Ksilografio estas arto fari pentrajhon
presitan per ligna, shtona, liana, kupra au zinka plato kun
desegno gravurita per tranchilo au korodita de kemiajho. En
Chinio oni kutime uzis lignan platon, tial oni nomas tian pentrajhon
ankau lignogravurajho.
La tradicia ksilografio de Chinio havas
historion de pli ol mil jaroj. Nun oni povas vidi la unuapaghan
bildon de la sutro "Vajro" presitan en la 868-a jaro.
En Tang-dinastio (618-907) furoris ksilografio, ke oni uzis
la teknikon por presi bildojn de budhoj, unuapaghajn bildojn
kaj ilustrajhojn de sutroj. En la postaj dinastioj ksilografio
pli kaj pli prosperighis. La dinastioj Ming (1368-1644) kaj
Qing (1644-1911) estis la plej prospera periodo por ksilografio.
Kaj tiam aperis unuopaj ksilografajhoj. En Ming-dinastio oni
presis "Bildaro de Shizhuzhai", kaj en Qing-dinastio
oni presis "Ilustrajhoj por la romano 'Che Akvorando' "
de Chen Hongshou. Kaj la ksilografajhoj ekhavis multajn kolorojn.
Kaj tiam aperis popolaj ksilografajhoj en Tianjin (unu el la
plej grandaj urboj de Chinio, chirkau 130 km. sudoriente de
Pekino), Suzhou (turisma urbo 90 km. okcidente de Shanhajo),
Wuqiang (100 km. sude de Pekino), Fengxiang (proksime de Xi'an)
k.a.
En Yuan-dinastio (1206-1368) aperis
ksilografajhoj en cinabra kaj nigra koloroj, ekzemple la ilustrajho
"Fungo Lingzhi" en la "Glosaro de Vajra-praminaparamita-sutro"
farita de bonzo Sicong. Ksilografio de Yuan-dinastio estis pli
sukcesa ol tiu de Song-dinastio kaj pavimis la vojon por la
furoro de ksilografio de Ming-dinastio.
Evoluo de ksilografio de Ming-dinastio
havis du periodojn. En la unua periodo la tendenco de multigho
de temoj pli evidentighis, sed ksilografajhoj por budhismo ankorau
konsistigis la chefan parton. Post la meza periodo de Ming-dinastio,
disvolvighis la urba ekonomio, richighis la sociaj materialoj
kaj progresis la urbana kulturo. Por konformighi al la apreca
kutimo de la urbana klaso, ekfuroris ksilografiaj ilustrajhoj
por dramoj kaj noveloj, kaj tiuj ilustrajhoj iom post iom anstatauis
tiujn kun budhisma temo. Ksilografajhoj de tiu periodo superis
tiujn de la antaua dinastio kaj en temo kaj en teknologio kaj
en kopinombro.
La dua periodo de la evoluado de la
china ksilografio estis en la lastaj jardekoj de la dinastio,
ne longa, sed tre prospera.
Jinling (la nuna Nankino) estis la
politika, ekonomia kaj kultura centro en la sudo de la dinastio.
Tie prospera estis presado. Tiam tie estis 93 libropresejoj.
Parto el ili okupighis chefe pri presado de ilustrajhoj de antikvaj
dramoj. Menciindaj estis la gravuristoj de Anhui-provinco. Ilia
distingigha tekniko kaj originala stilo estis multe imitataj
tra la tuta lando, kio progresigis la chiuflankan altighon de
la nivelo de ksilografio.
En la posta periodo de Ming-dinastio
Wu Faxiang kaj Hu Zhengyan presis "Klasika bildaro de Luoxuan",
"Kaligrafio kaj bildaro de Shizhuzhai" kaj "Bildaro
de Shizhuzhai". Tiuj tri albumoj markis la kulminon de
kolora ksilografio. Eldonisto Min Qiji presis 5-voluman "Okcidenta
chambro". La gravurado de la shablonoj estis laudinda,
kaj kolornuancoj estis richaj. "La Okcidenta chambro"
estis majstre strukturita, la bildoj donas tre fortan projektan
senton. La ora tempo de ksilografio de la posta periodo de Ming-dinastio
estas periodo, en kiu kolora plurfoja presado de ksilografio
iris al maturigho.
Ksilografio de la unua periodo de Qing-dinastio
heredis la tradicion de Ming-dinastio kaj en tiu periodo aperis
multaj elstaraj verkoj. Ekzemple "Lisao" kaj "Paca
pejzagho" de pentristo Xiao Yuncong, "Plugado kaj
teksado" pentrita de Jiao Bingzhen kaj gravurita de Zhu
Gui kaj Mei Yufeng, kaj "Impona ceremonio" pentrita
de Song Junye kaj Wang Yuanqi kaj gravurita de Zhu Gui. Tiuj
verkoj estis kreitaj chefe por la kortego, kaj la laboro estis
granda, pentrado kaj gravurado delikataj, sed la arta nivelo
estis malpli alta ol tiu de verkoj de Ming-dinastio.
Post la regperiodo Qianlong (1736-1796)
depresiighis libroeldonado, sed disvolvighis la popola ksilografia
novjara bildo kaj trovis shaton de la popolo. Tio transfuzis
freshan sangon en ksilografion.
Ksilografia novjara bildo fakte aperis
en urboj kaj kamparo jam en Song-dinastio (960-1279). La ksilografiaj
novjaraj bildoj havas nigran, rughan, verdan, flavan, purpuran,
bluan kaj aliajn kolorojn. La dekora efekto estas lakona, sed
peza. Vaste dislokighas ksilografiaj novjaraj bildoj. La plej
famaj produktejoj de ksilografiaj novjaraj bildoj estas Yangjiabu
de Shandong-provinco, Yangliuqing kaj Wuqiang de Hebei-provinco,
Taohuawu de Suzhou de Jiangsu-provinco, Tantou de Hunan-provinco
kaj Mianzhu de Sichuan-provinco.
La temo de ksilografia novjara bildo
estas tre vasta, la enhavo tre richa, la esprima formo simpla,
dum la etoso de la bildo varma, konforme al la sento kaj estetika
postulo de la vasta popolo, tial la bildo enprofundighis en
chiujn angulojn de la urboj kaj kamparo de Chinio.
Chirkau la fino de Qing-dinastio, litografio
enkondukighis en Chinion kaj litografia novjara bildo aperis
unue en Tianjin. Pli poste enkondukighis ankau tipografio, ofseto
k.a. avangardaj teknologioj, kaj presejoj en Tianjin, Shanhajo,
Kantono k.a. lokoj alprenis tiujn novajn teknologiojn, sekve
depresiighis la tradicia ksilografio de Chinio.