En
la fino de la 20-a jarcento, multaj novgeneraciaj artistoj de
Chinio liberighis de sia mallargha koncepto pri arto kaj suriris
unu post alia sur la internacian scenejon de la nuntempa arto.
Ilia apero montris, ke en Chinio pikturo povas ekzisti en rolo
de individua vocho.
Liu Wei, reprezentanta pentristo de
novrealisma arta stilo de Chinio en tiu periodo, iam estis signo
en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. La plej autoritata china
arta komentariisto Su Xianting diris, ke li estas artisto kun
granda talento kaj sagho.
Akcepti la realon
Chinaj junuloj naskitaj en la 60-aj
jaroj preskau chiuj havas la saman sentokomplekson: multaj perdis
klaran direkton pro la senchesa shanghigho de la idealo kaj
realo kauzita de la epoko. Tiu generacio da junuloj ricevis
edukadon surbaze de komuna idealo de efektivigho de komunismo.
En la 80-aj jaroj plejparto el ili eniris en superajn lernejojn
kaj ricevis plurflankan edukadon post la komenco de reformado
kaj pordmalfermo, kaj reprosperigi Chinion farighis ilia devo.
Li Wei naskighis en 1965, en Pekino.
Li kreskis en la plansetlejo de familioj de armeanoj de la China
Popola Liberiga Armeo. Lernante en la Centra Belarta Instituto,
li rimarkis, ke la tradicia pentrarta koncepto jam estis komplete
frakasita de okcidentanoj en la fino de la 19-a jarcento. Plejparto
de la chinaj artistoj respektas ne la tradicion de la china
kulturo, sed pentras en la maniero de europanoj de la 15-a jarcento.
Li absorbite studis la chinstilan pentrarton kaj la folkloran
pentrarton kun longa historio, samtempe li lernis la tradician
okcidentan pentrarton. Ech nun li opinias, ke la tekniko kaj
etoso de la antikva china pentrarto ne estas supereblaj, char
la kultura intereso de tiu tempo estis malsama al la nuna.
Diplomite el la Centra Belarta Instituto,
Liu Wei decidis fari sin profesia pentristo.
Vekighinte el adorado al chinaj antikvaj
artistoj, li turnis la atenton al la realo kaj komencis serchi
direkton de sia verkado.
Sekve de tio aperis en liaj olepentrajhoj
"Armeana familio", li mem kaj multaj tre diversaj
scenoj, kiuj ekzistis, sed ne kongruas kun la medio de lia kreskado.
Multaj el tiuj scenoj estis absurdaj kaj nerealaj, same kiel
konflikto en lia koro. En la pentrajho "Armeana familio"
oni vidas, ke la patro en militisma uniformo staras antau televidilo,
kiu montras chinan tradician teatron. Sed lia rigardo ne direktighas
al la programero en la televidilo, nek al la spaco ekster la
reala vivo. La eksterordinara angulo donas al la pentrajho konflikton,
kaj la rigardantoj havos drastan senton: la patro-militisto
estas en granda konsterno.
En tiu periodo Liu Wei persistis en
esprimado de la epoko per la animo kaj okuloj de la realo.
Grava estas ne sole arto
En
la unuaj 90-aj jaroj de la lasta jarcento Liu Wei jam distingighis
inter la unuaj chinaj artistoj, kiuj pashis al la internacio.
Multaj el liaj atentataj pentrajhoj montrighis en la mondfamaj
Venecia Duajara Ekspozicio kaj la St. Paula Duajara Ekspozicio.
Tiam li diligente laboris tagnokte,
kaj liaj kolegoj multe admiris lin. Lia posedo de plastiko kaj
koloro kaj lia rigora superrego de strukturo faris liajn pentrajhojn
artajhoj kun granda frapado de povo al la vidado. Kvankam li
neniam superstichis kaj paradis sian teknikon lernitan en la
instituto, tamen lia mastreco pri liaj pentrajhoj spegulis lian
kompletan artan klerecon.
Dum multaj jaroj Liu Wei sin fermis
en sia studio sin klinante super grandaj pentrajhoj kaj malofte
amuzighis kun siaj kolegoj, kaj pro tio li sin izolis de la
kamaradoj. Kaj liaj amikoj jam kutimighis al lia foresto. Li
falis en izolitecon pro la verkado, kaj tio estis nepra konsekvenco.
Li jam forlasis la italan duajaran ekspozicion.
En la 90-aj jaroj liaj pentrajhoj turnighis
de esprimado de personoj en lia konata konkreta medio al tiu
de personoj sen fono sed kun pli rekta kaj pli fresha figuro.
Ni ekzemplu per lia pentrajho "Tre okupita homo".
En la pentrajho estas ghentlemane vestita viro kun mieno kaj
konkreta kaj abstrakta, ke li sukcese formis senton de opozicio
au ech reciproka indigno inter la vizagho de la signita persono
kaj la rigardantoj. Ekscitite de indigno, milito eksplodis inter
la koroj de la homoj. Sekve disvastighis la diskreteco de la
homoj al simpleco kaj honesteco alportita de apatio, humiligho,
lingva violentajho kaj civilizacio. Demando pli grava ol la
realo staras antau la rigardantoj: Kion ni perdis en akirado?
Tia forta skiza esprimo facile miskomprenebla kiel violenta
inklino estas sama al la filmoj de la granda usona reghisoro
Oliver Stone. Tial ili nature farighis bonaj konantoj unu al
la alia, kaj en la kabineto de Oliver Stone nur povas aperi
pentrajhoj de Liu Wei.
En la lastaj jaroj de la lasta jarcento
Liu Wei turnis sian atenton de homoj en sia vivo al zorgo pri
ili mem, nome al kontemplado pri la medio de la homaro. Sekve
lia "Pejzagha serio" allogis atenton de mondfamaj
kolektantoj. La reala stato de la homaro en liaj pejzaghaj pentrajhoj
estas vera, sed maltrankviliga. "Esti ekzistanta au morta"
farighis abstrakta kaj flirtanta temo en liaj pentrajhoj. Pejzagho
en tiuj pentrajhoj servas nur kiel formo kaj metodo, kaj neniu
povas nei, ke kontemplo pri la vivo estas la plej okulfrapa
en liaj pentrajhoj. "Arto estas suprajha, grava ne estas
sole arto", la diro de Liu Wei, interesis la rigardantojn:
Chu Liu Wei havas la respondon al serio da antikvaj demandoj
pri la vivo?
Arto - spegulo de la homa vivo
Se vi havos shancon interparoli kun
Liu Wei, vi trovos, ke li estas nelerta en esprimado per lingvo,
tial li preferas teni sin silenta.
Li amas pentradon, sed li diros al
vi: "Jam nenio en pentrado povos kontentigi min."
"Arto estas nur unu el la sennombraj aktivadoj de la homa
ekzistado, tute sama al la aliaj aktivadoj. Tial arto ne devas
superrigardi la aliajn aktivadojn de la homaro kaj ne indas
adoron kaj respekton." "Mi celas ne sole esti eminenta
artisto, mi preferas esti homo kun libera animo, ghui liberan
vivon kiel nubo kaj fluo. Tia stato estas centoble pli bela
ol arto."
Liu Wei plej respektas sian patron.
Malgrau granda okupiteco, li ofte drinkas kune kun la patro.
Lia patro estas oficiro kaj tre shatas liajn pentrajhojn. Li
estas modelo, amiko kaj unua komentarianto de liaj verkoj.
Vojaghi tra la mondo
Multaj
homoj konas Liu Wei kiel neatenteman kaj malpedantan homon.
Sed liaj pentrajhoj montras ekstreman deontologion kaj mastrecon
de la epoko.
Li shatas hundon. Lia amo al la vivo
superis chiun malaltan materian postulon. Li havas en sia hejmo
pli ol 100 vazojn da verdajhoj. Li bredas fishojn, testudojn
kaj hundon, kaj kulturas arbojn kaj florojn. Li estas malavara,
senkasha kaj ghentila al la amikoj.
Li shatas tradician kulturon de Chinio.
Li shatas kolekti meblojn, tekruchojn produktitajn en Yixing,
librojn kaj albumojn, diskojn kaj kompaktajn diskojn. Li plej
shatas reghisoron Oliver Stone. Li plej shatas jamaikan kantiston.
Li estas serioza kaj honesta kaj senkashe
esprimas siajn opiniojn.
Li shatas vojaghi. Li vizitis multajn
lokojn enlande kaj multajn fremdajn landojn. Li havas diversajn
amikojn. Mirige estis, ke multaj el ili ne scias, ke li estas
profesia pentristo. Ili konatighis kun li pere de tea kulturo,
mebloj de Ming-dinastio, pipo, ceramikajho, shtona figuro, budhismo
k.a.
Biografieto de Liu Wei
1965: Naskita en Pekino
1989: Diplomita el la ksilografia fakultato de la Centra
Belarta Instituto
1992: Pentrajhoj estis montrataj en la Ekspozicio de
Pentrajhoj de Fang Lijun kaj Liu Wei aranghita en la Pekina
Arta Muzeo.
1993: Pentrajhoj estis montrataj en la Ekspozicio de
Nova Arto de Chinio post 89 en Hongkong kaj la 45-a Venecia
Duajara Ekspozicio en Italio.
1994: Pentrajhoj estis montrataj en la 22-a St. Paula
Duajara Ekspozicio en Brazilo.
1995: Pentrajhoj estis montrataj en la 46-a Venecia Duajara
Ekspozicio en Italio.
Multaj el liaj pentrajhoj estis kolektitaj de mondfamaj kolektantoj,
galerioj kaj muzeoj.