Autoroj de chinstilaj pentrajhoj

Pentristo Liu Boshu

 

    Liu Boshu naskighis en 1935, Jiangxi-provinco, Chinio. En infanagho, li lernis pentradon che Xu Beihong, majstro de modernaj chin-stilaj pentrajhoj. Li havas solidan bazon en skizo kaj kaligrafio. Char Xu estis lerta en pentrado de chevaloj, Liu do multe lernis de li kaj mem farighis eminenta pentristo de chevaloj.

    Li utiligis chiun shancon por pririgardi chevalojn kaj bone konis la strukturon, trajtojn kaj kurmovojn de la chevaloj. En pentrado li penikas decideme kaj la de li pentritaj chevaloj estas senghenaj kaj originalaj. Li estas lerta en pentrado per longaj linioj fluaj, fortaj kaj liberaj.

    Liaj pentrajhoj estas konservataj ne nur de chinaj kaj alilandaj muzeoj kaj galerioj, sed ankau de multaj kolektantoj.

    Li pentras ne nur chevalon, sed ankau homon, kokon, kakton kaj chion, kio interesas lin.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16