La
bildoj, desegnitaj au gravuritaj sur roko, estas primitiva artajho
kreita en la frua periodo de la homa socio. Ili trovighas en
5 kontinentoj de la mondo kaj havas historion de dekmiloj da
jaroj.
En Chinio, frue en la 5-a jc., en la
libro "Riveretoj kun Komentarioj" estis noto pri surroka
bildo. Vaste dislokighas la antikvaj chinaj surrokaj bildoj.
Oni jam trovis ilin en ch. 50 gubernioj de 14 provincoj kaj
autonomaj regionoj. Ili plejparte vidighas en regionoj de la
nacimalplimultoj che la landlimo kaj en la lokoj, kie loghis
la antikvaj nacimalplimultoj.
La chinaj surrokaj bildoj dividighas
en jenajn tri specojn:
1. Pri homfiguroj, produktajhoj de
kultado de la antikvuloj al siaj prapatroj kaj dioj;
2. Pri chasado kaj pashtado, la plej
koncentra temo pri surrokaj bildoj en la stepo de norda Chinio;
3. Pri ofera ceremonio kaj superstichaj
aktivadoj, kiu spegulas la antikvan primitivan religian aktivadon
kaj ofte videblas en la surrokaj bildoj de Yunnan-provinco kaj
la Guangxi-a Ghuang-nacieca Autonoma Regiono.
La
chinaj surrokaj bildoj kun richa enhavo kaj diversaj temoj koncernas
chiujn flankojn de la vivo de la antikva homaro pri la suno,
luno, steloj kaj nuboj en la kosmo, surchiela Dio kaj surtera
Dio-kultado en la koncepto de la homaro, homoj, bestoj, domoj,
tendoj, charoj, vojoj, arboj, pafarkoj kaj sagoj, bronzaj tamburoj,
fingrosignoj, piedsignoj kaj iom da signoj nekonataj. Sur la
vasta stepo kaj arbara zono de norda Chinio la chefa enhavo
de surrokaj bildoj estas pri animaloj, kion kauzis la primitiva
chasado kaj pashtado sur la antikva stepo de norda Chinio. Plejparto
de la bildoj estas chevaloj, kaproj, tigroj, lupoj, kameloj,
sovaghaj bovoj, cervoj, hundoj, kiangoj, vulpoj k.a. En suda
Chinio la surrokaj bildoj chefe temas pri oferado kaj sorchista
aktivado. Interalie la plej grava estas pri homfiguroj, ekz.
la surrokaj bildoj de Huashan-monto de Guangxi, Cangyuan kaj
Malipo de Yunnan-provinco; kaj la bestaj bildoj plejparte estas
pri bubaloj, simioj, chevaloj, hundoj, porkoj k.a.
Lau analizo, la antikvuloj faris surrokajn
bildojn por noti aferojn kaj esprimi siajn pensojn, ekz. per
la bildoj de dioj ili petis ilian benon en evito de katastrofoj
kaj garantio de richrikoltoj. La granda kvanto da bildoj pri
bestoj atestas, ke ili estis dependajhoj de la antikvuloj en
la vivo. La bildoj pri batalo notis la konfliktojn inter la
triboj, markas la batalspiriton, venkon, kuraghon kaj unuighon
de la batalantoj. Kaj la bildoj pri danco montras ghojon pro
venko en chasado kaj celebradon de gravaj aferoj.
La plej elstara verko estas "Pashtado"
de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. La pashtisto rajdas
sur chevalo, antau kiu iras kaproj. La fono de la bildo estas
montodeklivo, sur kiu prosperas du grandaj arboj. Malantau la
lastaj radias la duonsuno. La bildo kun klara kaj strikta strukturo
montras tre belan pejzaghon kaj ludas rolon de pastoralo malofte
vidata en surrokaj bildoj.
La
surrokaj bildoj de Huashan-monto de Guangxi, sur la kruta montmuro
250 metrojn super la akvonivelo de Zuojiang-rivero, estas grandaj
kaj imponaj. En la areo largha ch. 200 metrojn kaj alta 40 metrojn,
trovighas pli ol 1800 bildoj. La plejparto el ili estas homfiguroj
altaj de 0.3 ghis 3 metroj. La homfiguroj kun preskau similaj
pozoj estis nudaj en ombroj. Rigardate de antaue au de flanke
iliaj brakoj levighas supren kaj kruroj krucighas kaurante.
Shajne ili estas dancantaj. Sub la piedoj de la chefa figuro
desegnighas hundformaj bestoj. Che la kapoj desegnighas bronzaj
tamburoj, suno kaj aliaj signoj. La chefa homfiguro, kompare
alta kun spado che la talio, estas tribestro. La tuta bildo
brile kolorigita per rugha mineralo montras varman etoson kaj
elspiras karakteron de la nacimalplimultoj en suda Chinio. La
esplorado montris, ke la surrokaj bildoj havas historion de
ch. du mil jaroj.
La surrokaj bildoj de Cangyuan estas
simplaj strukture. La homa korpo estas inverse triangula, la
kvar membroj estas prezentitaj per kvar linioj, kiuj montras
agojn de la homoj, kaj ne desegnighas la kvin sensorganoj sur
la kapo. Tamen, kaj la dancado kaj la chasado estas versimilaj.
Interalie estas bildo pri vilagho kun multaj homoj. La elipsa
cirklo montras la limon de la vilagho, kie la domoj staras lau
la vilaghlimo, kaj la vilaghanoj revenas hejmen, kvazau muzikante
kaj alte tenante armilojn. Iuj el ili pelas bovojn kaj porkojn,
aliaj tenas sagon kaj pafarkon en mano. Tiu chi bildo estas
odo pri venko en milito.
La surrokaj bildoj de Taixi en Hua'an-gubernio
de Fujian-provinco apartenas al la kulturo en la tempo, kiam
la antikvaj ideografiajhoj anstatauis la antikvajn bildojn,
tial koncernaj fakuloj nomis ilin "bildaj ideografiajhoj"
kaj studas pri ilia senco.
La surrokaj bildoj de Jiangjun-klifo
de Lianyungang en Jiangsu-provinco, 22 metrojn longa kaj 15
metrojn largha, estas gravuritaj sur ebena nigra roko, 20 metrojn
super la marnivelo. Sur ili vidighas homoj, plantoj, birdoj,
bestoj, steloj kaj nuboj, interalie la chefaj estas homvizaghoj,
kiuj trovighas sur plantidoj kaj aspektas kiel iliaj fruktoj.
Ili eble estas kreskajhoj en kultado de la primitiva agrokulturo
kaj terkultado.