En la ekspozicio
de la ruino de la restadejo de prahomoj en Zhoukoudian, sudokcidente
de Pekino, osta kudrilo, konka koliero kaj bestaj dentoj pruvis,
ke chinaj kostumoj originis antau 18000 jaroj.
La premsignoj
de kanabtolo sur la koloraj fajencajhoj trovitaj en la ruino
Banpoo de Xi'an, provinco Shaanxi, la fragmentoj de tulo trovitaj
en la ruino Caoxieshan, Jiangsu-provinco, kaj multaj shpiniloj
ostaj, shtonaj kaj fajencaj, trovitaj en granda nombro, pruvis,
ke antau 6000 jaroj Chinio jam ekfaris teksajhojn.
Sur koloraj
fajencajhoj de Xindian ni povas vidi homfigurojn en ghisgenua
robo kun zono.
Kiam la prapatroj
de chinoj sentis konfuzighon kaj senpovecon antau diversaj fenomenoj
de la naturo, ili turnis sin al dioj kaj fantomoj por peti helpon.
Ili pie kultis la chielon kaj la teron kaj por tio ili vestis
sin bonorde. Por malsamaj ritoj ili devis porti malsamajn vestojn
kaj chapojn, kaj specialaj personoj respondecis pri tio. Tio
estis la kostuma sistemo de Zhou-dinastio (la 11-a jc. -771
a.K.) de Chinio.
Tiam la kostumo
konsistis el chapo, supra vesto, jupo, zono, genua antautuko
(por kovri la ventron kaj hontan parton), silkaj shuoj kun ligna
plandumo au kanabtolaj shuoj.
Sed la tiama
chapo ne estis kiel la nuna. Ghi estis tabulo longa 16 colojn
kaj largha ok colojn. Che ambau ekstremoj pendis po bidofrangho,
kaj meze de la aliaj du randoj pendis po bido. La antikvuloj
prenis ilin kiel atentigilon por la monarkoj, ke ili ne kredu
klachojn. La antaua bidofrangho estis malpli alta ol la malantaua,
kio signifis, ke la monarko tenu humanecon.
La kostumo
estis nigra, dum la jupo rugha. Nigra koloro simbolis la chielon
antau tagigho, kaj la rugha -- la teron en vesperkrepusko. Por
solena rito la monarko devis porti drakan robon surhavantan
broditajn sunon, lunon kaj stelojn, kiuj simbolis la brilecon
de la reganto. Sur la robo povis esti ankau brodita monto, kiu
simbolis stabilecon de regado, au hakilo, kiu simbolis rezolutecon.
En la periodo
de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.) kaj la periodo de Militantaj
Regnoj (475-221 a.K.) oni shatis neglighoforman robon sen butonoj.
La brusto estis pli longa, en formo de triangulo, kaj atingis
la dorson por esti ligita al la kostumo. La baskoj longighis
ghis la tero.
Tia malstrikta
kostumo estis farita ankau por militistoj. Tiutempe en la nordo
de Chinio vivis nomadoj lertaj en rajdado kaj arkopafado. Ili
portis mallongan kostumon kun malvastaj manikoj, longan pantalonon,
krurzonon kaj ledajn shuojn.
La vivmaniero
kaj vestado de nomadoj interesis la monarkon de la regno Zhao.
Li la unua vestis sin per kostumo de la nomadoj kaj lernis rajdadon
kaj arkopafadon. Reformado de kostumoj faciligis la agadojn
de militistoj, kaj la armeo de la regno ofte gajnis venkon en
militado, kaj rezulte de tio rapide potencighis la regno.
Por havi
amikan kontakton kun la mez- kaj okcident-aziaj landoj, imperiestro
Wudi (140-87 a.K. sur la trono) de Han-dinastio (206 a.K.-220
p.K.) sendis Zhang Qian kiel delegiton al tiuj landoj, kaj dank'
al tio formighis la "Silka Vojo". La vojo akcelis la disvolvighon
de la silka industrio de Chinio. Tiam literaturisto notis, ke
richuloj ne nur vestis sin per silkaj vestoj, sed ankau tapetis
murojn per brodita blanka silko. Tio montris, ke siatempe la
socio havis abundon da silko. Antau pli ol 20 jaroj chinaj arkeologoj
trovis en tombo de Han-dinastio gazan robon preskau diafanan.
La robo longas 1.6 metrojn kaj la totala longo de la du manikoj
estas 1.95 metroj. La robo pezas nur 48 gramojn.
La homoj
havis pli kaj pli grandan bezonon de delikataj kostumoj kaj
ne plu kontentis je desegnoj de drako, tigro, fenikso kaj similaj,
ili do teksis sur silkajho chasadon kaj kultadon fare de aristokratoj,
mitajn bestojn de Persio, vinberojn de la Okcidenta Regiono
kaj ech fremdlandanojn.
Tiutempe
flava koloro estis destinita ekskluzive por la plej alta reganto,
char la tero estas flava, la tero apartenis al la monarko, do
ankau la koloro de la tero devis aparteni al li.
En la periodo
de Wei kaj Jin-dinastioj (220-420) kaj la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
(420-589) kontinuis militoj kaj la socio estis en mallumo. La
intelektuloj deziris liberecon kaj serchis elturnighon. Ili
dronis en drinkado kaj babilado. Ili portis vastegajn vestojn
kaj nudigis la bruston. Ili tauzis la harojn kaj nudigis la
piedojn por esprimi malestimon al la regantoj.
Historia
libro notis, ke la tiama kostumo havis larghan manikon sufichan
por fari du manikojn, kaj la brusto estis duoble pli longa ol
la kutima. La senghenaj intelektuloj ofte tauzis la harojn,
nudigis la korpon kaj tostis unu al alia.
Tiam vivis
intelektulo Liu Lin. Li ofte nude sidis hejme. Kiam vizitantoj
vidis lin nuda kaj kritikis lin, li diris: "Mi prenas la mondon
kiel mian loghejon kaj mian domon kiel mian pantalonon. Kiel
vi venas en mian pantalon-forkon?"
En Tang-dinastio
(618-907) la virinoj estis tre liberaj en vestado. Ili ne portis
chemizon, kaj iliaj silkaj jakoj ne havis kolumon. La jupo estis
suprentirita ghis la brusto, kaj ghia basko longighis ghis la
tero. Longaj rubandoj ornamis la kostumon, kaj la virinoj aspektis
graciaj. Al la rando de la jupo ili alkrochis 12 tintiletojn,
kiuj sonoradis dum irado.
Tiam oni
multe preferis granatan koloron de jupo. Iu princino havis jupon
el plumoj de diversaj birdoj, kiu reflektis malsamajn kolorojn
en malsamaj horoj.
La hararanghoj
de virinoj estis tre diversaj, en pli ol 30 manieroj. La harbukloj
estis ornamitaj per oraj kaj jadaj pingloj kun freshaj au silkaj
floroj. La vizagho estis beligita per pudro kaj shminko, sur
la tempioj, vangoj kaj glabelo estis ornamajhoj, kaj la brovoj
povis esti beligitaj en pli ol 10 manieroj.
Sed la virinoj
de Tang-dinastio ankorau ne kontentighis pri tio, kaj ili vestis
sin per viraj kostumoj au tiuj de nomado. Shajne, la virinoj
en viraj kostumoj estis pli charmaj kaj pli romantikaj.
En Song-dinastio
(960-1279) progresis metioj kaj aperis multaj tajloroj, kiuj
povis fari diversajn kostumojn. Sed pro la asketismo de la regantoj,
la kostumoj de virinoj farighis malmodernaj, kaj la koloroj,
malsmaj ol la freshaj koloroj shatataj en Tang-dinastio, farighis
palaj.
La virinoj
en tiu periodo portis sub la jako mamzonon kaj ventrotukon.
La jupo estis longa kiel kutime, sed plisita.
En Ming-dinastio
(1368-1644) la kostumoj de mandarenoj havis sur la brusto kaj
dorso "flikajhojn" kun broditaj bestoj kaj birdoj. Korteganoj-nemilitistoj
havis birdojn kaj koreganoj-militistoj bestojn. Chiu besto au
birdo markis adekvatan rangon de la portanto.
Post kiam
la manchuroj en la Nordoriento de Chinio fondis Qing-dinastion
(1616-1911) kaj konkeris la tutan Chinion, ili ordonis al la
hanoj anstatauigi siajn naciajn malstriktajn kostumojn per manchuraj
kun mallarghaj manikoj, kaj tiam la chinoj anstatauigis lachojn
per butonoj.
Por faciligi
surchevalighon la manchuroj mallongigis la antauan baskon de
sia robo kaj aldonis liberan baskon depreneban lau bezono. La
portataj ponardoj kaj mansaketo pruvis ilian nomadismon. Estis
interese, ke manchurinoj havis lignan kalkanumon 1-5 colojn
altan meze de plandumo.
Che la fino
de la 19-a jarcento chinaj reformistoj opiniis, ke en la situacio
de industria revolucio la chinoj en malstriktaj vestoj kaj malhasta
irado ne povas konkurenci en la mondo, tial ili petis, ke la
imperiestro la unua reformu la kostumojn kaj fortondu la harplektajhon.
Poste la studentoj revenintaj de eksterlande enkondukis en Chinion
europstilan kostumon kaj la fortondo de vira harplektajho estis
aprobita tra la tuta lando. Tiam la virinoj preferis longan
striktan robon manchurstilan. En la unuaj jaroj de la 20-a jarcento
oni reformis la manchurinan robon, ke ghi farighis pli strikta
al la korpo de virinoj, havis po fendon che ambau flankoj. Tio
montris, ke la chinaj virinoj jam konsciis la belecon de kurbaj
linioj kaj strebis al la beleco. Nun la reformita manchurina
robo estas nacia virina vesto.