Tian
lernis pentri florojn kaj birdojn, kio strikte rilatis kun lia
vivmedio. Lia hejmo trovighas en la pitoreska Vilagho Salikaj
Ondoj proksime de la mondfama ghardeno Somera Palaco de Pekino.
La de li pentritaj verdaj pinoj, rughaj folioj, lagetoj plenaj
de lotusoj kaj salikoj che la bordo, birdoj, abeloj kaj papilioj
ofte vidighas tie.
Jam en la
juna agho li debutis en la pentrista rondo. En la 40-aj jaroj
de la pasinta jarcento li dischiplighis de la fama chin-stila
pentristo Zhang Daqian kaj heredis la esencon de ties pikturo.
La pentrajhoj de Tian pri birdoj kaj floroj nun pendas en grandaj
haloj kaj hoteloj. Li multe
kontribuis por revigligi la pimpajn delikat-liniajn pentrajhojn
pri floroj kaj birdoj. Li malkovris kaj posedis la eminentan
pikturon de la dinastioj Song kaj Yuan (960-1368), kiu perdighis
jam antau 300 jaroj. Li konigis tiun pikturon al la pentrista
rondo kaj dank' al lia penado la pimpaj delikat-liniaj pentrajhoj
denove aperis en la mondo.