Liu
Changchao eklernis chin-stilan pentradon en la agho de 10 jaroj kaj daurigis la
studon en belarta kolegio de Shanhajo. Dank' al majstro Liu Haisu, li farighis
elstara en pentrado jam en la agho de 20 jaroj. Diplomighinte en 1930, li ekokupis
sin pri belarta instruado kaj verkado. Pro sia eminenta chin-stila pentrado li
famighis en- kaj eksterlande.
En 1984 Liu Changchao
komponis gigantan pentrajhon pri bambuoj
por
la Popola Halo en Pekino kaj en 1989 - tiun pri umefloroj por la turo Tian'anmen.
En
la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Liu Changchao lauinvite okazigis ekspozicion
de siaj pentrajhoj en Sidnejo, Kobe kaj Parizo, kaj intertempe eldonighis "Albumo
de Liu Changchao".
Krome,
Liu Changchao elkulturis aron da lernantoj. Liaj filoj, bofilinoj kaj nepoj heredis
lian aferon kaj ofte konsultis lin.
Liu Changchao
estas membro de la China Belartista Asocio, konsilanto de la Tajlanda-China Arta
Asocio kaj de la China Instituto de Fingro-tuchpentrado kaj iam laboris kiel honora
prezidanto de la Shantou-a Federacio de Literaturistoj kaj Artistoj, de la Shantou-a
Akademio de Pentrarto kaj de la Shantou-a Belarta Asocio.