Kamparanaj pentrajhoj de Huxian-gubernio

    La gubernio Huxian estas lando de kamparanaj pentrajhoj de Chinio. Char chiuj tiuj pentristoj estas indighenaj kamparanoj, iliaj verkoj plejparte temas pri kamplaboro, rikolta sceno, kamparana vivo, plenaj de densaj koloroj de la loko.

    Kamparanaj pentristoj plejparte shatas komponi siajn verkojn per fortaj kaj troigaj koloroj, kies kontrasto donas varman etoson al monotona vivo en kamparo.

    La pentrajhoj de Huxian havas historion de pli ol 40 jaroj. Nemalmultaj el ili estas eksponataj kaj konservataj en- kaj eksterlande. Ankau la pentristoj ellandighis por instruado kaj pentrado en diversaj lokoj de la mondo. Kaj la kamparanaj pentrajhoj ighis aparta parto de la china arto.

En pluva tago
Shpinado
Al foirejo
 
Restoracio prospera
Anseroj en lageto

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16