Pentristo Wu Guanzhong

de WA NA

Maljuna pentristo

    Wu Guanzhong havas manojn sunbrunajn kaj ostecajn kun multe da fendetoj, kiuj ofte sangas pro lavado de farboj.

    “Mi timas maljunighon, sed ne morton. Mia sanstato estas malbona, sed la spirito kaj pensado viglaj. Mia animstato ne harmonias al mia fizika stato. Mi chagrenighas pro tio,” diris tiu 83-jara pentristo. Per la supraj vortoj la maljuna homo kun juna animstato tristigis la auskultantojn.

    Wu maljunighis. Li tamen decidis bone fari du aferojn: Bonordigi siajn kontentigajn verkojn kaj forbruligi la nekontentigajn. En la lastaj jaroj li faris pentrajhojn kaj samtempe forbruligis la nekontentigajn.

    Wu estas ekscitita en farado de olepentrajhoj kaj chinstilaj pentrajhoj kaj en skizado kaj verkado. Li similas al petolema knabo. Li diris: “Miaj genaro kaj sango estas bonaj. Mi trinkis lakton de mia patrino ghis pli ol 4-jarigho.”

Du decidoj en la vivo

    En la agho de 17 jaroj Wu Guanzhong deziris esti ingheniero, tial li decidis lerni en politekniko, sed la belarta instituto elektris lin kaj li kategorie decidis studi en belarta lernejo.

    Pos 13 jaroj, la sorto devigis lin fari alian decidon. En 1947 kiel la plej eminenta lernanto li trapasis la ekzamenon por lerni en Francio subvencie de la shtato. En Francio li studis 3 jarojn. Post diplomigho li devis fari decidon, chu labori en Parizo au en Pekino. Post pripensado li elektis Pekinon. Li diris, ke la artistoj sukcesos nur en sia patrio.

    En 30 jaroj li faris skizadon chie en la lando. Li noktis en simpla gastejo, fishista kabano kaj kaduka templo. Li plenigis sian stomakon per seka pano, trinkis riverakvon kaj portis chifonajn vestojn.

    Li plenumis la saman ole-pentrajhon ofte en pluraj lokoj. Tiam li mem portis la skatolon kaj iafoje devis grimpi montopintojn per du manoj por tie fari pentrajhon, kaj ech kiam li plenumis la pentrajhon kaj la farboj ankorau ne sekighis, li devis malsupreniri. Iafoje li forjhetis la skatolon kaj mem glitis de la montopinto samkiel knabo.

    Fine de la 20-a jarcento li faris 3 pentrajhojn “Matena kaj vespera krepuskoj”, kiuj bone spegulas lian animstaton. Li diris: “Mi preteratentis la matenrughon kaj ankau la sunon subirantan.”

Sukcesaj ekspozicioj

    Marte de 1992 en la Granda Brita Muzeo okazis ekspozicio de liaj pentrajhoj titolita “Wu Guanzhong, china pentristo en la 20-a jarcento”. En tiu mondfama galerio unuafoje ghueblis solena ekspozicio de orienta pentristo. Post la ekspozicio la muzeo konservis la grandan pentrajhon de Wu Guanzhong “Paradizo de birdoj”, kie Wu surskribis: “La mondo estas paradizo de birdoj, sed ne troveblas paradizo de la homoj.” Wu estas idealisto, sed li ne povas krei realan paradizon en la homa mondo. Per sia peniko li kreis fikcian paradizon. Li pensis, ke ech cento da vivoj ne sufichas por tiu fikcia paradizo.

    Novembre de 1993 li realigis sian revon okazigi ekspozicion de pentrajhoj en Parizo. En inauguro de la ekspozicio “China pentristo Wu Guanzhong iras al la mondo — ekspozicio de liaj olepentrajhoj, tuchpentrajhoj kaj skizoj” la urbestro de Parizo donis al li oran medalon de Parizo. Francio, kiu iam nutris tiun chi artiston, honoris lin per supera kultura titolo.

    En 1999 la Kultura Ministerio de Chinio okazigis ekspozicion de 80 pentrajhoj de Wu Guanzhong en la China Belarta Domo.

Estimata instruisto

    Wu Guanzhong instruis en la China Centra Belarta Instituto kaj arkitektura fakultato de Qinghua-universitato kaj la China Centra Metiarta Instituto. En 30 jaroj li dedichis sian grandan energion al instruado. Nun chie en Chinio energie laboras liaj lernantoj. En la lernejoj li lekciis chiam serioze. Chiuj liaj lernantoj amas lin. Li diris al ili: “Kiam oni laboras per siaj manoj, li estas laborulo. Kiam li laboras per siaj manoj kaj cerbo, li estas metiisto, kaj nur kiam li laboras per la manoj, cerbo kaj animo kune, li estas artisto.” Li donis grandan atenton al pentrado per cerbo, koro kaj sentoj.

    Li opinias, ke en la instruado la universitato ne devas doni al siaj studentoj nur manghajhojn, sed pafilon, por ke tiuj mem serchu chasajhojn.

    Sub lia gvidado la studentoj faris skizadon kaj kreadon. Por fari pentrajhojn li ofte ne manghis nek trinkis en la tuta tago, kvazau li vivus nur per fotosintezo. La studentoj amas kaj respektas lin. Li ne volas esti shtatoficisto, nek richulo. Lia ambicio estas nur sur la arta kampo. Ankau li amas siajn lernantojn. Li ofte vizitas ekspozicion de junaj pentristoj, faras antauparolon kaj komentarion por tiaj ekspozicioj. Li deziras, ke la lernantoj ne sin katenu je instruo de la instruistoj nek sekvu snobecon, sed estu bravaj artistoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688