La
arta formo de la okcidenta olea pikturo eniris en Chinion antau 100 jaroj. Dank'
al penado de kelke da generacioj de artistoj, la olea pikturo de Chinio havigis
al si nacian karakteron.
La olea pikturo de Chinio
spertis 4 periodojn en sia disvolvigho:
La unua
periodo:
La unuaj 30 jaroj. Tiam Chinio estis en
serchado de la artspeco de olea pikturo. En la fino de la 19-a jarcento olea pikturo
eniris en Chinion. En tiu tempo pentristoj, kiuj lernis en Europo, revenis hejmen
kaj komencis shanghi la chinan instrumetodon de europa pikturo lau la norma formo
de beletra edukado de Europo. Tio finis la serchadon kaj provadon de la china
instruado de europa pikturo.
La reprezentanta pentristo
de tiu periodo estis Li Tiefu. La de li pentritaj portretoj ne nur reprezentis
la nivelon de la china olea pikturo en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento,
sed ankau povas reprezenti la nivelon de la portretopentrado de Chinio en la tuta
jarcento.
La dua periodo:
De
la 20-aj jaroj ghis 1950 estis periodo de kreskado kaj evoluado de la china olea
pikturo. Grava frukto de tiu periodo estis starigho de la instrua sistemo de europa
pikturo kaj formigho de loka karaktero de olea pikturo. Pentristoj lernintaj en
Europo, Usono kaj Japanio revenis hejmen kaj farighis chefa forto en la beletra
edukado kaj verkado de europa pikturo de Chinio. Pioniroj inter ili iniciatis
kombinighon de olea pikturo kun la china socia vivo.
Post
la komenco de la Kontraujapana Rezistmilito en 1937, draste shanghigis la vivmaniero
kaj la medio de arta verkado de la olepentristoj. La stilo de la chinaj olepentrajhoj
turnighis de lirikeco kaj senzorgeco al seriozeco. Tiu turnigho fundamentis la
spiritan inklinon de la china olea pikturo. En la lastaj 40-aj jaroj formighis
la loka gusto de la china olea pikturo.
La reprezentantaj
pentristoj de tiu periodo estis tiuj, kiuj lernis eksterlande europan pikturon
surbaze de bona klereco je la china kulturo, ekzemple Xu Beihong, Wei Tianlin,
Pan Yuliang kaj Wu Dayu. Ili prenis renovigon de la china pikturo kiel sian mision.
Xu Beihong kaj Lin Fengmian starigis kaj kompletigis la chinstilan edukan sistemon
de europa pikturo.
La tria periodo:
1950-1978,
periodo de starigo de unuecaj arta penso kaj arta stilo.
Post
la fondigho de la nova Chinio en 1949, la registaro forte subtenis tiun arton
kaj aperis multaj talentaj pentristoj kun alta nivelo. Rigora fundamenta trejnado
de skizo kulturis multajn pentristojn tre kapablajn en pentrado de homoj en realo.
La verkoj estis interligitaj kun la revolucia batalo. Sed de la mezaj 60-aj jaroj
la kreado de olea pikturo estis influita de la ultramaldekstra pensfluo.
La
reprezentantaj homoj estis Luo Gongliu, Zhan Jianjun, Wu Zuoren kaj Dong Xiwen.
La kvara periodo:
De 1978 ghis nun. En tiu periodo
la china olea pikturo iris al multeco kaj personeco. Post ekpraktikado de la politiko
de reformado kaj pordmalfermo, la nova medio ebligis al la pentristoj pli multe
informighi pri la disvolvigho de eksterlanda pikturo.
Post
la 80-aj jaroj aperis multaj stiloj de olea pikturo, ke formighis du tendencoj,
nome asimili au forjheti la europan klasikan tradicion, kritiki au imiti la modernan
arton de la okcidento.
La reprezentantaj pentristoj
de tiu periodo estas Wu Guanzhong, Jin Shangyi kaj Luo Zhongli.
|
|
|
|
Studento
( de Li Tiefu) | Apud
rivero (de Xu Beihong) | Oldulo
(de Xu Beihong) | Fraulino
en buduaro (de Wei Tianlin) |
|
|
|
|
Blanka
peonio (de Wei Tianlin) | Floroj
kaj fruktoj (de Pan Yuliang) | Melodio
de koloroj (de Wu Dayu) | Junulino
en negho (de Zhan Jianjun) |
|
|
|
|
Sur
altebenajho (de Zhan Jianjun) | Qi
Baishi (de Wu Zuoren) | Konstruejo
de la Hidroelektrejo Sanmenxia (de Wu Zuoren) | Kazahhaj
pashtistinoj (de Dong Xiwen) |
|
|
|
|
Tunela
batalo (de Luo Gongliu) | Maljunulo
de Yan'an (de Luo Gongliu) | Anseroj
en Taihu-lago (de Wu Guanzhong) | Montvilagho
en Wuyi (de Wu Guanzhong) |
|
|
Doktoro
(de Jin Shangyi) | Mia
patro (de Luo Zhongli) |