S-ro
Qi Gong estas fama china moderna kaligrafo, pentristo kaj multe
respektata profesoro de la Pekina Normala Universitato.
Vivo de artisto kaj edukisto
S-ro Qi Gong estas kaligrafo havanta
specialan komprenon pri kaligrafio kaj kontribuon al tiu arto.
Li multe atentis stelean gravuradon, sed pli skribadon. Li ripetade
akcentis, ke tranchilo kaj peniko estas malsamaj instrumentoj,
sekve la efikoj estas malsamaj.
Oni
kutime opinias, ke kopiado de antikvaj skribajhoj estas farenda
nur por novicoj, sed s-ro Qi Gong neniam chesis en kopiado.
Li kopias verkojn de antikvuloj por percepti la profundan internon
de la famaj verkoj. Tial liaj kaligrafajhoj entenas stilojn
de multaj majstraj kaligrafoj kaj ankau havas sian propran guston.
Li lernis pentrarton deinfanece kaj
multe penis en tio. Li pentris pejzaghon, bambuon, orkideon,
vinberon k.a., kiuj havas tradician guston kiel liaj kaligrafajhoj.
Lia sukceso de pentrarto devenis de lia profunda kulturo pri
la antikva pentrarto kaj de lia filozofa kompreno pri la tradicia
chinstila pentrarto.
Liaj
poemoj estas plenaj de lia observado de la mondo, pripenso de
la homa vivo, esplorado pri arto kaj profunda analizo pri lia
interna mondo.
S-ro Qi Gong brile sukcesis en poezio,
kaligrafio kaj pentrado, sed ili ne estas lia chefa okupo. Li
estas profesoro de klasika literaturo kaj china lingvo. Li esploras
antikvajn literaturajhojn, historiologion, lingvistikon, klasikajhojn
kaj budhismon. Li multe verkis pri tiuj fakoj.
Li faris glosaron por la romano “Rughdoma
Songho”.
Persono ordinara kaj simpla
La
virto de s-ro Qi Gong estas multe laudata. Li tenas sin ekster
banala konduto kaj malestimas profitemon kaj ne strebas al famigho.
Kiam li famighis, multaj imitis liajn
verkojn por vendi. Kaj oni demandis lin, kiel oni povas distingi
verajn disde la falsajhoj. Li respondis: “Verkoj pene
faritaj estas falsaj, kaj la malbone faritaj estas veraj.”
Oni konsilis al li puni la falsigantojn, sed li malkonsentis.
Li diris, ke li ne volas malsatigi la falsigintojn. La diro
ne konformas al protekto de proprieto de intelekto, sed aliflanke
ghi montris lian humanecon.
Lia
amata edzino forpasis antau pli ol 20 jaroj. Li diris: “Ni
kune spertis malfacilajn tagojn, sed shi ne dividis kun mi la
felichan vivon. Ju pli bona estas mia vivo, des pli malbona
estas mia humoro. Mi trovas trankvilighon nur en pena laborado.”
Tial li chiutage laboras ghis profunda nokto.
S-ro Qi Gong neniam forgesas sian instruiston.
Por memorigi sian instruiston, li vendis siajn kaligrafajhojn
kaj pentrajhojn kaj fondis per la enspezo fonduson titolitan
per Liyun, la nomo de la legochambro de lia instruisto. Lia
humileco estas multe laudata de la publiko.