Pri la jaro
2000, iuj opinias, ke ghi estas komenco de la 21-a jarcento,
sed aliaj diras, ke ghi estas fino de la 20-a jarcento. Kaj
la distrumpetado de negocistoj furorigis la temon pri la nova
jaro, antau longe de ghia alveno. Por la chinoj, la jaro 2000
ne nur signifas transiron de la malnova jarcento en la novan,
sed ankau estas jaro de drako, la plej granda mita besto kaj
bonaugura animalo en okuloj de la chinoj. La jaro de drako estas
multe pli shatata ol la aliaj 11 jaroj.
Oni raportis,
ke multe da novgeedzoj en la mondo preferas havi "jarcentan
infanon", kaj novgeedzoj en la landoj havantaj bestajn jarsimbolojn
pli preferas havi infanon en la jaro de drako. Do estas pli
bone, ke ili nasku infanon depost la 5-a de februaro, char tiu
tago estas la unua tago de la jaro de drako lau la china luna
kalendaro.
TOTEMO
DE CHINIO
Okaze de
festoj kaj grandaj celebradoj, chinoj shatas prezenti drako-dancon
kaj tiu amuzo jam disvastighis al multaj lokoj de la mondo.
Che la komenco de la jaro de drako, oni certe ludas drako-dancon
en la lokoj koncentre loghataj de chindevenaj homoj. Tia amuzo
estas ofta, sed neniam enuiga. Char chinoj prenas sin "posteuloj
de drako", drako estas simbolo de la spirito kaj eterna totemo
de la china nacio.
Prauloj kutime
prenis sangorilatan animalon au naturan estajhon kiel totemon
kaj insignon de sia klano. Sed prauloj de la china nacio totemigis
drakon, kiu ne ekzistis en la reala vivo, tio restas enigmo,
kvankam por ghin solvi specialistoj multe penis.
Nemalmultaj
homoj opinias, ke drako originis de serpento, char la prauloj
Fuxi, Njuwa, Huangdi k.a. en mitoj havis homan vizaghon kaj
serpentan korpon. La plej influa hipotezo estis elmetita antau
50 jaroj. Tiu hipotezo pledas, ke en la klana epoko en la antikva
Chinio la tribo kun serpenta totemo venkis multajn aliajn tribojn
kaj asimilis partojn de la alitribaj totemoj kaj tiele formighis
la "totema drako kun serpenta korpo, chevala kapo, cervaj kornoj,
hundaj piedoj, fishaj skvamaro kaj antenoj".
Sed en la
lastaj jaroj tiu chi hipotezo estis kontestita. Iuj opiniis,
ke la batalo inter la primitivaj triboj estis kruela, kaj la
venkinto ne povis esti tiel tolerema, ke li volontis asimili
alies totemojn por plirichigi la insignon de sia tribo. Do chirkau
1988, alia la jaro de drako oni levis novan diskuton pri la
totemo. Iuj diris, ke krokodilo estis rudimento de la totema
drako; aliaj opiniis, ke drako estis imagajho de prauloj inspiritaj
de fulmotondro; triaj kredis, ke totema drako originis de apro;
dum la kvaraj asertis, ke drako havas konsekvencajn rilatojn
kun chevalo, fisho, silkraupo, tajfuno, nubo k.a. Chiuj hipotezoj
estis bazitaj sur historiaj materialoj au arkeologiaj trovoj.
Sed ni flankenmetu
la diskutojn pri deveno de la totema drako. Ni volas diri nur,
ke drako en la ghenerala koncepto de la chinoj estighis en Han-dinastio
antau ch. 2000 jaroj. Sed en 1988, en la ruino de Yangshao-kulturo
en Puyang de Henan-provinco, arkelolgoj trovis drakon faritan
el mitulaj konkoj antau 6?00 jaroj, kiu jam portas la bazajn
trajtojn de pli malfruaj drakoj.
SIMBOLO
DE LA NACIO
Che la origino
drako jam estis strikte ligita kun multaj mitoj. Ekzemple la
charo de suno estas tirata de ses drakoj. La norda drako Zhu
estas dio de lumo; la suda drakoYing estas dio de akvo kaj milito;
la orienta drako Kui estas dio de muziko; drako Qing estas dio
de orientigho en intima rilato kun astronomio. Oni diris, ke
drako naskis 9 filojn, kiuj havas diversajn hobiojn super muziko,
sporto, justico, arkitekturo, religio k.a. Oni kredas, ke drako
estas dio kun multaj kapabloj kaj prizorgas chion de la vivo
de la homoj, nur ekskluzive de edzeco kaj amo. Por peti bonajn
veterojn, la homoj faras drakon el papero por ke ghi komunikighu
kun la vera, kaj de tio devenas la moro de draka danco. En la
antikveco fishistoj en la malsupra baseno de Yangzi-rivero fortondis
siajn harojn kaj tatuis la korpon, por ke drako-dio prenu ilin
siaj samspeculoj kaj ne damaghu ilin. Oni faras konkurson de
draka boato ja por distri drako-dion.
Drako patrolas
sur la chielo komandante venton, nubon, fulmon kaj tondron,
inspektas en maro, levante ondegon. Unuvorte, drako estas chiopova,
variema kaj mistera. Antikvuloj do ofte diris, ke "oni povas
vidi ne la tutan drakon, sed nur ghian kapon", kaj pentristoj
shatis pentri drakon shirmitan de nuboj, por akcenti ghian misteron.
Konfuceo
kaj Laozi estis du kulturaj gigantoj antau 2?00 jaroj. Foje
Konfuceo vizitis Laozi kaj tiu konigis al li pri sia fiziologio
kaj la kritiko kontrau la sklava sistemo. Konfuceo estis profunde
inspirita kaj meditadis tri tagnoktojn. Li diris al siaj dischiploj,
ke Laozi similas al drako pro sia majesteco kaj mistereco. La
familia nomo de Laozi estis Li, do poste homoj kun familia nomo
Li pretendis, ke ili estas "ortodoksaj posteuloj de drako".
Drako estas
simbolo de majesteco kaj nobleco, tial antikvuloj ofte komparis
eminentulojn kun drako. Oni laudis homon kun elstara kapablo
per vortoj "draka konduto", priskribis lautan kaj imponan sonon
kiel "drakan mughon", komparis viglan pashadon kun "draka pashado",
belajn kaligrafajhojn kun "draka flugo", kaj varman batalon
au intensan sportan konkurson kun "draka lukto"?
Pro la noblaj
karakteroj de drako, la regantoj de diversaj dinastioj tre shatis
dignigi sin per drako. Ekzemple Ying Zheng, la unua imperiestro
de Qin-dinastio, Chinio antau 2?00 jaroj, nomis sin "praa drako",
kaj la postaj imperiestroj nomis sin "vera drako kaj filo de
la chielo", por plifortikigi sian reghimon kaj timigi la popolon.
En la lastaj du dinastioj Ming (l368-1644) kaj Qing (1644-1911)
la imperiestroj monopoligis la uzon de draka figuro, ke la popolanoj
ne rajtu uzi ghin, sed la vestoj de la imperiestroj estis plene
broditaj je draka desegno, kaj chie en ilia palaco estis desegnoj
de drako. Kaj en la nuna Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino
oni povas nombri 1?58 kolonojn skulptitajn je sennombraj desegnoj
de drako, kiuj ornamis la tri chefajn halojn kaj iliajn bazamentojn.
Kvankam la
kortegoj malpermesis al la popolo uzi la desegnon de drako kaj
ankau la ideogramon drako, tamen la popolanoj malgraue nomis
montojn, riverojn, urbojn kaj ech infanojn per la ideogramo
drako. Sur la mapo de Chinio oni povas nombri almenau 499 loknomojn
kun la ideogramo drako (neinklude de malgrandaj lokoj), kaj
nombro de homoj kun nomo havanta la ideogramon drako ja estas
nekalkulebla.
Chinio estas
lando de drako. Drako chiam estas la simbolo de la china nacio.
RAPSODIO
DE JARO DE DRAKO
En la mezo
de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, furoris kanto "Posteuloj
de Drako", kiu tekstas: "En la antikva Oriento estas drako,
kaj ghia nomo estas Chinio; en la antikva Oriento vivas homgrupo,
kaj ili estas posteuloj de la drako? En la malnova tempo "posteuloj
de drako" opiniis, ke la dua tago de la dua monato lau la china
luna kalendaro estas la tago, en kiu la drako vekighas kaj chielenflugas
por peti pluvon, kaj tiu tago estas "draka festo". Por celebri
la feston, oni manghas tre maldikajn vermichelojn, kiujn oni
komparis kun drakaj antenoj, amuzas per remado de draka boato
kaj ludado de draka lanterno. Kaj en la nordo de Chinio kamparanoj
vershas sur grendrashejo pajlocindron por desegni grentenujon
simbolante benopeton por richa rikolto. En la nuna tempo, "posteuloj
de drako" havas la plej ardan deziron, ke la lando prosperighu
kiel "giganta drako", kaj iliaj infanoj farighu sociaj elitoj.
El tio oni
facile trovas, ke primitiva totema drako ankorau vivas en la
ideologio de la modernaj chinoj. Drako aperadas en iliaj kantado,
dancado, kaligrafado, pentrarto, literaturajho kaj aliaj flankoj.
La antikva kulturo pri drako ankorau havas vastan influon. Mirinde
estas, ke en la orientaj landoj drako havas tre similan figuron,
tute malsame al la okcidentaj landoj, kie la drako, simbolo
de malbona forto, estas turpa kaj feroca.
Drako de
Oriento estas afabla, nobla, brava kaj majeste bela. Ghi povas
grandighi kaj malgrandighi lau bezono, ghi povas flugi al la
chielo au subterighi, kaj chiam restas aplomba chu en kulmina
honoro, chu en serioza humiligho. Tia aplombeco estas tre valora
en la nuna shanghighema mondo. Kun tia karaktero drako povas
persisti en sia strebado al la difinita celo. Tia nacio estas
esperdona. En la lasta duonjarcento, alilandanoj shatis kompari
Chinion kun drako. Tio unuflanke pruvas, ke la orienta drako
jam estis konita kaj akceptita de Okcidento, kaj aliflanke montras
la esperon de la mondo por Chinio kaj aliaj orientaj landoj.