Progreso
de la ekonomio de Chinio startigis kaj akcelis la chinan kulturan
industrion. Galerio estas grava konsistiga parto de la tuta
kultura industrio. La galerio de Chinio nun trovighas en evoluado
kaj la entreprenantoj estas sporadaj, kaj estas malfacile kalkuli
la sumon de ilia negoco. Sed estas raporto, ke en Shandong-provinco
oni pagis miliardon da juanoj por acheti pentrajhojn en chiu
jaro. La galerio de Chinio estas viglecplena industrio kreskanta
kaj levighanta.
Akomodighi al la internacia entreprenado
En la lastaj jaroj disvolvigho de galerio
de Pekino, Shanhajo kaj aliaj lokoj kun relative evoluinta ekonomio
iom post iom suriris la trakon de la internacia kutimo. Galerio,
la unuagrada merkato de artajhoj, iom post iom disvolvis sian
rolon. Ghia funkciado tago post tago normalighis. Ghia kvalito
estas kompare alta, tio montrighis ne nur en tio, ke ghi havas
siajn fiksan klientaron, sed ankau en tio, ke ghi povas akurate
gvidi la guston de la klientoj. Pere de chiutaga aktivado ghi
tenas la entreprenan celon.
En Shanhajo trovighas 300 grandaj kaj
malgrandaj galerioj. Sed entreprenado de galerio en granda urbo
ne estas facila. La personeco de la administranto de galerio
estas grava en granda urbo. Dingceng estas la plej fama galerio
en Shanhajo kaj ghia mastro estas Wu Liang, fama arta komentariisto
de Chinio. Li opinias, ke la funkciado de lia galerio estas
pli bona ol de li taksita.
Sed
galerioj en Pekino trovighas en vigla entreprenado. En la regiono
Ritan oriente de Pekino, estas grupo da galerioj, kaj apud ili
estas centra komerca distrikto kun sufichaj informoj kaj kapitaloj.
Kaj iliaj klientoj estas achetpovaj kaj achetemaj homoj de la
distrikto.
La galerio de Pekino nun jam havas
kompare maturajn profesiajn karakterizajhojn, kiuj enkorpighis
en la sumo de la kapitalo, areo de la galerio kaj kvalito de
la entreprenantoj. Multaj galerioj estis investitaj je pli ol
10 milionoj da juanoj kaj la mastroj ne intencis gajni monon
en 3-5 jaroj.
La plej elstara karakterizajho de la
verkoj venditaj de galerioj en grandaj urboj estas modernigho
de garnado de pentrajhoj. Tiuj galerioj preskau tute rifuzis
la tradician manieron de garnado de pentrajhoj, sed alprenis
europan manieron por esprimi tradiciajn temojn. Tio konformas
al la vivmedio de la nuntempuloj.
Karakterizaj trajtoj de la galerio de mezaj kaj malgrandaj
urboj
En
regionoj kun ekonomio ne tiel prospera, la bezono de artaj verkoj
de galerio havas lokajn trajtojn. En malgranda gubernio Dingxi
en la okcidento de Chinio estas dekoj da galerioj, sed Dingxi
estas fama malricha gubernio en Chinio. Tamen la lokanoj tre
shatas acheti pentrajhojn, kvankam ili ech ne havas televidilon.
En tiu gubernio kaligrafajhoj estas pli preferataj ol pentrajhoj,
kaj peco kun pli da ideogramoj estas pli preferata ol tiu kun
nemultaj ideogramoj. Parto de la familioj chiujare renovigas
kaligrafajhon au pentrajhon en sia domo.
La mez- kaj malgrandaj urboj ne estas
avantaghaj en situo, kaj la mastroj de la galerioj devas alpreni
efikajn metodojn por vastigi la sferon de sia entreprenado.
Galerioj en malproksimaj lokoj utiligas interreton. En la interreto
oni povas trovi pli ol 100 galeriojn. Kaj chiuj galerioj eksponas
siajn varojn en la fikcia eksponejo. Memkosto de negoco per
interreto estas malalta, sed interkonsento pli multa, kaj tiu
metodo estas aplikata de pli kaj pli multaj galerioj. Origineco
estas granda problemo por interreta negoco. Pro tio multaj galerioj
faris garantion de la origineco de verkoj kaj starigis reachetan
sistemon por la venditaj verkoj. Tio gajnis fidon de la achetantoj.
Kvankam interreta vendo evitis falsajhojn, tamen ghia profito
estas malgranda, kaj parto de pentristoj plendis, ke tia maniero
damaghas ilian enspezon kaj ilian famon.
Kompletigho kaj normaligho de la merkato de kaligrafajhoj
kaj pentrajhoj en Shandong-provinco
Shandong estas provinco, kie arta merkato
kreskis pli frue. Tie estas tradicio de shato de kaligrafio
kaj pentrarto kaj aperis nemalmultaj modernaj kaj nuntempaj
kaligrafoj kaj pentristoj. Rapida kresko de la ekonomio en la
provinco vigligis la artan merkaton. Krome en la provinco estas
tradicio de kolektado de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj kaj la
kutimo reciproki kolektajhojn. Pro tio galerioj de Shandong
superis alilokajn galeriojn kaj en nombro kaj en kvalito. Multaj
urboj en Shandong havas 200 galeriojn.
La mastroj de la galerioj de Shandong
plej shatas trovi novajn pentristojn kaj chiamaniere disfamigi
ilin.
Influo de biena industrio sur la merkato de kaligrafajhoj
kaj pentrajhoj
En Pekino estas multaj bienkompanioj
inkluzive de “Moderna Urbo”, “Ghardeno Jindian”,
“Centro Yuanyang” kaj “Hua Run”, kiuj
entreprenas en diversaj manieroj. Sed unu el la metodoj de ilia
entreprenado estas sama, nome multe esperi de la merkato de
artajhoj kaj sin famigi en la publiko per arta aktivado. Galerioj
en iliaj konstruajhoj farighis privata salono de la posedantoj.
La Moderna Urbo havas Modernan Galerion
projektitan de grupo da modernaj artistoj kun Ai Weiwei kiel
la chefa. En iliaj verkoj estas scena projekto responda al la
medio kaj ankau instala projekto strikte koncernanta la loghantojn.
La arta gusto en tiu loko allogis multajn fremdlandajn galeriojn.
La Galerio de Aziaj Arkitektoj elspiras modernan arton. La verko
estis montrata en la Duajara Ekspozicio de Venecio. En la Moderna
Urbo estas pluraj tre famaj privataj galerioj. Chiuj grandaj
eksponadoj estis energie propagandataj de la amaskomunikiloj.
El tio profitis ne nur artistoj kaj galerioj, sed ankau, ech
pli, la Moderna Urbo.
Ghardeno Jindian fondis galerion Hodiau.
La galerio aranghis kune kun la pentrarta gazeto “Rongbaozhai”
ekspozicion de chinstilaj pentrajhoj pri pejzaghoj de Chinio.
Por la ekspozicio oni eldonis grandformatan albumon kaj kolekton
de disertacioj.
La bienkompanio Centro Yuanyang konstruis
Artocentron Yuanyang samtempe kun la konstruado de domoj. Kunlabore
kun la projektantoj kapablaj por internacia ekspozicio, la kompanio
okazigas modernan artan aktivadon interesantan gejunulojn.
Ankau la bienkompanio Hua Run kunlaboris
kun la galerio Hanmo kaj fondis chenbutikojn de la galerio.
Vere estas sagha ideo kunligi galerion
kun luksa domo. Sendube ornami luksan apartamenton per presitaj
pentrajhoj ne donas bonan efekton.
Problemoj kaj espero
En la proceso de kreskado la galerio
de Chinio frontas multajn problemojn: falsajhoj multe damaghis
la ordon de la entreprenado de la merkato de kaligrafajhoj kaj
pentrajhoj kaj shokis la achetantojn, malhonoris la verkintojn
kaj peze batis la kreskantan merkaton. Honesteco kaj kvalito
de la entreprenantoj estas nepre necesaj por la merkato.
Malfacile vendebla pentrajho ne estas
bona pentrajho, kaj bona pentrajho devas elteni ekzamenon de
la merkato. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la lasta jarcento,
chinaj pentristoj elturnighis el abomeno al la merkato kaj iniciate
sin adaptis al la merkato. Plejparto de la pentristoj ghuste
lokalizis sin pere de galerioj, char la galerioj estas spertaj
en diskonigado de pentristoj kaj manovrado de merkato kaj havas
kapitalon por subteni tion. La galerioj ludos pli kaj pli gravan
rolon en la estonta merkato de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj.