Poemoj verkitaj el farboj
-- Pri folkloraj olepentrajhoj de Jiang Hui

de WU MING

    Aprecante pentrajhojn de Jiang Hui, oni sentas, ke ili aprecas kvazau poemojn. En shiaj pentrajhoj, chu la naturo, chu la kaduka parto de la Granda Muro, chu montvaloj, chu pluganta kamparano kaj shpinanta avino, ech arbareto, pajlostako au vojeto, senescepte elspiras la etoson de chiutaga vivo.

    Shi estas sentema en la pikturo, sed ne ekstrema. Tio estas la trajto de shiaj pentrajhoj, kaj ankau shia karaktero.

    La pentrajhoj de Jiang Hui havas pezajn kaj buntajn kolorojn, kaj ankau la klarecon de akvarelo. Shi longtempe faris skizadon kaj plejparto de shiaj pentrajhoj montras la aspekton de la kamparo de la provincoj Shandong kaj Henan.

    Jiang Hui estas lerta en uzo de koloroj helaj kaj nehelaj, pezaj kaj nepezaj. Shi lertas apliki diversajn metodojn por esprimi karakterojn de malsamaj personoj.

    "Jen mia nepo" estas reprezentanta verko de Jiang Hui. En la china kamparo oni preferas havi filon al filino. Jiang Hui bone scias la moron kaj trafe montras la temon per sia pentrajho. Rigardante tiun pentrajhon, oni facile havas imagon pri la jena sceno:

    Avino portas bebon en la sino. Oni demandas shin, kiun shi portas, kaj la avino respondas en ghojo, ke tiu estas shia nepo. Che sia respondo shi rapide malfermas la pantalonfendon de la bebo kaj montras ghian seksilon. Sur la sulkoplena vizagho de la avino legighas felicho. Malantau shi estas verda monto kaj rivero karesataj de varma suno.

    Ankau "Infano de Shandong" estas unu el la centoj da folkloraj pentrajhoj de Jiang Hui. En la pentrajho estas knabeto en tigrokapa chapo kaj tigrokapaj shuoj. En iuj lokoj de la china kamparo kamparanoj faras por infanoj chapon kaj shuojn en formo de tigra kapo. La pentrajho fidele montras la popolajn vestojn. Miaj fremdlandaj amikoj ofte demandas min, kial chinaj infanoj shatas porti tigrokapan chapon. Kaj mi respondas: "Tigro estas la plej forta inter la bestoj, dum homo estas la mastro de la mondo, kaj oni esperas, ke la infano farighos forta kiel tigro. Tio estas simbolo de nia china nacio."

    "Knabineto sur pajlostako" estas varmkolora pentrajho montranta autunan tagon. En la pentrajho knabino sidas sur pajlostako, portante flavan veston, rughan pantalonon kaj florajn shuojn. En shia mano estas maizospadiko.

    Jiang Hui faris centojn da olepentrajhoj kaj nun shi estas en plej prospera periodo de sia pentrado. Ni esperas, ke shi dedichos pli multe da bonaj pentrajhoj.

Jen mia nepo
Knabineto sur pajlostako
Infano de Shandong
La Granda Muro
Autuno
Apud rivero
La tero
Rivereto ekster
la vilagho

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688