Preskau chiuj
tibetanoj kredas je budhismo. En Tibeto estas 1 787 temploj
kun 46 380 lamaoj. En la temploj oni faras sutro-recitadon kaj
aliajn religiajn aktivadojn.
Budhismo,
kristanismo kaj islamismo estas chefaj religioj de la mondo.
Budhismo, fondita de Shakjamunio en la antikva Hindio, naskighis
pli frue ol kristanismo kaj islamismo. Ghenerale, ghi celas
transcendan staton de perfekta sereneco, atingebla per kompleta
neniigo de chia deziro kaj sufero en la vivo, t.e. staton de
nirvano. Por atingi la celon necesas memkulturo pri bonfaremo,
absorbiteco kaj prudento. Pli ol cent jarojn post la forpaso
de Shakjamunio, budhismo disvastighis en la tuta Hindio kaj
aliaj regionoj de la mondo kaj formighis pli ol 20 sektoj. Ghi
pli-malpli influis la kulturon, politikon kaj folkloron de la
regionoj, kie ghi popularighis, kaj asimilis sukon el ili por
sin disvolvi. La tibeta budhismo, spicita per tibeta kulturo,
havas apartajn ecojn.
Budhismo
venis en Chinion en la 1-a jc kaj en Tibeton en la 7-a jc. Ghi
havas du etapojn de disvolvigho en Tibeto. La unua etapo dauris
de la 7-a jc ghis 838 kaj la dua komencighis en 978. Meze de
la 7-a jc la tibeta reganto Sunzamkampo edzighis al princino
Wencheng de Tang-dinastio (618-907) kaj nepala princino Chizun,
kiuj kunportis budhostatuojn al Lhasa, chefurbo de Tibeto. Por
tiuj budhostatuoj Sunzamkampo konstruigis la templojn Jokhang
kaj Ramoche. Post tio en Tibeto konstruighis aliaj temploj,
fondighis organizo de bonzoj (chi tiuj estas nomataj lamaoj
ekde la posta periodo de la 10-a jc.) kaj tradukighis budhismaj
sutroj. Tiutempe, lau legho, sep familioj vivtenis unu bonzon;
bonzoj partoprenis en shtataj aferoj; kaj estis severe punitaj
tiuj, kiuj malrespektis la Budhon, doktrinon kaj bonzon.
La tibeta
budhismo disvolvighis en batalo kontrau la loka primitiva Ben-religio.
Kiam Langdharma regis Tibeton, tiuj aristokratoj, kiuj kredis
je Ben-religio, estis en potenco, kaj la tibeta budhismo estis
malpermesita, temploj fermitaj kaj bonzoj devigitaj chesigi
religiajn aktivadojn. Ch. cent jarojn post tio, silentis la
tibeta budhismo.
En la 10-a
jc denove viglighis la tibeta budhismo, kaj komencighis ghia
dua etapo. Hindaj majstroj estis invititaj al Tibeto por prediki
la doktrinon kaj nemalmultaj tibetanoj studis en Hindio kaj
Nepalo por prediki la doktrinon kaj starigi religiajn sektojn
en Tibeto. Tiutempe influhavaj estis la sektoj Ninma, Gedang,
Sa'gya, Geju kaj Gelug.
En la 11-12-a
jc tibeta majstro fondis Ninma-sekton, kiu sekvis la malnovan
doktrinon. Malsamaj sektoj de la tibeta budhismo havas malsamajn
manierojn de instruado. Ekz., la sektoj Ninma kaj Geju praktikas
esoterismon.
La esoterismo
de la tibeta budhismo instruas chefe la doktrinon de la hinda
budhismo en malfrua periodo. Tamen tio ne signifas, ke la tibeta
budhismo estas esoterismo, char la sektoj Gedang kaj Gelug tre
atentas ankau ekzoterismon, precipe instruadon de spertaj majstroj.
Komence de la dua etapo tiuj, kiuj pledis por esoterismo, subtaksis
ekzoterismon; tiuj, kiuj alte taksis majstran instruadon, malestimis
doktrinon; kaj tiuj, kiuj severe observis tabuojn, oponis kontrau
esoterismo. Sub tiu cirkonstancaro hinda majstro Atisha estis
invitita en Tibeton por ekspliki la ideon pri akordigho de esoterismo
kaj ekzoterismo kaj principon sekvendan por memkulturado. En
1056 lia dischiplo Brom-ston konstruigis la templon Rva-sgreng
por prediki la doktrinon de sia majstro. Surbaze de tio formighis
la sekto Gedang (la vorto Gedang signifas tibetlingve, ke Tripitako
estas gvidilo por bonzoj dum ilia tuta praktikado). La doktrino
de la sekto havis grandan influon sur aliajn sektojn.
En 1073 majstro
Gongque Jiebo konstruigis la templon Sa'gya kaj fondis la sekton
Sa'gya (la vorto Sa'gya signifas tibetlingve blankan teron).
La templo ricevis la nomon ghuste pro sia lokigho sur blanka
tero. La sektestreco estas heredita de la familio de la majstro
generacio post generacio. La sekto pledis por ekzoterismo kaj
esoterismo pri bonfaro kaj atingis la kulminon de sia disvolvigho
en Yuan-dinastio (1206-1368). En 1270 Kublajo, imperiestro de
Yuan-dinastio, nomumis Basiba, la 5a-generacian estron de la
sekto, sia instruisto kaj rajtigis lin mastri 130 mil familiojn
en Tibeto kaj chiujn ghiajn politikajn kaj religiajn aferojn.
Komence de
la 15-a jc chiuj sektoj de la tibeta budhismo abolis siajn tabuojn
kaj lamaoj chasis potencon kaj richajhon. Pro tio Congkapa,
fondinto de la sekto Gelug (signifanta "bonfaro"), iniciatis
reformadon de la religio. Lau la doktrino de Gedang-sekto li
opiniis, ke chiuj lamaoj devas strikte observi la tabuojn, resti
chiam en frauleco kaj apartighi de kamplaboroj. Lau li, la administrado
de templo devas esti severa, la esoterismo kaj ekzoterismo estas
egale gravaj kaj praktikendaj kaj antau chio necesas praktiki
ekzoterismon. Ganden, Drepung kaj Sera estas chefaj temploj
de Glug-sekto kaj ankau bazo de ghia disvolvigho. Post la forpaso
de Congkapa la sekto pli kaj pli fortighis. En 1447 lia dischiplo
Gendun Drupa konstruigis la templon Zhaxilunbu en Xigaze, rezidejo
de Banchen-lamao. En 1542 la sekto invitis Sonam Gyatso kiel
abaton de la templo Drepung. Li estis rigardata kiel reenkarnighinto
de Gendu Gyatso, Dalai-lamao la Dua. En 1578 Anda-hxano, tribestro
de Tumd de Mongolio, titolis Sonam Gyatso kiel Dalai-lamaon
la Trian (la titoloj de Dalai-lamaoj la Unua kaj Dua estis donitaj
de posteuloj), kaj tiam komencighis la titolo Dalai kaj la metempsikoza
sistemo de viva budho de la sekto. "Dalai" signifas "maro" mongollingve
kaj "Dailai-lamao" ?"majstro kun virto kaj sagho grandaj kiel
maro". En 1653 imperiestro Shizu de Qing-dinastio titolis Ngawang
Losang Gyatso kiel Dalai-lamaon la Kvinan. Ekde tiam estas praktikata
la metempsikoza sistemo de Dalai-lamao, kies reenkarnighinto
nepre devas esti sankciita de la centra registaro de Chinio.
En 1645 Gushi-hxano, tribestro de Hoxud de Mongolio, titolis
Losang Chosgyl Gyantsen, dischiplon de Congkapa, kiel Banchen
Pokedor, nome Banchen la Kvaran (la titoloj de Banchen-lamaoj
la Unua, Dua kaj Tria estis donitaj de posteuloj), abaton de
la templo Zhaxilunbu kaj reganton de la malantaua Tibeto. "Banchen"
signifas "granda erudiciulo" sanskrite. En 1713 imperiestro
Kanghi de Qing-dinastio titolis Banchen la Kvinan (Losang Yigshe)
kiel Banchen Erdeni ("Erdeni" signifas "trezoro" manchurlingve)
kaj konfirmis la pozicion de Banchen en la sekto. Ekde tiam
estas praktikata ankau la metempsikoza sistemo de Banchen-lamao,
kies reenkarnighinto nepre devas esti sankciita de la centra
registaro de Chinio. Tiamaniere formighis la metempsikozaj sistemoj
de Dalai- kaj Banchen-lamaoj en la sekto Gelug. Subtenate de
la Qing-dinastia kortego, la sekto farighis reganto de Tibeto.
La tibeta
budhismo distingighas per sia aparta koloro. Post la forpaso
de viva budho oni povas serchi lian reenkarnighinton por transpreni
lian tronon, kio mankas en aliaj lokoj de Chinio. La disvastigho
de la tibeta budhismo kaj ghiaj originala memkulturado kaj instruado
ebligis bone konservi multajn budhismajn sutrojn en la Tibeta
Sankta Libro. La tibeta budhismo enkondukighis en aliajn chinajn
regionojn, kiel tiuj de hanoj, mongoloj kaj manchuroj, kaj en
Mongolion, Rusion, Sikimon, Bhutanon, Nepalon, europajn kaj
amerikajn landojn.
Budhismo
havas influon sur politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn
kampojn de Tibeto. Origine Potala-palaco estis palaco de reghoj,
sed poste pro popularigho de budhismo ghi farighis politika
kaj religia centro de Tibeto. Ghi estas sanktejo en la okuloj
de la tibetanoj.