Qi
Baishi estis la plej fama majstro de chinstila pentrarto en
la lastaj 100 jaroj. Juna, li estis neglektata en sia arta kariero.
Sed en sia maljuneco li ghuis grandan honoron. Li estis eminenta
ankau en poezio, kaligrafio, kaj sigelilogravurado. Liaj pentrajhoj
portas honestecon de kamparanoj kaj lia estetiko plachas kaj
al eruditoj kaj al popolanoj, kaj pro tio li farighis la plej
fama pentristo.
De charpentisto al majstra pentristo
Qi Baishi naskighis en la 1-a de januaro
de 1864, en malricha familio en la sudo de Chinio. Li lernis
malpli ol 1 jaron en privata lernejo. Por helpi la familion
en vivtenado, li kolektis brulajhojn kaj pashtis bovojn. En
sia maljuneco li faris sigelilon kun la titolo “Sonoriloportanto”
por memori la aferon en la knabeco: Liaj avino kaj patrino pendigis
sur lia kolo sonorileton por povi audi lian revenon jam de malproksime.
Du
aferoj en lia juneco ludis decidan rolon por lia kariero. La
unua estis tio, ke li eklernis lignogravuradon en la agho de
15 jaroj kaj famighis en sia hejmloko en la agho de 20 jaroj
pro la granda talento en la arto. Kaj la dua estis lia eklerno
de pentrarto en la agho de 27 jaroj. Sed en tago li devis labori
kaj li legis kaj pentris nur en vespero. En tiu tempo li estis
tre malricha kaj ofte suferis de malsato. Por lerni pentrarton
kaj gravuradon de sigelilo, li koncentris sian tutan energion
al tio kaj devis forlasi la profesion de charpentisto. Li vivtenis
sin per pentrado de portretoj kaj gravurado de sigeliloj. Ghis
la agho de 40 jaroj li neniam vojaghis aliloken, kaj tio multe
malhepis lian progreson en la pentrarto. Poste, kuraghigite
de amikoj, li vizitis multajn lokojn de Chinio, preskau duonon
de la lando. La imponaj pejzaghoj kaj richaj folkloroj multe
larghigis lian vidkampon.
Post la agho de 60 jaroj li vivtenis
sin per vendo de siaj pentrajhoj en Pekino. Tiam li imitis la
stilon de la fama pentristo Zhu Da de la frua periodo de Qing-dinastio,
sed la socio ne shatis tion. Poste li lernis che tre fama pentristo
Chen Shizeng. Li admonis Qi, ke li shanghu sian stilon kaj kreu
sian karakterizan stilon. Dank’ al la malegoisma helpo,
Qi, jam 60-jara, multe penadis kaj akiris impeton en sia pentrado
kaj estis multe atentata de la socio.
Post
la fondigho de la nova Chinio la registaro multe honoris lin
kreante tre bonan medion por lia pentrado. En 1953 li estis
honorita de la shtato per la titolo “popola artisto”
kaj elektita prezidanto de la China Belartista Asocio. En 1955
li estis honorita de la Monda Paca Konsilio per internacia paca
premio.
Pentristo de populara temo
Qi Baishi estis vilaghano. Dum la tuta
vivo li sopiris chion en la hejmloko kaj multaj el liaj pentrajhoj
kaj poemoj temas je lia rememoro pri lia knabeco kaj chio en
la hejmloko. Lia pentrajho kun la titolo “Plado el fishetoj
kaj lufoj” montras kvar lufojn kun freshaj floroj kaj
kelke da viglaj fishetoj. En peza koloro li pentris la proksiman
korbon kaj en malpeza koloro pladon kun tri saltantaj fishetoj.
Sur la pentrajho li skribis: “Nur kamparanoj povas kompreni
la guston de la plado el fishetoj kaj lufoj”.
La
majstro rigardis pentradon malglata vojo plena de soleco. Sed
dum la tuta vivo li observis la principon kaj brile sukcesis
pro tio. De 1920 ghis 1929 li komplete sin donis al esplorado
de pentrarto por trovi artan vojon konvenan por si. Samtempe
li multe penis en gravurado de sigeliloj. Dum tiu tempo li faris
pli ol 10 mil pentrajhojn kaj gravuris pli ol 3 mil sigelilojn.
Li pasigis sian maljunecon en Pekino,
sed lia penso ofte haltis sur rememoro pri lia knabeco. Li sopiris
shpinradon sub vinbera pergolo, kvakadon kaj birdan pepadon
de la kamparo, flutadon de pashtoknabo, plugiloj sub la hegho...
Chion tion li reaperigis en siaj pentrajhoj. Foje li renkontighis
kun granda literatoro Lao She, kiu verkis verson “Kvakado
tra la kamparo devenas de monta fonto” kaj petis lin pentri
lau la verso. Qi Baishi cerbumis du tagojn kaj fine solvis la
problemon je la vorto fonto. Li ne pentris ranojn, sed nur kelke
da viglaj ranidoj en rojo. Tio vekas imagon pri vido de ranoj
kaj audo de ties kvakado. La pentrajho estis eminenta verko
en lia maljuneco.
Patriotismo, sarkasmo kaj modesteco
La maljunulo havis tre klarajn amon
kaj malamon, kio profunde impresis la homojn. Li varme amis
la patrion kaj malamis agresantojn. Kiam japanaj agresantoj
okupis Pekinon, li rifuzis inviton de japanoj engaghi lin kiel
profesoro en belarta instituto. Li ech pendigis anoncon, ke
li rifuzas viziton de japanoj kaj naciperfiduloj. Lia anonco
cirkulis tra la tuta urbo kaj li estis alte respektata de la
publiko.
Li
klare enkorpigis siajn sentojn en pentrajhoj mokantaj militaristojn,
burokratojn, fipolitikistojn, komercistachojn k.s.
Li chiam tenis naivecon kaj strebis
al bela vivo. Fama aktorino Xin Fengxia estis tre fama belulino.
Kiam li unuafoje vidis shin, lia rigardo estis najlita sur shi.
Post certa tempo lia flegistino atentigis lin: “Kial vi
tiel fikse rigardas shin?” Kaj li montris malagrablecon
kun diro: “Mi jam estas sufiche maljuna, do kial mi ne
povas rigardi shin? Shi estas bela.” Lia sincereco, honesteco
kaj naiveco favoris lin en verkado de tre interesaj kaj plachaj
pentrajhoj. En tia bagatelo oni povis koni lian personecon de
honesteco, senkashemo kaj humuro.
En sia maljuneco la majstro estis rekonata
de la mondo kaj vizitata de personoj de politikaj kaj kulturaj
rondoj de multaj landoj. Lia domo estis tre malluksa kaj kaduka.
Dank’ al prizorgo de chefministro Zhou Enlai, la pekina
registaro disponigis al li grandan domon. Chefministro Zhou
pririgardis la domon kaj bonvenigis la majstron en la novan
domon. Sed la majstro ne povis kutimighi al la nova loghejo
kaj petegis loghi en la malnova domo. Kaj chefministro Zhou
akompanis lin al lia antaua loghejo. Septembre de 1957 la majstro
forpasis en tiu domo, en la agho de 93 jaroj.