Shtona
skulpturo de Chinio havas longan historion. Shtonaj kavernoj
kun gravuritaj figuroj, gravuritaj shtonoj, gravuritaj steleoj,
gravuritaj balustradoj en antikvaj konstruajhoj...troveblas
chie en Chinio. Gravuritaj shtonoj estas ornamajhoj en temploj,
hipogeoj k.a. Tiu artospeco aperis en la Okcidenta Han-dinastio
(206 a.K - 25 p.K.) kaj furoris en la Orienta Han-dinastio (25-220).
Gravurita shtono estas artformo kombinita
el pentrarto kaj skulpturo kaj montranta historiajn famulojn,
feojn, socian produktadon kaj popolan vivon. Ghi okupas gravan
lokon en la belarta historio de Chinio.
Galerio de Gravuritaj Shtonoj en Xuzhou
La Galerio de Gravuritaj Shtonoj en
Xuzhou en Jiangsu-provicno havas plank-areon de 2000 kvadrataj
metroj kaj ekspozicias ekskluzive gravuritajn shtonojn trovitajn
en Xuzhou kaj ghia chirkauajho. Ghi estas la plej granda el
la samspecaj muzeoj.
En la Okcidenta kaj Orienta Han-dinastioj
Xuzhou estis feudo de Chu-regno kaj Pengcheng-regno, kaj tie
vivis posteuloj de nobeloj. Dum sia vivo ili jam komencis konstrui
por si hipogeon, kultejon k.a. Dum konstruado oni multe gravuris
shtonajn blokojn kaj kolonojn je diversaj figuroj. Poste ankau
ordinaraj civitanoj imitis ilin kaj la arto furoris en la loko.
En Xuzhou oni trovis sume 500 gravuritajn
shtonojn, kaj 300 el ili estas koservataj en la galerio. Kredeble
pli multaj gravuritaj shtonoj trovighas inter la popolo. Tiuj
gravuritaj shtonoj temas pri legendo, historia evento, socia
vivo, rajd-ekskurso, chasado, plugado, teksado, dio, diablo
ktp.
Sendube antikvuloj timis morton kaj
esperis, ke post sia morto ili ankorau povos vivi kune kun la
vivantaj familianoj, tial ili aranghis sian hipogeon lau la
reala vivo.
Arto de gravurita shtono en norda Shaanxi-provinco
Gravurita
shtono aperis ankau sur la Loesa Altebenajho en norda Shaanxi-provinco.
Kompare kun tiuj eksponataj en la galerio de Xuzhou, la gravuritaj
shtonoj de Shaanxi estas krudaj.
En la antikveco norda Shaanxi estis
grava garnizonejo kun strategia signifo. En Han-dinastio la
loko farighis nepra pasejo de komercistoj kaj diplomatoj. Tiam
la regantoj alte taksis konfuceanismon kaj akcentis respekton
al gepatroj kaj amon inter fratoj, kaj dank' al tio la tuta
socio kutimighis al luksa sepultado por homoj. Krome la prospera
ekonomio donis potencan materian bazon por luksa sepultado.
Krome en la loko estis abundo da shtonaj minejoj, do oni komencis
gravure beligi la murojn de hipogeo kaj la faro disvastighis
en la loko.
Gravurajhoj sur shtonoj temas pri reala
vivo, legendo, mito, naturaj pejzaghoj k.a. Pere de la gravuritaj
shtonoj oni povas koni terkulturadon, chasadon, vojaghon, pashtadon,
festenadon k.a.
La eksponataj gravuritaj shtonoj en
la Galerio de Shtonskulptura Arto en Xi'an surhavas kradojn,
kaj en chiu krado estas sceno pri unu rakonto au legendo. En
la bildoj oni vidas imponan karavanon, intensan chasadon, teruritajn
bestojn, oficistojn kun serioza mieno¡ La kradoj
ne estas absolute katenaj: ofte au maniko, au korno au piedo
de besto, au io alia etendighas ekster la kradon, kio multe
vigligis la scenon.