En
Chinio multaj artistoj sin okupis pri ksilografio kaj ilia penado
multe gravigis la chinan ksilografion en la historio de la moderna
arto. Chen Qi estas unu el ili.
Chen Qi loghas en Nankino. Funkciante
kiel direktoro de filio de la Nankina Arta Instituto, li estas
studanta pedagogio-psikologion en la Nankina Arta Instituto
por doktorigho. Lia kontribuo al la china ksilografio estas
tio, ke li dighitigis la chinan tradician kulturon per la moderna
koncepto.
Retrorigardo al la historia kulturo
Retrorigardante la historian kulturon,
Chen Qi ekhavis la impulson kaj entuziasmon por kreado celanta
serchi la perditan antikvecon. Fine de la 80-aj jaroj kaj komence
de la 90-aj jaroj li faris verkoseriojn "Mebloj de Ming-dinastio",
"Antikvaj chin-oj (antikva muzikilo kun 7 kordoj)"
kaj "Bludesegnaj bovloj de Tang-dinastio". Por apreci
tiujn ksilografajhojn kun simpa strukturo kaj lakona lingvo,
oni ne devas halti che la superklasa realisma plastiko kaj malfacila
presarto, alie ili ne povas percepti la guston de la china antikva
kulturo el la kultura interno. En la alia verkoserio "24
sunperiodoj" la autoro volas esprimi per la animo kaj okuloj
de nuntempulo la ajhojn de la antikva civilizacio, kiuj restos
eternaj ech en la nuna epoko.
Delikata farado
Delikateco
de la ksilografajhoj de Chen Qi estas karaktero plej shatata
de la rigardantoj kaj admirata de la kolegoj. La preciza manovro
je maldikaj linioj, la rafinado de la nigra, blanka kaj griza
koloroj, la rigora superrego de akvo, la trafa esprimo de ritmo
kaj la akcento de faksimila efiko de vejnoj de ligno, chiuj
surprizis la rigardantojn. Estiminda estas tio, ke Chen Qi akcentas
sed ne superstichas teknikon. En la proceso de resumado pri
si mem kaj kreado de la serio "Lotuso", li vere kreis
honestan spiritan mondon "nobelecan kaj senpolvan".
Lia strebado en liaj freshdataj verkoj "Ekspliko de tempo
kaj spaco" kaj "Ekspliko de ekzisto" estis pliapashe
altigita.
Mania shato al lotuso
"El shlimo kreskas, sed la purecon
retenas", chinoj shatas laudi lotuson per tiu klasika diro.
Lotuso estas ofte kunligata kun budhismo.
La paradizo de budhismo estas nomata ankau lotusa mondo.
En Chinio oni shatas personigi lotuson.
Jam antau enkondukigho de budhismo en Chinion, lotuso estis
pli shatata de chinoj ol peonio, umeo, orkideo kaj krizantemo.
En vortaro "Er-Ya" antau 2700 jaroj oni povas trovi
paragrafojn por lotuso. Wang Anshi, fama politikisto, literaturisto
kaj pensulo de Song-dinastio (960-1279), detale eksplikis la
signifon de lotuso en "Er-Ya". Li Shizhen, farmaciisto
de Ming-dinastio (1368-1644), detale priskribis lotuson en sia
verko "Bencao Gangmu (Protokolo de Medicinaj Drogoj)".
La taoisma monto Huashan estas alinomata Lotusa Monto.
Che la fino de la 20-a jarcento Chen
Qi pentris nur blankajn lotusojn. Kredeble la autoro enkorpigis
sian ideologion. La pentrajho "Lotuso - n-ro 16" havas
grandan formaton. La autoro pushis la faradon de la pentrajho
al senmanka nivelo. Tio postulas grandan lertecon kaj firman
volon. La eksterordinara grandeco de la pentrajho ekscitas la
vidadon kaj elstarigas la sugeston de la verko, nome simbolecon
de klarigo de la okuloj kaj kvietigo de la koro. La pentrarto
de Chen Qi estas milda, delikata kaj fajna, kaj iom virineska.
Sed la granda formato faris la pentrajhon impona kaj majesta.
La du kontrastaj karakteroj en la sama verko estigis apartan
efikon. Tio pli forte montrighas en la serio "Papilio en
songho".
Ekspliko pri "Papilio en songho"
"Papilio en songho" estis rakonto antau 2300 jaroj:
china filozofo Zhuangzi songhis, ke li farighis papilio. Vekighinte
li konfuzighis: chu Zhuangzi farighis papilio au papilio farighis
Zhuangzi?
La pentrajho "Papilio en songho"
de Chen Qi konsistas el mansigelo de budho, pejzagha pentrajho
de Ni Zan kaj papilio kun la vizagho de Chen Qi. La verko ne
reaperigas, sed teksas songhon.
Ni Zan estis poeto de Yuan-dinastio
(1206-1368). Li neniam partoprenis en shtata ekzameno por oficistigho.
Mezaghe li ensorbighis en la doktrinoj de Laozi kaj Zhuangzi.
Tiam la socio estis malpaca kaj Ni Zan sin turnis al budhismo.
Post la agho de 50 jaroj li ermitighis che Taihu-lago. Li estis
purema. Liaj mantukoj, vestoj, shtrumpoj k.s. estis parfumitaj.
Konforme al lia vivstilo, liaj pentrajhoj estis tre klaraj kaj
malfacile imiteblaj. Same la reprezentantaj verkoj de Chen Qi
estas klaraj kaj subtilaj.
La budha mansigelo en la pentrajhoj
de Chen Qi pli multe estas simbola, sed ne preciza. Char li
chiam pentris nur unu manon, dum budha mansigelo konsistas el
dek fingroj de du manoj. Mansigelo aludas la transan bordon,
dum la papilio - la autoron mem. La pejzaghaj pentrajhoj de
Ni Zan simbolas la nehoman mondon. La papilio, la pejzagho kaj
la mansigelo miksighis en unu tuton. La papilio en la songho
estas soleca, la pejzagho de Ni Zan estas vanta, kaj la mansigelo
antaudiras, ke ambau estos vakaj. Sed la nuna stato de Chen
Qi montras, ke li ne ermitighos. Do chu li esprimas la homan
konfuzighon pro la kolizio de la sendependa spirito kun la modo?
Chu por esprimi vagadon inter la nuntempa malordo kaj pura idealo?
Papilio kaj lotuso en la china folkloro
estas enkorpigho de amo. Rugha lotuso simbolas la hontan parton
de virino au prostituitinon. Duobla lotuso simbolas amon, kaj
lotusa saketo ludas la rolon de atestajho de amo. Papilio simbolas
frivolan viron kaj amoperfidulon, kaj papilio inter floroj simbolas
geighon. Ili estis nur malgranda distra temo en la piktura historio
de Chinio kaj estis severe kritikataj kiel "luksajhetoj
senambiciigantaj la aprecantojn". Sed en la verkoj de Chen
Qi ambau montris profundan penson. Enkorpigi en tradicia temo
novan penson, jen kial la verkoj de Chen Qi estas atentataj.