En
la pentrista rondo de Chinio antau chirkau 50 jaroj cirkulis
la diro, ke Zhang Daqian estas la plej eminenta pentristo en
la sudo kaj Qi Baishi -- en la nordo.
Zhang Daqian naskighis en Sichuan-provinco,
en 1901. En sia knabeco, influate de la patrino kaj frato talentaj
en petrarto, li lernis poemon, kaligrafion kaj pentrarton che
famaj erudiciuloj. Li kopiadis skribajhojn de antikvaj majstraj
kaligrafoj, turismis en multaj lokoj kaj rigardis la naturon
sia instruisto de pentrarto. Post diligenta lernado li multe
sukcesis en pentrarto. Li estis mondfama majstro de la chinstila
pentrarto. Li vizitis Qi Baishi, Xu Beihong, Huang Binhong kaj
Picasso por reciproki sperton de la arto. Ne nur en pentrarto,
li estis eminenta ankau en poemo, teatro, kaligrafio kaj sigelilogravurado.
Vagado kaj esplorado
Zhang Daqian devenis de richa familio,
kaj en la agho de pli ol 20 jaroj lia patro donis al li monon,
ke li studu en Japanio. Reveninte hejmlanden, li studis budhismon.
En 1932 li transloghighis en faman klasikan ghardenon de Suzhou
por sin doni ekskluzive al pentrarto. De 1940 li vivis du kaj
duonan jarojn en Dunhuang. Tie li registris la budhajn kavernojn
kaj kopiadis la freskojn en la kavernoj. En Dunhuang li vivis
kiel ermito, fordankinte chies viziton, kaj kulturis legomojn
kaj bredis anserojn por sia vivtenado.
En
1948 li transloghighis en Hongkong kaj poste migris al Hindio,
Francio, Brazilo, Usono kaj Hispanio. En Hispanio li vizitis
Picasso kaj profunde perceptis la diferencojn inter la orienta
kaj okcidenta kulturoj. Picasso montris al li pentrajhojn de
Qi Baishi, kiujn li konservis, kaj multe laudis la chinstilan
pentrarton. Li multe miris, ke Zhang Daqian tre bone pentras,
sed ankorau lernas. Li opiniis, ke li pentras ne pli bone ol
Qi Baishi kaj Zhang Daqian.
En 1978 Zhang Daqian transloghighis
al Taiwan kaj forpasis tie en aprilo de 1984, en la agho de
84 jaroj. Lia loghejo en Taiwan nun estas muzeo.
Zhang neniam chesis lerni dum sia vivo.
Li asimilis la fortajhojn de fresko, erudiciula pentrajho, kortega
pentrajho kaj folklora arto, kaj pro tio chiuj liaj pentrajhoj
pri homoj, pejzaghoj, floroj kaj bridoj estas majstrajhoj.
Mezagha Zhang multe kopiis majstrajhojn
de antikvuloj kaj studis chiujn majstrojn en la 16 jarcentoj
kaj posedis preskau chiujn metodojn de la chinstila pentrarto.
Ne pentri plu tigron
Frato
de Zhang Daqian tre bone pentris tigron. Li ofte pentris tigron
kaj Zhang Daqian aldonis fonon. Fakte ankau Zhang Daqian lertis
en pentrado de tigro, sed li malofte faris tion. Foje oni akiris
lian pentrajhon pri tigro, kiun li faris post drinkado. Informighinte
pri tio, multaj venis peti lin pentri tigron kontrau altega
honorario. Li tre bedauris timante, ke lia pentrajho de tigro
estos pli shatata ol tiu de lia frato, kvankam lia frato ghuis
renomon pro la pentrado de tigro. Lia frato neniom ofendighis
de tio kaj multe laudis lin kaj aldonis kaligrafajhon sur lia
pentrajho. Sed Zhang Daqian ne pardonis sin. Li estis drinkema,
sed li jhuris abstini de drinkado kaj pentrado de tigro. Kaj
li fidele plenumis la jhuron.
En juneco li ellernis ludi maghangon,
sed ne ofte ludis che la komenco. Sed poste li pli kaj pli absorbighis
en tiu ludo. Foje li estis insidita, ke li forludis la hereditan
netakseble valoran trezoron. Lia patrino volis rigardi la trezoron
che la morto, sed li nenion povis fari. Lia bona amiko informighis
pri tio, reachetis la trezoron kontrau grandega sumo da mono
kaj redonis ghin al Zhang Daqian. De tio Zhang Daqian jhuris
neniam plu viziti hazardludejon kaj rigore postulis la posteulojn,
ke neniu el ili vizitu hazardludejon, alie tiu estos eksigita
de la familio.
Valorega ekrano kun pentrajhoj de lotuso
En
la 28-a de oktobro de 2002 sesklapa ekrano kun pentrajhoj de
cinabra lotuso de Zhang Daqian estis aukcie achetita de privata
kolektanto je prezo de 20 220 mil Hongkong-aj dolaroj. Tio estas
la plej alta prezo en la historio de aukcio de modernaj pentrajhoj
de Chinio. La ekrano altas 168 cm. kaj longas 369 cm. Ghi estis
pentrita de Zhang en lia agho de 77 jaroj, en marto de 1975,
en lia loghejo en Kalifornio de Usono. Tiutempe li jam atingis
la kulminon en sia pentrarto. La ekrano el ora sateno estis
mendita al japana butiko kaj kostis 20 mil usonajn dolarojn.
Kiam li pentris sur la ekrano, li suferis
de malsano. Kaj krome la ekrano estis granda kaj malfacile movebla,
tial la pentrado sur ekrano estis multe pli malfacila ol sur
papero. Pentrante li devis au stari au kauri, kaj tio estis
ekstreme granda provo por lia pentrarto. Li pentradis tra la
tuta monato.
Li ne faris skizan desegnon sur la
ekrano kaj pentris tute libere. En la mezo de la pentrajho estas
transversa tigo kaj dekstre estas du folioj, unu rekte staranta
kaj la alia iom klinita. La pentrajho estis eksponita en Hongkong,
Taiwan, Seulo kaj Vashingtono kaj rikoltis altegan takson.
Protekti shtatan trezoron
Dum
sia tuta vivo Zhang Daqian kolektis antikvajn pentrajhojn kaj
kaligrafajhojn kaj tre amis ilin. Li ne vendis ilin al chinoj
nek al fremdlandanoj, malgrau ke ili proponis tre altan pagon.
Sed en 1951 li surprizis la publikon per sia decido: vendi tri
netakseble valorajn pentrajhojn ne al fremdlandanoj nek al la
Hongkong-a merkato de antikvajhoj. Inter la tri pentrajhoj estis
la pentrajho sub la titolo “Nokta festeno de Han Xizai”
el la Posta Tang-dinastio (923-936). Fine li vendis la tri pentrajhojn
al sia bona amiko je prezo ech pli malalta ol tiu de ordinara
antikva pentrajho en la merkato de Hongkong. La prezo de la
supre menciita pentrajho estis nur 20 mil usonaj dolaroj. Lia
faro surprizis kaj mirigis la socion.
La pentrajho “Nokta festeno de
Han Xizai” estis achetita de Zhang Daqian en 1933 kontrau
alta prezo. Li plej shatis tiun pentrajhon. Sed kial li volonte
vendis ghin je malalta prezo? La enigmo estis solvita post la
forpaso de Zhang: Li migris eksterlanden, sed li timis, ke la
trezoraj antikvajhoj restos eksterlande post lia forpaso kaj
li estos riprochata de la nacio. Tial li decidis vendi la pentrajhojn
per speciala maniero en Chinio. Chefministro Zhou Enlai informighis
pri la afero kaj sendis specialistojn al Hongkong kaj reachetis
la tri pentrajhojn de la amiko de Zhang je la prezo, kontrau
kiu li achetis de Zhang Daqian.