|
"Krizantemoj
kaj bambuoj"
de Pan Tianshou
|
La nunaj
chinaj pentristoj heredis, disvolvis la eminentan tradicion
de la pasintaj chinaj pentristoj de floroj kaj birdoj kaj kreis
novajn pentrajhojn pri floroj kaj birdoj kun moderna spirito.
Kaj aperis nombro da elstaraj majstroj, kiaj Qi Baishi, Chen
Banding, Pan Tianshou, Gao Jianfu, Wang Xuetao, Li Kuchan k.a.
Inter ili Qi Baishi ghuas la plej grandan reputacion en la mondo.
La de li pentritaj salikokoj, lotusfloroj,
peonioj kaj visterioj ne aspektas kiel la realaj, sed donas
sentan efekton al rigardantoj per siaj koloroj. La melonoj,
fruktoj kaj legomoj en liaj pentrajhoj donas estetikan ghuon
per lakona, simpla kaj lerta tuchado kaj originala komponado.
Pan Tianshou
heredis la eminentan tradicion de
majstroj Shi Tao, Zhu Da kaj Wu Changshuo de Qing-dinastio,
emfazis originalecon kaj prezentadon de la penso de autoro kaj
forto, kaj atingis altan nivelon en pentrado de floroj kaj birdoj.
Li prezentis imponecon kaj firmecon per kruta rokmuro, shtonego,
kurioza pino au vulturo kaj montris vivforton per rugha lotusfloro,
floreto, herbeto au saltonta rano.
La
nunaj floraj kaj birdaj pentrajhoj de Chinio progresis en esploro
pri temoj, teknikoj kaj esprimmanieroj.