EN QING-DINASTIO (1644-1911)

"Bambuoj" de Zheng Banqiao

    En la nomita dinastio la pentrarto pri floroj kaj birdoj faris grandan pashon antauen kompare kun tiu en Yuan- kaj Ming-dinastioj. La verkoj de Zhu Da kaj Shi Tao en la komencaj jaroj de Qing-dinastio estas senbridaj kaj mornaj. La pentristoj kreis novan stilon depost Yuan- kaj Ming-dinastioj. En siaj verkoj Zhu Da uzis plejparte nigran tuchon por montri senbridan, varian stilon kaj doni poezian impreson. Liaj pentrajhoj sin karakterizas per troigo. Fishoj, papagoj, anasoj k.a. sub lia peniko kun grandaj nigraj okuloj levas la kapon supren, kvazau rigardante ion. Shi Tao estis lerta en pentrado de floroj, fruktoj, orkideo kaj bambuoj. Liaj verkoj vidighas apartaj kaj belaj.

    En la komenca periodo de Qing-dinastio iuj pentristoj influitaj de la okcidenta pentrarto rompis la katenon de la tradiciaj stiloj de pentrado kaj kreis tute novan, originalan stilon. Inter ili la chefa reprezentanto de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj estis Yun Shouping. Li kreis metodon de skiza pentrado sen tuchlinia konturado. La floroj sub lia peniko estas graciaj, helkoloraj, belaj kaj perfektaj en formo kaj spirito.

    En tiu periodo aperis ankau pentristoj, kies verkoj markis profundan shanghon per richa individueco kaj nova spirito. Ili loghis plejparte en la komerca urbo Yangzhou en la malsupra baseno de Yangzi-rivero kaj oni nomas ilin Yangzhou-skolo. Heredinte la pentrajn teknikojn de Xu Wei, Chen Chun kaj Shi Tao, ili kreis siajn verkojn per senbrida kaj miriga tuchado. Inter ili Zheng Banqiao estis lerta en pentrado de orkideo kaj bambuoj. Li adoptis chinan kaligrafion en sia pentrado. Liaj verkoj chiam sin montras en ordo, harmonio kaj forteco, per kiuj li esprimis sian senshancelighan kaj rigidnukan karakteron. Li Shan kunfandis poezion, kaligrafion kaj pentrarton en unu tuton kaj formis sian liberan, senbridan stilon, literaturistan stilon. Li malfermis novan kampon por grandliberstilaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj.

    Ankau Hua Yan estis majstro de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. Li longe loghis en Yangzhou kaj famis same kiel Yun Shouping. Li estis lasta influhava pentristo de la tradiciaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. Li alte taksis skizadon kaj originalan komponadon de pentrajho kaj ofte uzis sekan tuchadon kaj helajn kolorojn. Liaj pentrajhoj estis serenaj, belaj kaj richaj je shanghigho. Li estis grava pentristo ekster Yangzhou-skolo kaj faris kontribuon al akcelado de la disvolvigho de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj.

    En la lastaj jaroj de Qing-dinastio aperis famaj pentristoj Xu Gu, Ren Bonian, Zhao Zhiqian, Wu Changshuo k.a. en la industria kaj komerca urbo Shanhajo. Iliaj verkoj plejparte estas liberstilaj, kun belaj helaj koloroj kaj vivecaj figuroj. Xu Gu, lerta en pentrado de floroj, fruktoj, birdoj kaj fishoj, uzis sekan kaj penik-flankan tuchadon, helajn kolorojn kaj iam forte kontrastajn kolorojn. La stilo de liaj verkoj estas malvarma kaj kurioza. Zhao Zhiqian lertis en pentrado de floroj, legomoj kaj fruktoj. Liaj verkoj karakterizighas per flua tuchado, fortaj koloroj kaj simpleco. Li malfermis novan kampon de liberstilaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj de la lastaj jaroj de Qing-dinastio. Ren Bonian majstris en pentrado de homfiguroj, floroj kaj birdoj. Li emfazis skizadon kaj mikse uzis delikatlinian konturadon, punktotuchadon kaj vershtuchadon, ke liaj verkoj havas helajn kolorojn, versimilajn figurojn kaj originalan stilon. Wu Changshuo ensorbis fortajhojn de aliaj pentristoj kaj uzis la chinan kaligrafion en sia pentrado. Liaj verkoj saturitaj de koloroj kaj tucho montras simplan, krudan kaj naturan belon. Lia arta stilo havis grandan influon en Chinio kaj Japanio.

    Ren Bonian, Wu Changshuo kaj iliaj sekvantoj formis Shanhaj-skolon, kiun ili gvidis siatempe. Ilia komuna trajto estis tio, ke ili, ne katenitaj de rutinaj pentraj teknikoj, strebis al nova esprimo kaj nova arta stilo lau siaj propraj spertoj kaj kompreno pri la vivo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16