En
vigla prosperigho de la china arta merkato artaj galerioj montris
tendencon de skala disvolvigho kaj pli kaj pli multighis galerioj
en grandaj kaj malgrandaj urboj. Tio faciligis la homojn por
koni la nunan staton de la arta merkato kaj acheti artajhojn,
kaj krome aldonis al la urboj kulturan atmosferon.
Oni trovas artajn galeriojn che luksaj
hoteloj chirkau Ritan-parko en Chaoyang-distrikto oriente en
Pekino. Ilin funkciigas au chinoj au fremdlandanoj, kaj chiuj
galerioj havas sian propran guston.
“Kreo” estas mezgranda
galerio fondita en 1997. Dank’ al penado en la pasintaj
jaroj ghi farighis kompare matura galerio.
Mastro de la galerio
La
mastro de la galerio estas Li Xiaoke, filo de Le Keran (1907-1989),
majstro de chinstila pentrarto. Li lernis pentradon che sia
patro jam de knabeco. Li heredis la artan stilon de la patro
kaj liaj verkoj impresas per splendeco.
Li Xiaoke estas amiko de junaj artistoj.
Li estas malaltstatura kaj havas rondan vizaghon chiam kun mieno
de surprizigho. Oni diris, ke li similas al sia patrino.
La galerio estas alta kaj ankau la
pordo alta, kaj la granda spaco impresas per grandanimeco.
La mastrino de la galerio estas Liu
Ying. Shi tutkore subtenas la edzon, prizorgante chion de la
galerio, kiam Li dronas en pentrado. En Pekino oni okazigas
la Internacian Artan Foiron dufoje chiujare kaj la Arta Galerio
“Kreo” senescepte partoprenas en ghi. Liu Ying prenas
sur sin chiujn laborojn por la partopreno.
En la galerio estas granda nigra kato,
konfidita de ilia amiko. de la kato. Ghi restas che ili jam
plurajn jarojn, kaj ankau ghi povas esti kalkulata mastro de
la galerio.
Pli kaj pli bonighas la stato de la galerio
Meze
de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento vico da malgrandaj artaj
galerioj prosperis oriente de Ritan-parko. Inter ili ja trovighis
“Kreo”, la plej granda el la samspeculoj. En “Kreo”
ofte kunvenis junaj artistoj.
Multaj alilandaj mastroj de artaj galerioj
antauvidis la vastan perspektivon de la china arta merkato kaj
venis al Pekino, Shanhajo k.a. lokoj por enptrepreni galerion.
Merkata konkurenco devigis “Kreo” havi pluan disvolvighon
kaj kiel eble plej baldau montri sian propran karakteron. Por
aranghi ekspozicion de pentristoj, lui domon kaj fari societan
aktivadon, Li Xiaoke vendis siajn pentrajhojn kaj uzis sian
plasitan monon.
Nun pli kaj pli prosperighas la negoco
de “Kreo”, ke multaj junaj pentristoj venas interkonsilighi
kun Li Xiaoke pri okazigo de ekspozicio, kaj pli multaj kolektistoj
venadas por acheti pentrajhojn, skulptajhojn k.a. artajhojn.
Stilo de la galerio
La galerio “Kreo” impresas
per lakoneco kaj simpleco, kaj la domo elspiras la spiriton
kaj spertajhon de la mastro de la galerio.
En la pasintaj 5 jaroj “Kreo”
formis sian karakterizan stilon orientalisman, krean kaj modernan.
La galerio estas salono de artistoj kaj kolektistoj de artajhoj.
En la galerio oni povas vidi artajhojn de diversaj kategorioj.
Tie eksponighas reprezentantaj verkoj de junaj kaj mezaghaj
artistoj, kiuj havas altan valoron de aprecado kaj kolektado.
“Kreo” tre atentas la orientan
nacian kulturon kaj modernan plurisman kulturon, esperante prezenti
modernajn pentristojn kun elstara karakterizajho kaj latenta
forto, kaj samtempe prizorgas nefamajn pentristojn por trovi
novajn esploremajn artistojn.
“Kreo” aranghis multspecajn
ekspoziciojn por rekomendi artajn verkojn al merkato kaj starigis
regulan agentecon por esperdonaj artistoj. Liverante al klientoj
altkvalitajn verkojn, la galerio plivastigis la merkaton por
la talentaj artistoj.
En la 5 jaroj la galerio aranghis
pli ol 60 ekspoziciojn, kiuj rekomendis ne nur verkojn de chinaj
artistoj, sed ankau tiujn de francaj, germanaj, australiaj,
japanaj kaj rusaj artistoj.
La galerio havas studion por ksilografio
kompare grandan en la lando. Tie oni povas vidi kopiojn de pentrajhoj
de majstro Li Keran en limigita nombro. Krome ghi faras kopiojn
de elstaraj verkoj de modernaj artistoj.