo de kolektitaj branchetajhoj, kaj liaj nudaj piedoj ofte estis vunditaj de dornoj kaj pikaj shtonoj. Li do volvis siajn piedojn per herboj, sed herboj estis disighemaj kaj rompighemaj. Li tordis herbojn en shnurojn kaj volvis per ili la piedojn. Sed shnuroj ne estis oportunaj, kaj la maljunulo plektis shuojn el shnuroj.

     Multaj herbospecoj estis taugaj por fari shnurshuojn, do escepte de nomadoj, preskau tra la tuta Chinio oni faris shnurshuojn. La diferenco estis, ke nordanoj faris shnurshuojn dikajn por rezisti kontrau frosto, dum sudanoj faris malpezajn pajlajn sandalojn. Chu imperiestroj, chu vojaghantaj literatoroj, chu ordinaraj kamparanoj, chiuj shatis shnurshuojn. Kamparanoj en la apudmaraj lokoj de Shandong-provinco nun ankorau faras shuojn el pajlo kaj sheloj de maizospadiko, sed nur por eksportado.

    En Shandong-provinco oni faras ankau fortikajn, frost-rezistajn pajlajn shuojn kun ligna plandumo. La ligna shuo originis antau pli ol 2 300 jaroj. Iu speco de lignaj shuoj havis sub si najlojn. Poeto Xie Lingyun (385-433) shatis montogrimpi kaj elpensis lignan shuon kun demetebla najlaro sur la plandumo. Por suprengrimpi, li demetis la antauan najlaron kaj por malsuprengrimpi, la malantauan. Tiamaniere li povis eviti glitfalon kaj teni la ekvilibron de la korpo.

    En Xia-dinastio (22-17a jc. a.K.), antau apero de ligna shuo oni katenis sklavojn per "ligna boto". Tio estis trabeto en longo de unu metro kaj diametro de 30 centimetroj, kun du truoj por enshovo de la du piedoj de sklavo. La tiel nomata "ligna boto" estis tortura piedkateno.

    MILITISTA ShUO KAJ ShUOJ EL TOLO KAJ SILKO

     En Shang-dinastia ruino (14-12a jc. a.K.) oni trovis militistajn kirasojn, inter kiuj estas leda tibioshildo. Krome oni trovis ankau senkapan jadan homon, sur kies tibio oni rimarkis postsignon de volvado. En milito la plej facile vundata korpoparto estis piedo, kaj antau apero de milita boto militistoj volvis siajn krurojn per ledo au rotango por protekti la krurojn kaj marshi pli facile. Tial fakuloj opiniis, ke longa boto devenis de tibioshildo au krura rotangovolvajho.

     En Houma de Shanxi-provinco oni trovis pupon de genuanta militisto antau 2 000 jaroj, kaj sur la plandumoj de la pupo oni klare vidas bonordajn stebliniojn, kiaj ankau sur la nuntempaj. Tio montras, ke antau pli ol 2 000 jaroj tola shuo kun stebita plandumo jam estis uzata de militistoj. La tolo estis farita ne el kotono, sed el kanabo. Tiam en Chinio oni ne kulturis kotonon, kaj kotono enkondukighis en Chinion malpli frue, tra la Silka Vojo. Oni stebis plandumon per kanaba fadeno por fortikigi ghin. La falango el 8 000 terakotaj militistoj kaj militchevaloj de Qin-dinastio (211-206 a.K.) markis la sukceson de Chinio en shufarado. La generaloj kaj kavalerianoj portis sur si ledajn botojn, dum la infanterianoj tolajn shuojn kun lacho. Oni povis pli facile kuregi en lachitaj shuoj. Kaj el tio oni povas scii, ke antau 2 000 jaroj armeanoj jam portis shuojn lau la rangoj kaj armeaj kategorioj, kaj la shuoj estis faritaj de specialaj provizaj departementoj lau fiksita normo.

    En Qing-dinastio (l644-1911) militistoj uzis glitshuojn, similajn al la nunaj sketbotoj. La shuo havis sur sia leda plandumo unu au du ferajn stangetojn. Militistoj povis fluge glitkuri en tiaj shuoj. La imperiestra familio de Qing-dinastio devenis de manchuroj, kiuj vivis en frosta nordoriento de Chinio, tial glitkurado sur glacio estis unu el la militaj ekzercoj en vintro. La tradicio estis konservata ghis post kiam la regantoj prenis Pekinon kiel chefurbon, kaj la ekzerco iom post iom evoluis en distrighon en kaj ekster la palaco.

    Jam antau 4 000-5 000 jaroj chinoj komencis bredi silkraupojn, kaj antau pli ol 3 000 jaroj ili povis teksi tre fajnan shtofon kun algebraj desegnoj kaj tinkturi la shtofon per ekstraktajhoj de ercoj kaj vegetaloj. Tio multe karakterizis la stilojn de la shuoj de Chinio, ke ili farighis pli belaj. Kaj de tiam aristokratoj portis multkolorajn silkajn shuojn anstatau shnuraj.

    Historia materialo notis: "Nun aperis granda hontindajho, ke metiistoj devas fari shuojn por la edzinoj de la imperiestro." La registrinto opiniis, ke antaue virinoj mem faris shuojn, sed nun la shuoj de la edzinoj de la imperiestro estas faritaj de metiistoj, kio estas granda hontindajho. En Qi-regno en la Periodo de Militantaj Regnoj oni multe akcentis lertecon de virinoj en kudrado, kaj chiuj virinoj estis lertaj en teksado kaj shufarado. Por ke la silkaj shuoj estu pli belaj, virinoj de Qi-regno brodis sur la shuoj belajn desegnojn au ornamis la shuojn per orajho, arghentajho au diversaj gemoj. Tiam estis furoro, ke korteganoj portis ege luksajn perlajn shuojn. Sed iom post iom ankau knabinoj de malrichuloj portis broditajn silkajn shuojn por sin dungi al richuloj kiel servistinoj au farighi kromedzinoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16