Wu
Guanzhong, fama moderna belartisto de Chinio, estas serchanto de beleco. En la
eseo "Destinitaj interrilatoj de Belo kaj Turpo" li skribis: "Serchi kaj trovi
belecon estas mia okupo kaj ankau konsistiga parto de mia vivo."
La
sento de la popolo, la gusto de la hejmloko, la tradicia medio de Chinio kaj la
moderna formo de Okcidento karakterizis la artan stilon de Wu Guanzhong. Li pene
faris siajn verkojn tiaj, ke ilin "la popolo jesas kaj la fakuloj aplaudas".
En
juneco Wu Guanzhong lernis olepantradon en Francio. Reveninte hejmlanden, li sin
okupis chefe pri la china kolora pentrarto. Li kunfandis la chinan kaj okcidentan
teknikojn por ke la verkoj montru pli mirindan medion. Lia olepentrajho "Lunarko"
montras riveron en luna nokto. La akvo en zefiro kaj hela lunlumo montrighas kvieta
kaj senmova, sed en ghi konservighas senlima energio, ke oni povas kvazau audi
bruon de ondoj. La "kvieto" kaj "viglo" de la pentrajho donas senliman spacon
por imago. "Mugho" montras la furiozan Flavan Riveron. "Akvolando" montras lian
hejmvilaghon. Li diris, ke li shatas pentri la hejmlokon pro sia profunda amo
al ghi. "Urbo" montras lian altan teknikon en kombino de la okcidenta kaj la china
pentrartoj.
Wu Guanzhong strebas naciigi olepentradon
kaj esplorante naciigon de la china pentrarto. Li studas beletran regulon kaj
forman belecon de la okcidenta pentrarto kaj formas sian propran stilon.
Wu
Guanzhong estas serchanta pli altnivelan spiritan medion sur la krucigho de la
antikva kaj moderna, china kaj eksterlanda artaj vojoj.