Rakonto pri la pentrajho “Nokta Bankedo de Han Xizai”

de WA NA

    La fama chinstila pentrajho “Nokta Bankedo de Han Xizai” farita antau pli ol 1000 jaroj spertis multajn dangherojn kaj nun estas konservata en la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino.

    La pentrajho “Nokta Bankedo de Han Xizai” fidele notis scenon de la vivo de nobeloj de Chinio antau pli ol 1000 jaroj. Ghi estis farita de eminenta kortega pentristo Gu Hongzhong, fidata de la imperiestro. Li fidele esprimis la humoron kaj penson de la chefaj personoj en la pentrajho.

    Nokta bankedo de antikvaj nobeloj de Chinio estis iom simila al la nobela salono en Europo. Gu Hongzhong pentris la bankedon donitan de Han Xizai al liaj malnovaj amikoj.

    Sed la pentrajho portis katastrofon al Han Xizai, la chefa persono en la pentrajho.

Kiu estis Han Xizai?

    Han Xizai estas la viro kun longa vizagho kaj bela barbo en la pentrajho. Li estis chefministro deveninta de aristokrata familio kaj ankau fama erudito de tiu tempo. Sed la imperiestro dronis en orgojla dibochado kaj maldiligentis en shtataj aferoj, rifuzis admonojn de korteganoj kaj ech suspektis ilian fidelecon.

    Tiam nobeloj kutimis bankedi tra nokto. Por protekti sin kontrau suspekto de la imperiestro, li shajnigis sin luksema kaj gastigis en sia hejmo dekojn da famaj geaktoroj, kaj liaj bankedoj estis oftaj.

    Sed fakte li estis ambicia. Li estis erudita kaj sagha en politiko. En sia juneco li jam ricevis altan rangon. Li konsilis al la imperiestro unuigi Chinion. Sed la poltrona imperiestro ne auskultis lin. Poste nova monarko heredis la tronon. La nova gracia monarko donis al Han esperon. Sed baldau Han trovis, ke li estis same orgojla kiel la forpasinta. En malespero Han abdikis la oficon de chefministro.

Pri la pentrajho

    Han Xizai estis suspektata je ribelo kontrau la monarko. Li estis superrigardata. Pentristo Gu Hongzhong ja estis spiono de la monarko. Li estis eminenta pentristo kaj havis altan rangon en la kortego. Li estis bona amiko de Han Xizai kaj ofte partoprenis en lia nokta bankedo.

    La monarko Li Yu estis eminenta en literaturo kaj pentrarto, sed stulta en politiko. Li senchese tributis al la malamika lando por almozi kvietan vivon, sed samtempe li suspektis eminentajn korteganojn. La abdiko de Han Xizai pliigis lian suspekton.

    Foje li informighis, ke korteganoj kolektighos en la hejmo de Han. Li terurighis pro suspekto: Chu ili komplotos por ribelo? Li sendis sian fidelan korteganon Gu Hongzhong enketi pri la afero. Li ordonis al li pentri la scenon de la bankedo.

    Gu trovis, ke en la hejmo de Han kolektighis ne nur reputaciaj korteganoj, sed ankau famaj prostituitinoj kaj aktoroj. Forlasinte la bankedon, Gu faris la pentrajhon “Nokta Bankedo de Han Xizai”. Li Yu malvolvis la pentrajhon kaj trovis, ke Han Xizai dronis en orgojlo, kaj malstrechis sian singardemon. Sed rigardante pli detale, li trovis, ke la mieno de Han montris lian mornon kaj senpovecon, ke li kashis sian ambicion en orgojlo. Li do dekretis ekzili lin el la chefurbo.

    Tiam Han Xizai aghis 57 jarojn kaj fartis malbone. Konsiderante, ke li ne povos elteni la lacon de transloghigho, li petis malpezigi la punon. La manarko konsentis, ke li restu en la chefurbo, kondiche, ke li ne plu renkontighu kun siaj amikoj. Poste Han grave malsanighis kaj mortis.

Kvin scenoj de la nokta bankedo

    La chinstila rulpentrajho “Nokta Bankedo de Han Xizai” konsistas el 5 partoj apartigitaj per ornamaj ekranoj ofte uzataj en chambroj en la antikveco. La pentristo esprimis chefe la mornon, maltrankvilon kaj kontraudiran animstaton de Han Xizai malgrau gaja amuzado.

    La unua parto estas Muzikoludo: Komencighas la nokta bankedo, kaj servistinoj bruligas rughajn kandelojn. La tabloj estas plenaj de abundo da pladoj, vintasoj kaj fruktoj. Han Xizai kaj la gastoj estas auskultantaj bivoludon de muzikistino. Junulo en rugha vesto sin klinas antauen absorbite de la muziko. Post ekrano virino sin apogas al la ekrano kaj montras rideton.

    La dua parto — Kantado kaj Dancado: Estas kulmino de la bankedo. Dancistinoj en bluaj roboj dancas en akompano de tambura taktado. Han Xizai malzorge frapetas rughan tambureton. La aliaj estas absorbitaj de la prezentado. Monahho montras ghenighon hezitante inter rigardo kaj nerigardo.

    La tria parto — Ripozo: Baldau estos noktomezo. Han Xizai ripozas sidante inter kvar aktorinoj. Servistino tenas pelvon por lia manlavo. Aliaj du servistinoj estas preparantaj muzikilojn, aldonas kaj shanghas teon kaj vinon.

    La kvara parto — Muzikoludo: Han Xizai portas blankan jakon kaj sidas sur segho. Li svingetas ventumilon kaj la mieno montras kaj facilecon kaj zorgon. Kvin muzikistoj en vico ludas muzikilojn. Viro staras apud la ekrano kaj flustras kun virino post la ekrano.

    La kvina parto — Finigho de Bankedo: Estas profunda nokto. Finighas muzikoludo, sed la gastoj ankorau ne volas foriri kaj flustras kun aktorinoj brakumante ilin. Han Xizai denove surmetas sur sin flavan jakon, tenas tamburfrapilon kaj staras meze por okulsekvi la forirantajn gastojn.

La pentrajho poste …

    En la 17-a jarcento generalo posedis la pentrajhon. Poste liaj posedajhoj estis konfiskitaj kaj imperiestro alproprigis ghin. En la 20-a jarcento la lasta imperiestro Puyi de Chinio fughis al la nordoriento de Chinio kunportante la pentrajhon. Sed fine perdighis la pentrajho.

    En autuno de 1945, majstro-pentristo Zhang Daqian pri chinstila pentrarto revenis al Pekino de eksterlando kaj decidis acheti loghejon. Foje li venis al Liulichang-strato plena de butikoj de antikvajhoj kaj hazarde rimarkis la pentrajhon. Li cerbumis plurajn tagojn kaj fine decidis acheti ghin kontrau sia tuta mono anstatau acheti loghejon. En somero de 1952, kiam li estis migronta al Argentino, li multe klopodis kaj fine sukcesis vendi la pentrajhon al la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino, por ke la trezora pentrajho ne perdighu eksterlande.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688