Luoyang
estas urbo de peonioj. Qiu elvolvis sian genion pri pentrado
ankau en tiu urbo.
En la agho
de 6 jaroj Qiu eklernis pentradon. Pli kreskinte, li posedis
la arton ne nur de la chin-stilaj pentrajhoj, sed ankau de la
okcidentaj. Fiksloghighinte en Luoyang, antikva urbo en Henan-provinco,
li profunde ekamis peoniojn.
Li ofte promenas
en la ghardeno de peonioj. Tie li atente rigardas kaj zorge
esploras kreskon de la floroj. Li bone konas la la printempajn
florojn de peonioj, iliaj somerajn foliojn, autunajn tigojn
kaj vintrajn ghermojn.
En la kreado
de pentrajhoj li neniom sin katenas je la antikva pikturo, sed
lerte uzas la manovron pri briligo, malheligo, trapenetro kaj
kolorigo de la okcidenta pikturo. Li pentras chiam libere. Liaj
verkoj ofte odoras antikvece: la blankaj kaj nigraj, sekaj kaj
humidaj, densaj kaj delikataj strioj klare vidighas.
Li
donas grandan atenton al la spirito montrita de la aspekto kaj
koloroj de la floroj. La de li pentritaj peonioj aspektas charme,
delikate kaj pompe.