S-ro
Chen Wenji estas malaltastatura kaj maldika, kaj ankau timida. Multaj homoj diris,
ke li similas al glacimonto, kiu vidigas nur sian seponon.
Li
estas placha al la konatoj, sed singhena kaj ech timida antau nekonataj homoj.
Li ne kuraghas rigardi la interparolanton, kiun li ne konas.
Influo de
la patro
Li
revenis de Shanhajo al Pekino antau nelonge. Li estis malghoja pro la forpaso
de la patro, tamen trankvila. La patro forpasis en la agho de 95 jaroj. Chen diris,
ke en la pasinta jaro la patro ankorau estis optimisma pri la vivo, sed chi-jare
li subite farighis melankolie malvigla. Chen opiniis, ke lia patro povus vivi
plu dank' al la boneta sanstato, sed li mem ne volis vivi plu.
Chen
diris, ke la karaktero de la patro inkluzivas apation. Firmvoleco kaj prudento
en la karaktero de la patro influis Chen. Li ofte esprimis sian prudentan pripenson
en siaj pentrajhoj. Tiu karakterizajho enkorpighis preskau en chiuj liaj verkoj.
Ekzemple liaj verkoj "Rugha Kravato" kaj "Alta Fumtubo" estis
faritaj en tute malsamaj tempoj malproksimaj inter si, sed ambau portas evidentan
spuron de pripenso kaj prudenta esprimo.
Karaktero de Chen Wenji
Foje
en knabeco li kaj lia kamarado pentris per kreto sur la tero antau sia hejmo.
Ili pentradis lau sia imago kaj la pentrajhoj etendighis ghis la enirejo de la
sakstrateto. Ili pentradis la tutan tagon ghis vespero, kiam oni revenis de laboro.
Oni aplaudis iliajn pentrajhojn, kio firmigis lian decidon farighi pentristo.
La
situacio por la china moderna pentrarto estas tute libera. Sin liberiginte el
la unika modelo de la rusa tradicio, la artistoj serchis vastan terenon por trovi
krean metodon konforman al ili. Kiam la pentristoj estis esprimantaj la realan
vivon, ili sin liberigis de la fotostilan priskribon kaj akcentis esprimi la penson
kaj internan psikomondon. Sento, sperto kaj medio koagulighis kaj karakterizis
la stilon de la pentristoj.
Chen Weiji pentras
plej ofte objektojn en sia chambro kaj pejzaghojn ekster lia loghejo.
En
la libera situacio de la china olepentrarto chiuj pentristoj malfacile trovas
kategorion, al kiu li apartenas. Iuj opiniis, ke Chen Wenji estas avangarda olepentristo.
Se "avangarda" signifas distingighon de la tradicia arta dispozicio,
oni povas aserti, ke 90% de la nunaj artaj laborantoj estas avangardaj artistoj.
Estas feliche, ke la moderna arto de Chinio pli akcentas la verkojn kaj homon,
tial chiuj agoj de klasifikado kaj tenado de granda standardo estas rigardataj
de artaj laborantoj kiel negrandaj aferoj koncernantaj ilian kreadon. En tio oni
povas vidi la pli kaj pli sendependan spiriton de la chinaj artistoj.
En
la krea konscio de Chen Wenji oni vidas la originalan karakterizajhon de prizorgo
al la homa kulturo. Chen diris, ke li ofte sole aprecas sunsubiron. Li diris,
ke li propraokule vidis la morton de la patrino. Kiam iom post iom malaperis la
koloro de vivanto sur la vizagho de la patrino, li diris al la fratino, ke foriras
la patrino. Li diris, ke lia lasta vido de la mortanta patrino jam solidighis
en lia memoro. Li opiniis, ke pro memoro tempo povas solidighi sur iu punkto.
Li diris, ke vetero che sunsubiro variighas rapide, sed se oni absorbite rigardas,
oni trovas, ke koloro en chiu palpebrumo restas longtempe. En siaj olepentrajhoj
li ofte notas la solidighintan palpebrumon.
Enhavo de la verkoj
Chen
diris, ke li estas shanghighema en la karaktero kaj ofte rekomencas forpushante
la nekontentigan pentritan pecon. En la pasintaj dekkelke da jaroj li persiste
pentris objektojn kaj preskau ne homojn, tial li ne prifosis per rekta figurigo
la implikajhon kaj la staton de implikiteco inter la homoj kaj tiujn inter la
homoj kaj la realo, sed esprimis kaj serchis per aplomba rigardo scenojn kun spuroj
de la vivmedio de la homoj. Tiuflanke la verkoj de Chen Wenji havas budhisman
guston, kio tre konformas al la celo de la chinaj tradiciaj kleruloj en pentrado,
kvankam li ripetfoje emfazis, ke la dispozicio de chiuj objektoj kaj chiu streko
en liaj verkoj ne multe konsideras la socian signifon kaj kulturan valoron. Sed
en la okuloj de la rigardantoj liaj verkoj ekhavis pezan kulturan koloron kaj
socian eksplikon. Pri tiu opinio li ne elmetis malkonsenton.
Ghenerale
pentrarto estas manifesta arto kun forta intelekto. Chen Wenji penas fari seriojn
da malsamaj "chambraj objektoj" kaj "subchielaj pejzaghoj"
periloj por esprimi koncepton. Rilate lian taktikon de esprimado, li kutime sobre
proksimighas al la pentrata objekto. Superreala pozicio de la objektoj kaj la
fikcia spaca medio faras tiujn objektojn grupoj da misteraj kaj solenaj "oferajhoj",
ke ili havas konatan aspekton, sed fremdan, malproksiman kaj apatian atmosferon,
kio alportas al la rigardantoj neforigeblan impresan premon, ekzemple la verko
"Restigu Lumon". En la pentrajho fasko da lumo klare falas sur pecon
de metala barilo de ekspresa autovojo, kies koncepto estas abstraktigita. Tempo
estas solidigita en tiu momento, sekve la rigardantoj havas la senton de sufokigho.
Lau la opinio de Chen, proceso kaj stato estas la tuto, kaj la rezulto ne estas
grava. Eble tio estas la esprima logiko kutime uzata de li.