Argilaj
turoj en Yongding de okcidenta Fujian-provinco de Chinio estas
originalaj loghejoj de montanoj kaj unikaj en la mondo. La konstruajhoj
havas multajn variojn kaj longan historion. Laudire la plej
malnova argila turo aghas 1200 jarojn kaj la plej granda turo
povas enteni pli ol 600 homojn.
Xie Yaocheng
pasigis sian infanecon en tia turo. Tie restis multe da liaj
esperoj al la vivo kaj multe da rememorindaj pasintajhoj. Tial
li prenis argilan turon kiel portilon de sia sopiro al la hejmloko
kaj faris multajn pentrajhojn kun argila turo kiel temo. En
liaj pentrajhoj oni vidas diversajn argilajn turojn: rondajn,
ovalajn, kvadratajn, lunarkajn, sesangulajnˇ La vivo
de la loghantoj en la turoj estas tre buntaj: maljunuloj sin
sunumas antau la pordo, virinoj dismetas legomojn sub la sunon
por ilin sekigi, infanoj sin amuzas per kashludo en la kortoˇ
La pentrajhoj de Xie Yaocheng esprimis lian senton kaj vekis
nostalgion de elmigrintoj. En 1996, kiam elmigrintoj en Malajzio
okazigis kunvenon, sultano de Malajzio inauguris la grandegan
pentrajhon
de Xie Yaocheng "Argila turo de Yongding: unika formo de loghejo
en la mondo". La pentrajho estas konservata en la regha palaco.
Iu granda tajlanda komercisto deveninta de Fujian, rememorante
la infanecon en la hejmloko, petis Xie fari por li pentrajhon
pri argila turo de lia hejmloko.
Nun la argilaj
turoj de Yongding sin proponis al Unesko por envicighi en la
"Katalogon de mondaj kulturaj heredajhoj". Por ke pli multaj
homoj en la mondo konu la argilajn turojn en Fujian kaj por
kontentigi la elmigrintajn Fujian-anojn turmentatajn de nostalgio,
Xie Yaocheng volontas pentri pli multajn pentrajhojn pri la
belaj argilaj turoj.